Enkomputiligis Don HARLOW

La bankedo de la saĝuloj

de Atenaios

elhelenigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 161-163


Aŭskultu, Cinulko. Mi nun babilos pri la plezurknabinoj, laŭ la ionia maniero, t.e. sen ĝeniĝo... Kaj mi komencos per tiu bela Korinto, en kiu mi profesoris (kaj mi ne vidas, kial vi tion riproĉis al mi!)

En Korinto do -- Ĥamajleono el Heraklejo tion rakontas en sia libro pri la granda Pindaro -- antikva moro volas, ke en la gravaj okazoj, kiam la civito decidis fari solenajn preĝojn al sia Afrodita, oni elektu, por pripeti la diinon, plej grandan nombron da publikulinoj. Ili faras al la diino la deziratajn preĝojn, kaj poste ili rajtas resti en la templo kaj ĉeesti la tutan diservon. Ĉu vi postulas historian pruvon? Vi trovos ĝin en Teopompos kaj en la VIIa libro de Timajos. Estis en la tempo de la Persa milito kontraŭ la Helenoj. La Korintaj seksartistinoj iris preĝi en la granda templo de la diino pro la Helenoj. Kaj kiel dankon, la Korintanoj starigis steleon por la diino; tiu steleon ankoraŭ nun ekzistas. Oni enskribis sur ĝin la nomojn de ĉiuj partoprenintaj viramikinetoj. Kaj Simonido mem verkis por tiu memoraĵo jenan versokvaron:

Tiuj ĉiesulinoj pro la Helenoj staris
Alpreĝi la diinon de l' Cipra Terebinto.
Kaj dia Afrodita danke al ili baris
Al la arkistoj Persaj la vojon de Korinto.

Cetere, estas ankaŭ io alia: la privatuloj mem, se ili petas al la diino plenumi iliajn deziresprimojn, aldonas la promeson alkonduki al ŝi, kiel dankateston, certan nombron da prostituotinoj. Tiu moro estas tiel bone radikiĝinta, ke la Korintano Ksenofono, kiam li foriris por la Olimpia Konkurso, promesis alkonduki tiajn al la diino, se li venkos. Nu, por celebri la venkon de tiu atleto, Pindaro verkis tiun Odon, kiu komenciĝas per:

Trifoje olimpiovenkan
Mi laŭdas domon...

kaj unu Kantikon, kiu estis kantata dum la kultofero, kaj kies komenco estis dediĉita al la belreĝinoj, kiuj ĉeestis tiun kultagon de Ksenofono al Afrodita. La kantiko komenciĝis jene:

Reĝino Cipra, al viaj boskoj kaj fajroj
centkruran trupon da belaj junaj hetajroj
            kondukis Ksenofono pia
        ĉar plenumiĝis glordeziro lia.

Poste venis la melodio:

Ho tre gastemaj knabinoj, kiuj oficas
              al Pejtho en luksa Korinto,
vi blondajn larmojn fumigas de la incenso
sur la altaro, dum flugas for via penso
              al la patrino ĉielsida
          de la Amoroj, l' ora Afrodita,

ĉar sen mallaŭdo al vi, infanoj, nun licas
              en via plezura kuŝejo
ĝui la frukton de via freŝa junaĝo:
ĉe neceseco, jam ĉio bele...

Post tiu komenco, Pindaro daŭrigis:

... Sed mi ekmiras, do kion diros l' estraro
de l' Istmo, ke mi kantikon nur de nektaro
              komencas per mencio nuna
          pri ĉi knabinoj de uzad' komuna...

Estas facile komprenebla afero, ke la poeto, turninte sin unue al la piĉulinetoj, maltrankviliĝas pri la maniero, kiel la Korintanoj agordos pri tio. Sed, tute memcerta, li baldaŭ deklaras, ke li nenion timas:

Per la tuŝŝtono ni lernis provi la oron!
(XIII, 32-33)


Gloso

Pejtho: diino de la persvado.