Enkomputiligis Don HARLOW

Kun vundo en koro

de Tin UJEVIĈ

elkroatigis Boĵidar VANĈIK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 144


Kun vundo en koro sombra kaj profunda,
kun mister' en memo sena je feliĉ'
kun fajrer' okula, stelornam' surfrunta
vojas vi en tromp', ho morta Ujeviĉ;

mort' estas de via amo ard' inunda,
mort estas en via riĉ' kaj ebriiĝ',
mort' en via koks' kaj spir' ĉiusekunda,
mort', kaj mort', kaj mort' en Revo kaj Dediĉ'.

Kial via verva flug' en memadmiro?
Kial via volo, strebo sen kalkul'?
Vanas al vi la korbat' kaj pulmospiro,

por la bon' kaj belo vanas via brul':
kiel en rempita vaz' la florsuspiro,
svenas en vi velka kanto de solul'.