Enkomputiligis Don HARLOW
Venis furieroj de Somer' prizorgi lian loĝpreparon, kaj sternis lian tapiŝaron, kie brodiĝas flor' kaj ber'. Tegante teron nudan per herbejtapiŝoj, en kamparon venis furieroj de Somer'. Post la enuo, kun leĝer' koroj forĵetas vivamaron. Iru nun for, eĉ trans la maron, Vintro, por vi jen la liber': venis furieroj de Somer'! |