Enkomputiligis Don HARLOW
Personoj | ||
Pronakso Salvio |
) ) | Helenoj |
Iluso Kapis |
) ) | Trojanoj |
Helena sentinelo Helena servisto |
La agado estas kontinua kaj okazas jen en helena tendo, jen sur la muroj de Trojo.
Helena tendo sur la ebeno antaŭ Trojo je la fina parto de la dekjara milito. Estas stelplena somera nokto. Pronasko kaj Salvio, du junaj helenaj soldatoj, troviĝas en la tendo. Salvio legas laŭ brulanta torĉo. Pronasko rigardas en la nokton. Dum la sceno sentinelo preteriras po intervaloj tien-reen malantaŭ la tendo.
Pronakso |
Hejme mi tian nokton ofte vidis: Fruktarboj blankas sub somera luno, kiel ĉi tendoj sub stelar'. Nunhore la boskoj de la patro melodias dum sonĝo varme regas en la domo -- krom se, pro mi maldorme, iu kara meditas mian ŝancon, kiam nokte la Troja mort' promenas. la sentinelo pasas. Hejmo kara... parfuma de benata frukto, greno, dum eĉ l' urtikoj ĉe la pordo spiras al mia juno pensojn maturigajn... Hodiaŭ eble oni rikoltadas kaj sur la nokto flosas la poleno... Jam tri rikoltoj pasis, dum ni ŝimas por venĝi iun ofendon plenumitan en nia infanaĝo, kontraŭ belo, kiun neniam vidis ni. Tri jaroj... Sed tiel estas, kaj necesas plui ĝis venko de la greka ĵur'. Salvio, kial doloras pensi pri la belo? |
Salvio |
Ni scias eĉ en fluso de l' adoro, ke pasas ĉiu belo. Jen tragiko de nia mondo. |
Pronakso | Ĉu ne estas strange ke, kvankam nin katenas ĉi kverelo tiel longjare, ĝis la rememoro pri strato en Argivo nin turmentas ĝis la medolo, tamen tute mankas malamo en la sango por la homoj, kiujn ni mortigadas tag-al-tage? Pri l' morto ni konsentas apatie, sciante, ke la morto povos frapi facile nian langon, kiel tiujn, mortmutajn ĉar indulgi ni ne povis. |
Salvio |
Ne strange: kiu akompanas Morton, vidante lian ĉiutagan falĉon, pensante ĉiubate la doloron, kiu de tiu bato pulsas, pulsas, tiu forgesas la malamon. Ĉu malami la mortintojn? Kiam morto paŝadas kiel nune inter ni, do vi, Pronakso, mi, la malamikoj kaj la amikoj same estas kvazaŭ mortintaj homoj, La sentinelo pasas kune moviĝantaj en mondo de fantomoj dum la vivo plorpetas almozule ĉe la pordo. Kiel malami, se ni jam rezignis la ŝirmon, kiu lulas homojn pensi ke la eterno senmezure foras, dum la liberaj fipasioj ĝermas en koro. Reĝoj povas ja malami, kaj pastroj tondri pri malam'. Grizbarbaj profetoj povas eĥi al ĉi tiuj, kiuj malamon krias arogante pro sia ĵus trovita regpotenco, timante, ke la amo ilin trovus bankrotaj sub la blago de l' perforto. Sed ne por ni tia malam'. Ni devas nur morti aŭ la morton doni, kiun regantoj flegme aŭ malame volas. |
Pronakso |
Ni tamen ne ribelas pri la devo... Obei la patrujon estas ĝojo, eĉ blinde pri la fonto de l' disputo Mi mortos miahore sen protesto, eĉ se hodiaŭ venus. Estas tamen amaro por juneco, kiam devus la tempo servi por esplori vivon, pariĝi kaj konstrui la estonton, kaj por l' amata hejti la kamenon... Anstataŭ tio ĉion foroferi, nur lerni morton, kiu devus esti kaŝata por junuloj, granda temo, kiu atendas la maturan aĝon, kaj ne vulgara klaĉo ĉiutaga inter ĉi tiuj tajdoj de besteco. Kaj tamen ĉiam devas mi memori, kvankam mi lasis la multfaran vivon, pri miaj fruktarbaroj kaj riveroj, kaj la krepuska tinto de l' bovaro migranta tra l' nebulo... |
Salvio | Ja, la cerbo svenetas nur pensante pri ĉi, belaj, malgrandaj hejmaferoj. Mia lito ueste frontas la Ionan maron... tre dolĉa, freŝodora ĉambro. Tie mi verkis miajn plej vivantajn versojn. Kaj nun, se velon vidas mi al Trojo venantan, mia koro nostalgias la etan ĉambron ĉe la kajo, kie maristoj ridas de aŭroro ĝis sunfalo, kiam la silentaj ŝipoj forvelas al la Sicilia maro. |
Pronakso |
Dum vi poemojn verkis en Piuloso, mi en Ateno revis -- ne lirike: vian lirikon mi envias -- sed mi volis formi pli perfektan ŝtaton. Elpensis mi pli puran politikon, ol kian konas iu ŝtat': mi volis al ĉiu kamensojlo nobelecon alporti kaj inspiri ĉiun homon, ke estas li mastro de sia fato. La revo svenis. Trijara Troja polvo instruis min nur preĝi noktan dormon, brakon pli lertan ol la malamiko, okulon pli rapidan por eviti la mortobaton. -- Nu, Salvio, kiel pri viaj kantoj? |
Salvio | Longe ili dormas, atende je la tempo de akuŝo. |
Pronakso |
Kaj morto gvatas, La sentinelo pasas kaj via kanto, kiu ĝermis el la hered' de nia raso por ravi homojn, antaŭ ol ĝi trovos eksteran voĉon eble sufokiĝos, por ke kroniko povu poste diri: Grekujo buĉis pli ol Iliono. Mizera kontraŭŝanĝo... Sed ĉi pensoj min distras de l' deĵoro. Mi jam devus ŝteliri laŭ la Troja mur' por trafi eventualan predon. Mi skrapadis la muron ĉe l' angulo, kaj elbreĉis ŝtuparon ĝis la supro. Stranga sporto, insidi vivojn salte en mallumo, krpligi karnon, kiu june floras... Kaj tiuj, kiuj ploras lin, mi kredas, estas ja tiaj, kiuj plorus min, se mi pereus. Ĝin mi abomenas. Sed bonan nokton: estas jam malfrue, kaj je tagiĝo venos via vico. Li sin armas kaj sin volvas en la mantelo. Kion vi legas? |
Salvio | Kantojn, kiujn faris samprovincano mia. Lia voĉo kantis pri veloj, birdoj kaj la paŝtaj ebenoj, kaj la bronzaj fiŝkaptistoj rajdantaj sur la flusoj. Lia nomo Kreono estis. Tiel mi kantemas, se l' jaroj ĝin permesos. |
Pronakso |
(kiu elverŝis kaj trinkis kalikon da vino) Jes, se nur... Estingu la torĉon, se vi volos kuŝi antaŭ ol mi revenos. Bonan nokton! |
Salvio | Nu, bonan nokton; bonan sorton. |
Pronakso | Igu elverŝi por mi akvon en la pelvon. Ĉi tasko ofte sangoŝmiras manojn. Li elrigardas en la nokton kaj foriras La sentinelo pasas (legas) |
Salvio |
Tra l' sombra Sicilia mar' la retfiŝantoj vojas... |
Sur la Troja muro. Kapis, juna Troja soldato, staras garde. Li elrigardas sur la ebenon, kie staras la greka tendaro. Iluso, alia juna soldato, lia amiko, venas al li. Li portas ursfelon.
Iluso | Vi finos...? |
Kapis | Noktomeze: post du horoj |
Iluso |
Tre belas tiuj tendoj sub stelaro. Ĉi nokte mi traglitos ilin ombre, kaj grekan vivon trafos, kaj reglitos. Strangan metion june mi ellernis! Du jarojn, ĉiun sepan tagon -- cent, eĉ pli: nur unu fojon mi maltrafis. Cent grekaj knaboj, Kapis, kiel mi amantaj, honorviglaj kaj maltimaj: ilian belon rompis ĝuste mi, kiu avidas belon, jam de kiam unue laŭ aprila heĝ' mi iris. Ho, se la tempo sulkus al Helena la vangojn, eble ĉi naŭjara lukto venus al fin' kaj Troj' jam sobra, pelus la misajn konsilantojn lavi ĉarojn kaj ilin veturigi al foiro. Nu, via mara nimfo? Ĉu vi faris? |
Kapis |
Amiko, ree vi demands? Ve, miaj ĉiziloj rustas, la marteloj kadukas, en kitelo la tineoj loĝas. Iluso, mia cerbo svarmis de homaj membroj ŝvelaj kaj elastaj; virina belo pompis naskiĝante el sorĉa fantazio. Mi imagis la homan korpon kiel di-esprimon de l' ĝojo, kiu fluas senatente en ĉiu sana paŝo. La popolo, kiu sin miksas sur la Trojaj stratoj, estus florinta en marmoro mia. Al nia lando estus mi doninta revelacion tiel dolĉan, kiel mi spertis mem, ellaborante ĝin. Kaj mi ja faros, se nur mia menso perdos ĉi grizan tedon, kiu faras la mondon eĥo, sen reala gesto. Troj' paca estos Trojo grandioza, ĉar ŝin mi faros tia. |
Iluso |
Estus bele se Troj' nin uzus laŭ kapablo nia, konstrui, kanti kaj la foriplacojn fari honestaj: montri al la homoj, ke nur inerto naskas la malbonojn. En penso mi ekvidis Trojon flori al pura regno, kie la ĵaluzo estas mortinta, ĉar neniu homo parolas vante, kion li ne scias. Kapis, por iĝi justaj ni bezonas malmulton: oni juste nin komponis, se nur ni agus laŭ esenco nia. Kial batali kun ĉi Grekoj? Iam estis kolero kaj sangvina ardo, kiam Pariso portis for Helenan kaj Menelao blekis ĉe kalkanoj. Sed tio forgesiĝos, kaj neniu scias haltigi tion, kies daŭron neniu volas. Ofte mi meditis pri tiuj noktoj, kiam mi fatale vagis la grekajn tendojn: kiel bone li, kiun mi mortbatis, kaj mi mem povus akordi, en komun' kreante bonon por ĉiuj homoj... kaj kun naŭzo mi paŝis plu, por frapi, kiel Trojo ordonis min, ĉar ĵuro kiel vermo sin boras en la cerbon. |
Kapis | -- Kiu iras? |
Voĉo | Troj' kaj la Troja morto. |
Kapis | Pasu, Trojo. Estas silente sur l' eben'. La steloj lanterne vin perfidos. Do sinbarde iru, Iluso, Perdo de amikoj ne hardis min por perdo, sed akrigis mian amforton. Mi angoron sentas pri vi hodiaŭ nokte, kiam pompas somera belo... eble la fatalo elektos tiun nokton ironie, kiel perverse plaĉas al fatalo. Do gardu vin. |
Iluso | Mi konas la tendaron kaj ĉiujn vojojn tra la Grekoj, kiel mi konas Trojon mem. Mi povas nokte pasi je ĵetdistanco de viglanto kaj esti ombro, nubo aŭ arbusto. Centfoje jam. |
Kapis | Mi tamen volus preni vian danĝeron aŭ dividi ĝin. |
Iluso |
Ne, la kutim' pli armas ol kuraĝo. Cetere, Kapis, devos vi elĉizi vian vizion dure, por rivelo kaj ravo al la mondo. Fia tago inter fi-tagoj estas tiu, kiu forrabas la profeton. Via verko restas farota. |
Kapis | Ankaŭ via, ĉu ne? La sonĝo pri renoviĝinta Trojo montranta koron de l' popolo, en la vivo de l' popol', ne kripligita de viroj perdiĝintaj en regado, kiuj forgesis ĝustan regocelon, kaj iĝis do malbonaj, dum la homoj sub la teroro gardas la bonecon atende je la liberiĝa tago. Tiele do ni povos kunlabori: vi en aŭguro, mi en kredo. Ĉu vi longe restos? |
Iluso | Antaŭ ol finiĝos via deĵoro, mi revenos, eĉ antaŭ la noktomezo. Jen ĉi tie, ĵetu al mi la ŝnuron laŭ signalo jena... Li fajfas. Li rampas trans la parapedon, al kiu li kroĉis la ŝnuron. Paco al vi ĝis mi venos. |
Kapis |
Nu, bonan ŝancon. Gardu vin. Adiaŭ. Iluso faligas sin sur la ebenon sube. Kapis relevas la ŝnuron, Regas silenteto. |
Kapis |
(Irante tien-reen sur la muro)Ĉu Greko aŭ Trojan' -- egale -- |
Aperas mano, kiu palpas la parapedon. Pronakso singarde spionante |
|
Super ni ŝvebas nevidate Li aŭdas movon malantaŭ si kaj rapide turniĝas. He, kiu? |
|
Pronakso | (impetante sur lin) Greko, plago al Trojanoj, ĵurinta grek', terura en obeo. |
(Lia atako superfortis Kapison, kiu falas sen krio, kun la ponardo de la Greko en sia brusto. Pronakso ĝin eltiras, rigardas sian senvivan antagoniston, frostotremas, elgvatas trans la muron kaj tre zorge regrimpas malsupren tie, kie li ascendis.)
Denove la helena tendo. Salvio ankoraŭ legas kaj la torĉo brulas. Servisto alportas grandan vazon da akvo, kiun li elverŝas en la pelvon ekster la tendo. Li foriras kun la vazo kaj post momento la sentinelo trapasas malantaŭ la tendo. Regas silento dum tempeto. Salvio turnas la paĝojn de la libro. Poste el ombro antaŭ la tendo, Iluso en sia ursfelo aperas, ŝtele proksimiĝante. Sensone li atingas la tendan aperturon, kaj en la sama nerompita silento la ponardo jam staras en la koro de la heleno. Iluso kaptas la mortinton dum li falas, kaj sinkigas lian korpon sur unu el la kuŝejoj en la tendinterno. La sentinelo pasas. Iluso spirtena, atendas ĝis malaŭdiĝas la paŝoj kaj poste, tiel ŝtelmove kiel li venis, li malaperas.
Estas paŭzo. Pronakso venas el la mallumo kaj ĵetinte al la tero sian mantelon, iras rekte al la pelvo kaj komencas lavi la manojn.
Pronakso |
Ankoraŭ vi maldormas, legas ĉu? Jen nekutimaj kantoj, kiuj povas soldaton teni nokte el la lito. Hu... Estas horore iufoje... Li eĉ ne havis tempon diri vorton... Li iris sur la muro, sub la steloj, kvazaŭ amanto migrus en ĝardeno inter lunhelaj rozoj... Estas bone sin lavi, jen. Li diris iajn versojn, mi kredas, ĝis la morto lin frakasis. Malvarma akvo bonas post korskua faro tiela: ĝi freŝigas menson por paca cormo. Nu, estas farite, kaj dormo lavas ĉion en forgeso. La sentinelo pasas Jam estas temp' estingi tiun torĉon... Mi ne bezonas, kaj vi devus dormi... Salvio... Li rigardas unuafoje en la tendon Ĉu vi dormas, kaj vestita? Kia senzorogo? ... kaj la lampo brulas... ? Salvio... he, Salvio... dioj! amiko! Salvio mia... mortis... ĝi okazis okazis... venis juĝo... la beleco rompiĝis... kaj sur Troja muro, tie, alvenos iu same... venos... same... |
La Troja muro. La korpo de Kapis kuŝas en stellumo kaj silento. Post kelkaj momentoj la signalo venas de Iluso sube. Estas paŭzo. La signalo estas ripetata. Estas paŭzo.