Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭparolo

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 161-163


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La Helena miraklo! Kvazaŭ hazarde, akumuliĝis lastatempe sur mia tablo kelkaj tradukoj el tiu senmorta trezoro da mitoj kaj poemoj, kiu prezentas al ni unu el la plej mirindaj aventuroj de la homa spirito. Mi do decidiĝis kunigi ilin en apartan numeron, kiel omaĝon de la plej nova eŭropa lingvo al la plej malnova.

Oni eble miros, ke la temo de preskaŭ ĉiuj tiuj pecoj estas amo. Efektive amo okupis en la penso de la antikvaj Grekoj tiom da loko, kiom ĝi okupas ĉe ni: sed ili ne estis tiel bonaj hiporituloj, kiel ni. "Kristanismo multe helpis al amo, farante el ĝi pekon", iam skribis Anatolo France; sed ĉu mi konfesu, ke malpermesita frukto, eĉ se pro tio alloga, aspektas ĉiam al mi iom infektita de mi ne scias kia malfreŝeco? Estis interese vidi, kiel inteligentaj kaj sentemaj homoj rilatis al tiu esenca vivvaloro, kiam oni ankoraŭ ne instruis al ili kondamni ĝin kaj honti. Usonanoj krozadas al Tahitio, por tie ĝui la restaĵojn de simplanima kaj nekoruptita civilizo; pli altan plezuron rezervas al ni, mi kredas, la konversacio kun la grandaj spiritoj de la helenismo.

Oni ŝatos la sincerecon senĝenan de la granda lirikisto Pindaro, tuŝanta kun rideto tiun temon en fragmento al ni konservita de Atenajos; kaj ankaŭ la admirinda noblecon de la instruo, kiun Diotima la Fremdulino el Mantineo donas al Sokrato, en la Platona dialogo dediĉita al ĉiuj formoj de tiu amo (kaj oni eble rimarkos ian simetriecon kun la fama kanto pri amo, en la 3a ĉaptro de la Unua Letero de Paŭlo al la Korintanoj -- kiuj ja estis spertegaj pri tio). Laŭ pli familiara tono, oni vidos, kiom da pureco entenas la simplaj moroj priskribitaj en la pastoraloj de Teokrito (verdire estas kelka dubo, ĉu tiu ĉarma poemo ne apartenas al ia disĉiplo...) kaj de Longo.

Al tiu mallonga antologieto de la helena spirito, plaĉis al mi aldoni du modernajn poemojn, kiuj montros, kiel ĉiam preta estas la helena kostumo por vesti nuntempajn pensojn.

La tradukojn liveris al ni eminentaj kunlaborantoj: mi ĉerpis el la preparaj materialoj de la granda internacia Poezia Antologio, kiun prilaboras nia K. Kalocsay; la scenon el Hipolito mi neatendinte ricevis de greka samideano elmigrinta en Brooklyn 5 N.Y., D-ro Alkis Papadiamantopoulos, kiu, post tia brila debuto, ŝuldas al ni pluajn kontribuojn, la pecon el Dafnis kaj Ĥloa mi danke ricevis de Prof. Ebbe Vilborg, kiu doktoriĝis en 1955 ĉe la Universitato de Göteborg per bona scienca eldono de helena romano "La Aventuroj de Leŭcipe kaj Klitofono" (al kies eldono li cetere almetis esperantan resumon). Kaj, se mi ne povis prezenti kontribuon de Dro W.J.A. Manders, kies proza traduko de la Homera Odiseado estas bone konata kaj ŝatata, mi esperas, ke tiu manko estas nur provizora.

G. W.

P.S. -- Por traduki la antikvan heksametron, la poetoj ĝis nun uzis skemon, en kiu la akcentaj silaboj anstataŭis la longajn, kaj la senakcentaj la mallongajn. Vallienne la unua uzis sisteme verson el unu trokeo kaj kvin amfibrakoj:

Iam mi, kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis
Versojn...

Sed tio absolute fuŝis la propran karakteron de la heksametro. Post li Kaloĉsay provis enmeti viran cezuron meze de la tria piedo:

Restas Amor' ja fripon'! Kiu fidas lin, tiun li trompas.

Tio pli fidele redonis la frapon de la daktilo, sed restis tiu ĝeno, almenaŭ por kelkaj popoloj, kies orelo akre delikatas pri la longeco aŭ mallongeco de silaboj, ke eĉ silabojn longajn (diftongojn aŭ vokalojn sekvatajn de du, tri konsonantoj) oni kalkulas kiel mallongajn, se senakcentaj. Cetere, la heksametra skemo restis fremda al pure esperanta metriko. Tial Kalocsay ĵus provis alian elturniĝon: al ordinara oktrokeo li intermetis mallongan kroman silabon en unu el la tri antaŭlastaj piedoj: li tiel konservas la neegalecon de la hemstikoj, la ĝuon de la daktila frapo almenaŭ ce unu piedo, kaj la eblon elekti tiun kroman silabon efektive mallonga. Alidirite, al la malnova skemo

- oo - oo - / oo - oo - oo - o

li anstataŭigis novan:


- o - o - o - o

|
|
|
- o -  o -  o o - o
- o -  oo - o   - o
- o o - o - o   - o

jene:

Kypris sian filon Eros serĉas laŭte helpovokante...
Okulfrapa knab' li estas, rekonebla el inter dudek...
Lia korpo estas nuda, sed vualita la animo...

La pentametron li faras per simpla apostrofo de la lasta silabo. Kvankam komence nekutima, tiu nova ritmo estas agrabla kaj libermova, kaj mi esperas, ke multaj ĝin ŝatos.