Enkomputiligis Don HARLOW

Anakreoneskoj

de Theokritos (?)

elhelenigis K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 178-181


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

I Pri Kadmos kaj Atridoj
Mi volis kant-sonori,
Sed nur pri Eros kantis
La lir' en mia mano.
Aliajn prenis kordojn,
Eĉ liron nun mi ŝanĝis
Kaj volis kanti penojn
Heraklajn, sed pri Eros
La liro sonis ree.
Adiaŭ do, herooj,
Ĉar nur pri Eros kantas
La lir' en mia mano.
II Ho, se spegul' mi estus,
Ke vi min ĉiam petus,
Se mi fariĝus vesto,
Ke vi min portus ĉiam,
Ho, se mi estus akvo,
Ke mi vin povus bani,
Se mi oleo estus,
Por kovri vin parfume,
Korsaĵo ĉirkaŭ l' brusto,
Kolier' sur via kolo,
Aŭ estus mi nur via
Sandal', ke vi min tretus!
III De la natur' ricevis
La taŭro akrajn kornojn,
Ĉevalo fortajn hufojn,
Lepor' rapidan kuron.
Leon' teruran buŝon,
La fiŝo lertan naĝon,
La bird' facilan flugon,
La viro menson. Restis
Nenio por virino.
Nu, kiel do ĝi helpas?
Anstataŭ lanc' kaj ŝildo
Ĝi dotas ŝin per belo.
Jen, fajron, feron venkas
La virinet', se ĉarma.
IV Hirundo eta, kara,
Vi ĉiujare venas,
Somere faras neston,
Sed vintre vi forflugas
Al memfis kaj al Nilo,
Sed Eros faras neston
En mia kor' senĉese.
Lanuga jam la unu,
En ov' la dua ido,
La tria ĝuste elrampas.
Kaj ĉirpas la uletoj
Senĉese, buŝaperte,
Pli granda Erosido
Nutradas la pli etan,
La elkreskintaj kovas
Tuj ree pluajn idojn.
Ho ve, jam kiel helpi!
Eosojn multe multajn
Elpeli mi ne povas!
V Ni, kvankam oldaj, venkas
La junulojn en la drinko,
Se oni devas danci,
Ni dancos ja! Ni rolos
Silenon, portos kiel
Bastonon la felsakon!
Por kio al ni tirso?
Se iu batalemas,
Pro ni -- li ja batalu!
Hej, knabo, glason al ni
Kun vino mielgusta,
Regalu, ke mi drinku!
Ni, kvankam oldaj, venkos
La junulojn en la drinko!
VI Ĉikanas min knabinoj:
Anakreopn, vi oldas,
Rigardu, en spegulon,
Enfalis viaj haroj
Kaj kalvas via frunto.
Nu, ĉu mi havas harojn,
Ĉu ili jam elfalis,
Egale, sed mi scias,
Ke des pli ja konvenas
Al la oldul' plezuri
Pri l' viv', ju pli proksima
Li estas al la tombo.
VII Abelet' sur rozo sidis,
Ĝin Eros ne rimarkis,
Kaj jen, vundite, sentas
Pikilon en la fingro.
Kurante kaj flugante
Al ĉarme dolĉa Kypris,
Li veas pri l' maneto:
"Ve, panjo, mi pereas,
Min pikis la flugila
Serpento, kiun nomas
Abelo la kampuloj."
Respondas la patrino:
"Se pik' abela tiel
Doloras, kia estas
Dolor' de l' povra, kiun
Vi vundas, eta Eros?"
VIII Junulinoj kaj junuloj,
Pleniginte korbojn, portas
La berarojn nigrajn ŝultre,
Ilin en la kuvon ŝutas,
Kie tiujn tretas viroj.
Liberiĝas most' el beroj.
Oni benas rikoltkante,
Jubilante Dionizon,
Se barele ŝaŭmi dolĉe
Oni vidas novan vinon.
Se ĝin olda homo trinkas,
Li pied-ŝancele dancos,
Skuadante buklojn grizajn.
Sed en ebriet' junulo
Spionados virgulinon,
Kaj aliros piedfingre,
Kie ŝin la sonĝo sternis
Kuŝigante sur branĉlito.
Brakumante la sveltkorpan,
Li por amo ŝin ekscitos,
Ke jam antaŭ nuptonokto
Ŝi cedema al li estu,
Se la vortoj ne efikas,
Li la spitan superfortos.
Dioniz' la junan jene
Je volupt' mallica logas.
IX Vi feliĉa estas, grilo!
Kiel eta reĝ' vi tronas
Foliare, kaj ebrie
De la eta ros', vi kantas.
Ĉio estas ja la via,
Kion en la kamp' vi vidas
Donacitan de l' Sezonoj.
Amiketo de kampuloj,
Vi neniam ilin nocas;
Tial amas vin la homoj,
Vi, somerheroldo dolĉa.
Ja vin amas mem la Muzoj,
Ja vin amas ankaŭ Foibos,
Per arĝenta voĉ' vin dotis.
Vi, terido senĉagrena,
Saĝulet' kantema, dolĉa,
Ne havanta karnon, sangon,
Ja egalas preskaŭ diojn.

Glosoj

tirso: bastono envolvita per vitfolio kaj hedero, amblemo de Bakĥantinoj.
Kypris, Foibos, Helenaj nomoj de Venuso kaj Apolono.