Enkomputiligis Don HARLOW

Unu ritmo en "La infana raso"

de William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 156-158


Plurloke la ritmo uzita en mia poemo "La Infana Raso" ne estas tiel "libera" kiel ĝi eble ŝajnas -- unuavide -- al legantoj, kiuj tro kutimiĝis al la tradiciaj ritmoj de nia poezio. Ie-tie en la poemo mi uzadis unu ritmon kiu, al mi ŝajnas, donas agrablan mankon de monotoneco kaj samtempe necesan forman disciplinon. Dum sufiĉe longa tempo mi serĉis, por utiligo dum tradukado, esperantan ekvivalenton de anglalingva daktil-spondea verso, multe uzita dum la dudeka jarcento; tiu verso efikas kiel logika paŝo ekde la tradicia kvinjambo: paŝo tiel natura, kun rezulto tiel indiĝena al la ecoj de la angla lingvo, ke neniu rompo okazis en la literatura tradicio. Samtempe la daktil-spondea verso permesas grandan variecon en siaj tamen disciplinaj limoj. Por traduki ĝin ekvivalente en Esperanton, necesis trovi verson tiel naturan en Esperanto, kiel la daktil-spondea en la angla, kiu samtempe permesus ekvivalentan variecon de efiko. Daktiloj kaj spondeoj estas preskaŭ -- se ne tute -- neeblaj en Esperanto.

Ne necesas detale priskribi la diversajn provojn kaj eksperimentojn, kiuj kondukis min al formulado de tiu verso, kiun mi nomos la "troĥe-amfibraĥa" verso. Ankoraŭ nun mi ne estas certa, ke ĝi solvos ĉiujn problemojn de la celita tradukado, sed tiel natura ĝi ŝajnas en la lingvo Esperanto, ke multaj partoj de "La Infana Raso" kvazaŭ aŭtomate formiĝis en tiu ritmo. Ke la ritmo havas plej firmajn radikojn en la esperanta metriko kaj la teoria poetiko, mi montros poste. Dume, ni konsideru la konsiston de la troĥe-amfibraĥa verso mem.

En ĝia plej "ĥemie pura" formo oni trovos ĝin en ĉapitro XIV de mia poemo; tiu ĉapitro estas verkita tute per regulaj troĥe-amfibraĥaj versoj. Ĉiu verso konsistas el kvin piedoj. Ĉiu piedo povas esti aŭ troĥeo (b) aŭ amfibraĥo (a). Matematike tio signifas, ke oni povas ricevi 32 versojn inter si diversajn; tamen en la praktiko ni trovas, ke du el ili ne akordiĝas kun la ceteraj kaj sekve ne taŭgas -- almenaŭ ĝenerale -- en troĥe-amfibraĥa poemo. Tiuj du esceptoj estas: (1) kvin troĥeoj; kaj (2) unu amfibraĥo komence plus kvar troĥeoj; numero (1) estas evidente la normala kvintroĥeo (Parnasa Gvidlibro, p. 35), kaj numero (2) estas la normala kvinjambo (P. G. p. 38). Laŭ mia sento ili disonancas, ĉar tro plataj, en la kadro de troĥe-amfibraĥa poemo.

Se ni studas do la ĉapitron XIV (kaj eble mi devas emfazi, ke ankaŭ mi analizas ĝin nur postfare!), ni trovas ke, el la 30 eblaj variantoj, 222 aperas en tiu ĉapitro, el kiuj la plej ofte uzitaj estas: a b a b a (6-foje); b a b b a (6-foje); kaj b a b a b (4-foje). Tamen ritma unueco sentiĝas tra la tuta ĉapitro.

La unuaj versoj de la ĉapitro povas esti analizataj jene:

Ni, pi- / oniraj / homoj / de l' spaco- / vojoj,
Trovas / neniun /ŝlosilon. / Nia /atome
Pelita / ŝipo / sagas / lumo- / rapide
Tra l' kosmo- / vastoj, / cele / alian / sunon
( = b a b a b)
( = b a a b a)
( = a b b b a)
( = a b b a b)

Avantaĝoj de la troĥe-amfibraĥa verso estas: (1e) ĝi donas naturecan parolritmon, tamen parolritmon en kiu la nombro de senakcentaj silaboj estas severe limigita, kaj en kiu neniam povas troviĝi pli ol du senakcentaj silaboj sinsekve; (2e) ĝi evitas la monotonecon de tro regula ritmo (precipe amfibraĥa) en longa poemo; (3e) ĝi reduktas la kvanton de elizio, kvankam elizion oni povas trafe uzi pro specialaj efektoj, ekz-e:

sur sekiĝinta marfund' rikanas kranio
(ĉapitro XXV)

(4e) kvankam mi ne uzis rimon en la XIVa ĉapitro, la verso ŝajnas nepre taŭga ankaŭ por rimita verkado, ekz-e:

Nenion kredi sen pruvoj. Regu racio:
sed nin detruos nova generacio
(ĉapitro XXV)
Trankvila mondo, kie la homo ne bruas
Ho bela mondo, kiun la homo detruas,
(ĉapitro XVI)

en tiu okazo ĝi ebligas facilan rimadon de 2-silaba vorto kun 3-silaba, k.s.; (5e) ĝi donas liberon kun disciplino en alta grado.

La du ĉefaj prapatroj de la troĥe-amfibraĥa verso en Esperanto estas (1) la deksilabo, kiu "konsistas el du similaj hemistikoj enhavantaj po unu trokeo k amfibrako sen regula ordo" (P. G. p. 36), ekz-e:

Foje Batradzo forte ekpensis:
"Forton mi havas, pli mi bezonas,
Pli ol fortulo kapablus venki.
Estus pli bone iri ĉielon,
Mi iros rekte al Kurdalago,
Lin mi petegos, ke li min hardu!"
(ĉapitro XX)

kaj (2) la latina heksametro, kiel ĝin transplantis en nian lingvon Kalocsay (P. G. p. 45); ekz-e:

Sur la deklivo de mont' ekŝalmas la gaja paŝtisto
Ĝojas la kaprogardist' je la karaj, grizaj kapridoj
(Kalocsay)

Ambaŭ verstipoj multe influis la evoluon de miaj eksperimentoj.

Sur la kampo de teoria poetiko, du postmilitaj teorioj, kiuj tamen havis ĝis nun preskaŭ neniun rezulton en la praktiko -- ĉar, al mi ŝajnas, neniu el ambaŭ sukcesis trafi la tutan veron -- estas akordigitaj. S-ro Brendon Clark ("Esperanto Internacia", 1946, p. 122, k. al.) rekomendis la troĥeon, kaj D-ro Cecil Bean ("Esperantologio", Vol. I, p. 152) la amfibraĥon, kiel la plej "naturan" kaj sekve plej vast uzindan metrikon en Esperanto. Humile mi sugestas, ke sintezo de ambaŭ opinioj estas eĉ pli "natura"!

Fine, por eviti eventualajn akuzojn pri megalomanio, mi eble devas registri la fakton, ke mi ne proponas de nun forigi la tradiciajn ritmojn el la esperanta poezio, por anstataŭe uzadi la troĥe-amfibraĥan! Kompreneble ne. Sed povos esti, ke la poetoj de tempo al tempo trovos ĝin oportuna por apartaj poemoj aŭ specialaj efektoj.