Enkomputiligis Don HARLOW

Je l' tag' de sankta Valenteno...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 151


Je l' tag' de sankta Valenteno
ĉiu parulon devas trovi.
Amoro, ĉu min lasos do vi
malpara kaj sen via beno?

Mi de l' vekiĝ' en la mateno
ne ĉesis tiun penson kovi,
je l' tag' de sankta Valenteno.

Sed mia kuracist' Sereno
pri mia pulso venis provi,
kaj min konsilis ne ekmovi
sed dormi ree sur kuseno,
je l' tag' de sankta Valenteno...