Enkomputiligis Don HARLOW
Dio ŝajnas al mi la vir' feliĉa, kiu povas longe vin amadmiri kontraŭ vi sidante, vin aŭskultante freŝe babili, dolĉe ridi. Ve, kia bat' en koro, kiam vin mi nur minutete vidas, sufokiĝas en mi la voĉ', la lango lama rigidas eĉ balbuti, kaj delikataj fajroj kuras vibre sub mia haŭt', mi brulas, turnas min vertiĝ', la oreloj muĝas, vido nebulas. Ŝvito frida sur mia korpo fluas, tremo kaptas min, la vizaĝ' pli palas ol l' aŭtuna herb', oni kredus jam, ke morte mi falas... |