Enkomputiligis Don HARLOW

Ama interparolo

de Theokritos (?)

elhelenigis K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 174-177


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Knabino:
   Rabis for Helenan saĝan tia sama bovist', Pariso.
Daphnis:
   Aŭ, pli ĝuste, la boviston kaptis, lin kisante, Helena.
Knabino:
   Ej, faŭnet', ne fanfaronu, oni diras vanto la kison.
Daphnis:
   Tamen, en la vantaj kisoj estas tia dolĉa volupto.
Knabino:
   Sed mi lavos mian buŝon, vian kison el ĝi mi kraĉos.
Daphnis:
   Ĉu vi lavos vian buŝon? Donu ĝin, ke ĝin mi rekisu!
Knabino:
   Al vi decas bovinetojn kisi, ne knabineton virgan.
Daphnis:
   Nur ne fanfaronu! Fuĝas, kiel sonĝo, for la junaĝo.
Knabino:
   Senmatura ja la bero, sendisvolva la rozburĝono.
Daphnis:
   Venu sub la olivarbojn, dolĉan vorton al vi mi flustros.
Knabino:
   Mi ne iras; antaŭ tagoj same min dolĉvorte vi logis.
Daphnis:
   Venu kun mi sub la ulmojn, aŭdi mian ŝalmosonoron!
Knabino:
   Nur vin mem amuzu per ĝi, al mi tia lament' ne plaĉas.
Daphnis:
   Ve, de venĝ' de Afrodita timu ankaŭ vi, knabineto!
Knabino:
   Kio al mi Afrodita? Artemis' min gardu, sufiĉos.
Daphnis:
   Ne parolu tiel, ĉar ja fortan reton al vi ŝi ĵetos.
Knabino:
   Nu, ŝi ĵetu, se ŝi volas! Artemis' min garde defendos.
Daphnis:
   Ne rifuĝos vi de Eros! Virgulino lin ne evitas!.
Knabino:
   Mi evitos lin, je Pano! Portu vi mem la pezan jugon.
Daphnis:
   Nu, mi timas, ke amanton pli malbonan ol mi vi havos.
Knabino:
   Multaj min jam amindumis, sed min ravi neniu povis.
Daphnis:
   Post ĉi multaj, jen, mi sola venas peti por via amo.
Knabino:
   Kion fari, mia kara? Amo estas nura sufero.
Daphnis:
   Ho, nek tristo, nek doloro estas am', sed danca jubilo!
Knabino:
   Oni diras ja, ke timas sian edzon ĉiu virino.
Daphnis:
   Male, oni diras ĉiam: "Kion do la virinoj timas?"
Knabino:
   Ho, mi timas de l' akuŝo, de l' dolora sag' de Eleŭtho.
Daphnis:
   Artemis', diino via, faciligos al vi la naskon.
Knabino:
   Timas mi, ke per la nasko belon de la korpo mi perdos.
Daphnis:
   Vi filetojn ĉarmajn naskos, novan brilon havos en ili.
Knabino:
   Ĉu fianĉdonacon decan donos vi, se al vi mi jesos?
Daphnis:
   Mian gregon, miajn boskojn kaj paŝtejojn tute vi havos.
Knabino:
   Ĵuru, ke vi min post nupto ne forlasos, al vi cedantan!
Daphnis:
   Ne, je Pano, ne, kaj eĉ se vi mem volus min de vi peli.
Knabino:
   Ĉu vi faros al mi liton, faros domon bele baritan?
Daphnis:
   Jes, mi faros nuptoliton, belan gregon gaje mi paŝtos.
Knabino:
   Kion al la olda patro, kian vorton al li mi diros?
Daphnis:
   Vin li laŭdos pro la nupto, sciiĝinte pri mia nomo.
Knabino:
   Diru do la nomon -- kiel dolĉa eĉ la nom' iafoje!
Daphnis:
   Daphnis estas mi, Lykidas kaj Nomaja gepatroj miaj.
Knabino:
   Gento nobla, sed la mia al ĝi ne estas malsupera.
Daphnis:
   Jes, mia scias: via patro estas la tre riĉa Menalkas.
Knabino:
   Montru al mi vian boskon, kie la domon vi konstruos.
Daphnis:
   Vidu, tie, kie floras jam la belegaj cipresarboj.
Knabino:
   Maĉu herbon do, kapretoj; kampon de l' bovist' mi rigardos.
Daphnis:
   Bele paŝtu vin, bovinoj, dum mi montros al ŝi la boskon.
Knabino:
   Kion faras vi, faŭneto, kial min ĉe l' brusto vi tuŝas?
Daphnis:
   Viajn pomojn tiel freŝe rondiĝantajn palpe mi ĝuas.
Knabino:
   Ve, je Pano, mi torporas! Prenu for de tie la manon!
Daphnis:
   Estu brava, dolĉulino! Kial timi min tiel ege?
Knabino:
   Ho, vi sternas min en foso, mia bela vesto kotiĝos!
Daphnis:
   Jen, mi molan lanan felon sternos tere sub via peplo.
Knabino:
   Vi malligas mian zonon, ve, ve, kial ĝin vi forigas?
Daphnis:
   Por unua oferaĵo ĝin mi donos al Afrodita.
Knabino:
   Gardu vin, senhonta! Oni vin surprizos! Voĉoj aŭdiĝas!
Daphnis:
   Inter si pri nia nupto zume babilas la cipresoj.
Knabino:
   En ĉifonojn vi disŝiris mian robon, nuda mi restas!
Daphnis:
   Robon multe pli valoran al vi mi donos interŝanĝe.
Knabino:
   Ĉion ajn vi min promesas, eĉ salgrajnon poste ne donos.
Daphnis:
   Ho, se nur mi povus doni mian vivon, mian animon!
Knabino:
   Min, ho Artemis', ne punu, ĉar mi al vi malfideliĝis.
Daphnis:
   Bovon mi al Afrodita donos kaj bovidon al Eros.
Knabino:
   Virgulin', ĉi tien venis, kaj virino jam iros hejmen.
Daphnis:
   Jes, virino, infannutra patrinet', plu ne knabineto.

  Tiel la du geĝojantoj, tie tenerajn neniaĵojn
interŝanĝis kolumbume, dum la ŝtela nupto okazis.
  Ŝi stariĝis kaj silente iris paŝti la kaprogregon,
mallevinte la okulojn sed ĝojante en sia koro,
kaj li post bovaro sia iris, dolĉe sata je nupto.