Enkomputiligis Don HARLOW
Unuj rigardas tra fenestro -- la homoj de loĝio kaj balkono. Ĉiu de sur sia trono. Ili ŝatas litojn. Kaj sofojn kaj fotelojn. Ili estas ŝirmitaj. La koroj por ĉiu bona faro. Kaj ili havas ŝrankojn por vestaro. Sublite bona ŝuparo. Ili floras odorojn de kuirejo. Ili scias, kio estas hejmo. Desojle ili ŝutas trinkmonon, kaj en la pordoj ŝlosilojn konservas. La straton kaj ĉielon kun inspiro ili observas. La aliaj rigardas destrate. Aŭ de sur vojoj, el parko, de l' kampo. Ili kisas fremdajn sojlojn aŭ lekas polvon antaŭ altaroj, kaj dormas sur benkoj. Tuttage ili lernas pri arkitekturo, kontraŭ la belo de l' naturo. Ili mezuras monumentojn, observas pontojn kaj citadelojn. Ili gapas al fenestroj, al mallevitaj persienoj, al verandoj kaj pordoj, al mutaj oscedaj terasoj. Por ili sanktas la ŝtuparo pli gravas ol la tomb' la sojlo, la manoj ankoraŭ indiferentaj pri malkvietoj de konstruantoj. Kaj la rigardoj renkontiĝas: de la fenestro al la strato, kaj de la strato al la fenestro. Kaj jen okulumado sen silkaj ŝtupetaroj de Romeo kaj Julieta. Elektro en zigzago de krucitaj glavoj, al okul' en okulon rigard' impeta: kiel ĉio estas larĝa kaj streta. Kaj unuj aliajn sieĝas kaj insidas: Kiu pli rapidas? Unu mistero -- la ŝose' kaj strato, mister' alia -- sojlo kaj fenestro, senescepte ĉiu -- kaj mi demandas: kio apertos tiujn du mondojn por rigardantoj kaj promenantoj, kiujn ne dividas kradoj kaj klinkoj de l' vivo, de l' vojo kaj reciproke; ĉar la du misteroj nur sola unu estas. La strato rigardas la urbon ĉiuminute, kaj la urbo sin mem vidas: kio ĝi estis kaj kio ĝi fariĝas. Tago fariĝas... Lumo fariĝas... Kaj iaj pezaj kruroj iras. |