Enkomputiligis Don HARLOW

Ho Vintro kruda, vi barbaras...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 149-150


Ho Vintro kruda, vi barbaras.
Somero plaĉas per ĝojbrilo:
atestu Majo kaj Aprilo,
kiuj tuttage lin najbaras.

Somero al kampar' vestigas
sian livreon el velur',
la florojn bunti li instigas
laŭ la ordono de Natur'.

Sed, Vintro, vi tro malavaras
je neĝo, vento kaj similo:
oni vin pelu al ekzilo!
Sen flato, lare mi deklaras:
Ho Vintro kruda, vi barbaras!