Enkomputiligis Don HARLOW
(Fedra, edzino de Tezeo, reĝo de Trezeno, enamiĝis al sia duonfilo Hipolito, granda ĉasisto kaj malŝatanto de la virinoj. Konsumita de sia pasio, Fedra ne volas ĝin konfesi, kaj silente mortiĝas. Personoj: Fedra, la Nutristino, la Ĥorestro.)
Fedra eliras el la palaco, helpata de la Nutristino kaj de sklavinoj, kiu sternas ripozliton. |
FEDRA NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. ĤO. NU. ĤO. NU. ĤO. NU. ĤO. NU. ĤO. NU. ĤO. NU. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. FE. NU. |
al la sklavinoj Levetu min, rektigu mian kapon. Kiel malfortaj, miaj povraj membroj! Sklavinoj, prenu miajn belajn manojn. al la nutristino Ĉi tiu bend' sur mia frunto pezas, formetu ĝin. Disfaldu miajn buklojn. Kuraĝon, mia kara! Tiel nerve ne ĵetiĝadu. Vi pli facile portos la suferon kun trankvilec' kaj nobla energio. Suferi estas homa leĝ'. Ah! Ha, se nur povus mi ĉe rosa fonto ĉerpi trinkaĵon el purega ondo, kaj sub la nigraj poploj en molriĉa herbej' min sterni por ripoz' feliĉa! Infan', kion vi volas diri? Kial aspiri fluon de la fontoj? Ĉar jen, apude de l' palac' troviĝas monteta rojo, kie trinki eblas. ekstarante el la kuŝejo Min gvidu al la montoj! Al arbaroj mi iros, tra la pinoj, kie pelas ĉashundoj predon sian kaj la cervinojn buntajn ekmakzelas. Pro l' Dioj, urĝi hundojn per voĉardo kaj ĵeti preter miaj bondaj haroj la lancon Tesalian kun, en la man', la ĉasponardo! Kial, infan', tiel maltrankviliĝi? Kial, virino, zorgi pri la ĉaso? Ja ne deklaru tion en publiko, ne ĵetu vortojn de frenez' diktitajn. Artemis, kiu maran Limnon estras kaj ĝiajn hipodromojn hufbatitajn, kial en via lando mi ne estas por dresi la sovaĝojn ĉevalidajn? Kian alian novan frenezaĵon? Ĵus vi deziris iri al la montoj ĉasi la cervojn, nun, jen vin altiras la plaĝ' marlima kaj la ĉevalidoj. Ne estas ja facile eldiveni, kiu el Dioj skuas vian bridon kaj delirigas vin, infan'! refalante sur la kuŝejon Ho malfeliĉa, kion do mi faris? Kien el rekta saĝo mi eraris? Freneza, mi subfalis dian frapon! Ho ve, ho ve, mi povra! Panjo, denove kaŝu mian kapon. Mi nun ruĝiĝas tiel parolinte. Min kaŝu! La okuloj ŝire ploras kaj nur la honton vidas min eskorti. Rektigi sian saĝon ja doloras, malvirtas frenezadi -- preferinde en tuta senkonscio morti! mallevante vualon sur la vizaĝon de la reĝino Mi kaŝas vin. Sed kiam do la morto min kaŝos mem? Multon instruis al mi longa vivo: nur mezuratajn amikecojn devus la mortemuloj ligi inter si, ne iri ĝis la kerno de l' animo, sed havi korinklinojn nur facilajn por streĉi aŭ malnodi. Ĉar kiom peza ŝarĝo por la koro, se unu sola sin por du turmentas, kiel por ŝi mi afliktiĝas! Laŭdire, tro severaj vivprincipoj donas pli da malĝojo ol plezuro kaj kontraŭstaras al konduto sana. Tial al la troeco mi preferas nenion troan. Kaj la saĝuloj min aprobos. alproksimiĝante Maljunulin', fidela nutristin' de l' reĝino, ni vidas tiun tristan kaj malfeliĉan Fedran, sed ne komprenas, kia malsano ŝin turmentas. Ni volus tion aŭdi de via propra buŝo. Mi mem ne scias; ŝi ja ne volas min respondi. Kaj vi ne scias ankaŭ la kaŭzon de l' suferoj? Estas la samo; ĉiam pri ĉio ŝi silentas. Kiel ŝi malfortiĝis kaj ŝajnas elĉerpita! Ne miru: de du tagoj ŝi ja neniom manĝis. Ĉu iel ŝi deliras, aŭ volas vere morti? Jes, morti. Ŝi fastadas por fuĝi el la vivo. Mirige, ke la edzo sin kontentigas tiel! Ŝi kaŝas la suferon kaj neas, ke malsamas. Nenion li suspektas, vidante ĉi vizaĝon? Li estas for; li iris en malproksiman landon... .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. al Fedra Pripensu tamen -- eĉ se al tio vi vin montros ribela, pli ol maro -- mortante vi perfidos la filojn, kiuj perdos la patran heredaĵon, pro l' reĝa Rajdantino, pro tiu Amazono, kiu al viaj filoj, kiel regonton, naskis bastardon altaspiran... Vi lin ja bone konas, ĉu, Hipoliton? Ho ve! Ĉi tio do vin tuŝas? Vi min mortigas, panjo! Pro l' Dioj, mi petegas, de nun pri tiu viro bonvolu jam silenti! Vi vidas! Malgraŭ via prudento, vi ne volas servi al viaj filoj kaj savi vian vivon! Mi amas miajn filojn... Alio min turmentas. Filin', vi havas manojn purajn, ĉu ne, de sango? La manoj estas puraj: la koro malpuriĝis! Ĉu pro malica faro de iu malamiko? Amik' min pereigis nevolan -- kaj nevole. Ĉu do Tezeo iel al vi ofendon faris? Neniam, aĥ! okazu, ke mi lin malutilus! Kio tiel terura vin pelas al la morto? Ha, lasu min kulpiĝi! Ĉar tio ne vin tuŝas. Ho ne! nur kontraŭvole mi jam rezignos pri vi! Kion! vi min perforte al mia man' vin kroĉas! Kaj al genuoj viaj! Ilin mi plu ne lasos! Ve al vi, povra, se vi ekscios la malbonon! Kia malbon' pli granda por mi ol vin ne tuŝi? Vi mortos, certe; tamen l' afero min honoras. Kaj vi tion honoran kaŝas de miaj preĝoj? El tiaj hontindaĵoj mi nur eliru noble! Parolu do, vi estos poste pli honorata. Foriru, pro la Dioj! Kaj mian manon lasu! Ne, ne! ĉar vi rifuzas maljuste ĉi favoron. Ĝin havu do, respekte al via pia mano. Signas al la sklavinoj foriri. Mi povas jam silenti: al vi nun la parolo. Ha, kian amon, povra patrino, vi suferis! (1) La amon al la taŭro, mia infan', aŭ kion? Kaj vi, fratin' plorinda, edzin' de Dionizo... Infan', kion vi havas? Ĉu viajn vi insultas? ... kaj tria, malbonsorta, jen mi, kiu pereas! Mi konsterniĝas: kien intencas ĉi parolo? De tiam, ne de nune, devenas mia plago. Kaj tio min ne faras pli klera pri l' afero. Ho ve! Kial ne vi mem diras, kion mi devas diri? Ĉu mi divenistino? Mi en mallum' ne vidas. Kio ĝi estas, kion la homoj nomas amo? Io plej dolĉa, minjo, kaj same plej amara. Nur ĝian amarecon mi estos gustuminta. Kiel? Infan', vi amas! Kiun el la homidoj? Tiun, homid' aŭ ne, jes, kiun la Amazono... Ĉu eble Hipoliton? Vi mem, ne mi, lin nomis. Ha, kion do vi diris, infan'? Vi min mortigis. al la ĥoro Virinoj, mi ne vivos por la netolereblan toleri! Tag' malbena, malbenon sur la lumo! Mi min frakasos, ĵetos, je l' viv' min liberigos jam per la mort'! Adiaŭ! Por mi, ĉio finiĝis, ĉar nun la saĝo, kvankam malvole, tamen brulas de ia kulpa amo. Cipris' estas ne dio, sed ja, se eble, io pli granda ol diaĵo: ĉi tiun ŝi detruis, kaj min, kaj mian domon! |