Enkomputiligis Don HARLOW

La bankedo

de Platono

elhelenigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 172-173


... "Jen do la am-aferoj, en kiujn vi mem, ho Sokrato, povas iniciĝi; sed mi ne scias, ĉu vi kapablus atingi ĝis la perfekta revelacio, kiu estas la celo de tia inicado. Certe, mi parolos pri ĝi, ŝi diris, kaj el mia tuta koro: nur provu min sekvi, laŭ viaj kapabloj.

Tiu, kiu volas tien atingi, devas do, ekde sia juna aĝo, turni sin al la belaj korpoj, kaj komence (se bone gvidas lia gvidanto) ami nur unu belan korpon kaj tiri de ĝi belajn pripensojn; sed poste sperti, ke la beleco, kiu kuŝas en iu ajn korpo, estas frata al la beleco de alia korpo, kaj konsideri, ke, se oni devas dediĉi sin al la forma beleco, estus frenezaĵo ne rigardi kiel unu kaj saman la belecon de ĉiuj korpoj. Kaj tia konsidero igos lin ami ĉiujn belajn korpojn, kaj sekve malforigos lian ekskluzivan amon por unu, tiel ke li malmulte ŝatos sian antaŭan preferon. Post tio, la beleco de la animoj aperos al li pli valora ol tiu de la korpoj, tiagrade ke, se li renkontos ĉarman animon en korpo sen multa floreco, li estos ĝoja ami tiun animon kaj zorgi pri ĝi, kaj elpensi belajn pensojn kaj serĉi, kiaj povus plibonigi la junulojn; li estos tiel alkondukata konsideri la belecon de la moroj kaj de la kondutoj, kaj senti, ke ĉiuj tiuj aferoj estas parencaj inter si, kaj ke la beleco de la korpoj estas finfine io malgrava. Post la belaj moroj, li estos gvidata al la scioj, por ke li vidu la belecon, kiu kuŝas ankaŭ en ili, kaj, konsciante pri la granda kampo de la amo, li ĉesu, kiel sklavo ligita al unu persono, dediĉi sian amon al la beleco de unu knabo aŭ viro aŭ eĉ de unu vivmaniero; kio igus lin kompatindulo kaj mallarĝpensanto. Tute male, turnite nun al la vasta maro de la belo kaj ĝin avide rigardante, li naskos multajn brilegaojn pensojn kaj meditojn en sia aspiro al la scienco, ĝis li estos tiel fortika kaj elkreskinta, ke li ekvidos ian unikan scion, kiu temas pri la belo, kaj pri kiu mi nun parolos.

Provu do, ŝi daŭrigis, apliki vian psiriton, kiom vi povas. Tiu, kiu estos ĝis ĉi tie kondukita per instruado pri la amo, admirinte unu post la alia kaj en ilia ĝusta ordo ĉiujn aĵojn belajn, jam proksimiĝante al la fino de la ama iniciĝo, tiu subite ekvidos ian belon de mirinda naturo, ĝuste tiun, ho Sokrato, kiun strebis ĉiuj ĝisnunaj penoj. Tiu belo unue estas eterna, sen naskiĝo kaj detruiĝo, sen pligrandiĝo aŭ malpligrandiĝo; due, ĝi ne estas bela en unu punkto, malbela en alia, aŭ bela en unu tempo kaj malbela en alia, aŭ bela nur por kelkaj kaj malbela por aliaj; krome, li ne fantazios al si tiun belon kiel havantan bizaĝon aŭ manojn aŭ ion ajn apartenantan al la korpoj, nek kiel parolon aŭ scion, nek kiel ekzistantan en io aparta, en ia vivanto sur la tero aŭ en la ĉielo, sed kiel ion estantan en si mem, per si mem, en eterna unikeco...

Jen la momento de la vivo, kara mia Sokrato, diris la Fremdulino el Mantineo, kiu, pli ol ia ajn alia, penvaloras esti vivata, la momento, kiam la homo kontemplas la belon en si mem! Ĉar tia kontemplado estas vere sen komuna mezuro kun la riĉaĵoj, la tualetoj kaj la belaj knaboj kaj adoleskantoj, kies vivado nun ebriigas vin kaj multajn aliajn, tiel ke, nur por povi sate rigardadi kaj kompaniadi viajn amatojn, vi konsentus, se estus eble, rezigni la trinkon kaj la manĝon. Kion pensi, ŝi plu diris, pri la homo, al kiu prosperus vidi la belon mem en ĝia pura, senmiksa esenco, ne infektitan de animala karno, de koloroj kaj de mil similaj mortemecaj bagateloj, sed ja la dian belon en sia unika formo? Ĉu vi kredas, ke estus kompatinda vivo la vivo de l' homo, kiu turnus siajn rigardojn en tiu direkto kaj kontemplus tion laŭ la ĝusta maniero, kaj komuniiĝus kun tio? Kaj ĉu vi ne pensas, ke nur tiam estos donite al li dum li rigardos la belon sub ĝia videbla aspekto, naski ne bildaĵojn de virto, ĉar ne kun bildoj li komuniiĝis, sed realajn virtojn, verajn virtojn, ĉar la veron mem li atingis? Kaj ke nur la homo, kiu naskis kaj nutris verajn virtojn, indas, je la amo de Dio kaj, pli ol iu ajn alia homo, meritas la senmortecon?"

-- Jen do, Fedro kaj vi amikoj, kion diris al mi Diotima el Mantineo ...

(210-211).