Enkomputiligis Don HARLOW

Pri la terminoj "Provenca", "Provencala" kaj "Okcitana"

de Andreo ALBAULT

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 159-160


En sia interesa artikolo "Perditaj fontoj de la esperanta liriko", s-ano A. D. Foote uzas la esprimon "la provenca lingvo" por nomi la lingvon, kiu en Mezepoko libere floris de Alpoj ĝis Pireneoj, de Bordeo (1) ĝis Marsejlo en siaj diversaj dielktoj: arverna, gaskuna, langadoka, provenca, rodana, nuerga, ktp. ...

Kvankam nur kelkloke, kampare, tiuj dialektoj ankoraŭ viglas ĝis hodiaŭ, ili konas renoviĝon, eĉ veran intelektan renaskiĝon: nur la estonteco juĝos tiujn strebojn...

Sed ni rimarku ke la "provenca" dialekto estas nur dialekto inter la aliaj: tion bone sentis la unuaj esperantistoj, kiuj enkondukis la esprimon: "la provencala lingvo" por kolektive nomi tiujn dialektojn. Tion plej bone sentas la nunaj anoj de la lingvo mem kaj ĉar ili ne povas enkonduki duoblan formon, kiel en Esperanto, ili serĉis kaj trovis alian solvon: la nun ĉia disvastiĝanta termino estas "l'occitan" (la okcitana).

"La termino" "provençal" estis rare uzata en la mezepoka landa literaturo, sed ĝi tamen adoptiĝis en Italio ek de la 13-a jarcento, nome ĉe Dante, k.a. Ĝi fakte estis trudata pro troa patriotismo de Jean de Nostredame, granda mistifikanto, kiu en sia "Vivo de la plej famaj kaj malnovaj provencaj poetoj" (1575) erare kaj mensoge asertis, ke la plimulto de la granda trobadoroj naskiĝis en Provenco. Post Nostredame, la termino "provençal" estis uzata de la plimulto malgraŭ ĝia "evidenta nepropreco" (J. Slavat, "Provençal ou Occitan?" en: Annales du Midi 66/3, 229-241).

Jam en 1879, la eminenta latinidisto, Paul Meyer, skribis en "Annales du Midi" ("La langue romane du Midi de la France et ses différents noms", p. 1-15): "Ŝajne enkondukiĝis en Francio, ĉirkaŭ la fino de la 13-a jarcento la kutimo distingi certajn latinidajn lingvojn per la propra formo de la jesa partiklo. Oni diras 'langue d'oïl' (pr.: lang' d'oil) por la latinida de norda kaj centra Francio, kaj 'langue d'oc' (pr.: lang' d'ok) por tiu de suda Francio. Lingvo de 'oïl' respondis en la diplomata latina al 'lingua gallicana'; lingvo de 'oc' tradukiĝis per 'lingua occitana'."

Estas amuze vidi kiel homoj, eĉ eminentaj, fetiĉas antaŭ nomoj, eĉ se ili rekonas ilin erarigaj: Joseph Anglade skribas en 1921: "Por la olda proencala, la rego ŝajnas malfacila; sed la konfuzo tamen estas bedaŭrinda; ĉar ĝi tendencas pravigi grandan literaturan eraron: la poezio nomata 'provencala' tute ne estas propra al Provenco; ĝi brilis en la tuta lando de lingvo de 'oc', kaj ĝiaj plej famaj reprezentantoj naskiĝis prefere en Limuzeno, Langadoko aŭ Gaskunio, ol en Provenco. Jean de Nostredame kaj liaj malfruiĝintaj disĉiploj solaj pensas la malon!"

Sed J. Anglade skribas tion en sia "Grammaire de l'Ancien Provençal" (1921)! Li tamen kuraĝe insistis en alia verko ("Histoire de la Littérature Méridionale", 1921): "La fakto ke tiuj terminoj (okcitano, okcitana...) ne jam estas sankciitaj de la historio ne sufiĉas por ilin forŝovi: 'la olda provencala' erarigas, kaj nomi 'la moderna provencala' la tuton de la dialektoj de Okcitanio estas eraro kaj sensencaĵo. Ĉiam tempas reagi kontraŭ kutimoj, precipe kiam ili estas malbonaj".

Ŝajne tiuj konsiloj fruktis! Por citi nur unu ekzemplon la eminenta specialist W. Warburg disertis pri "la okcitana lingvo" en la "Internacia Kongreso de Latinida Filologio" (Barcelono 1953).

Fine la leĝistoj mem sankciis la terminon "okcitana": En 1951 la leĝo Deixonne uzas nur ĝin apud kataluna, baska, bretona... por nomi la dialektajn lingvojn nun akceptitajn ĉe la bakalaŭro.

Konklude, en esperanta traduko ni minimume uzu la terminon: "la provencala". La formo "la provenca" neniel povas esti defendata per la argumento de vortekonomio: ĝi estas simpla eraro, krom se oni deziras nomi nur unu el la dialektoj de la provencala. Ekzemple la krestomatio de K. Barsch, citita de S-ano A. D. Foote neniel estas provenca sed nepre provencala.

Aliparte ni nepre konu la modernan terminon kaj almenaŭ en niaj originalaĵoj ni preferu la formon -- "la okcitana".


Piednoto

(1) Bordeo: France: Bordeaux, okcitane: Bordeu. Por tiu malfacile esperantigebla nomo, oni trovas ankaŭ la formojn: Bordozo kaj Bordezo.