Enkomputiligis Don HARLOW

La hirundkanto el Rhodos

de Atĥenajos

elhelenigis K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 164

Jen alia traduko de la sama kanto

Venis, venis la hirundo
  el la vojo migra,
ĝia brusto estas blanka
  kaj la dorso nigra.
Ĝi alportas la serenon,
  la veteron varman,
ĝi alportas la printempon,
  la sezonon ĉarman.

Mastro, figon kaj fromaĝon
  donu al hirundo,
donu al ĝi vinon bonan
  el la kela fundo.
La hirundo ja rifuzos
  nek la mielsukon,
nek la fabfarunan panon,
  nek la dolĉan kukon.

Ĉu ni do foriri devas,
aŭ ni ion jam ricevas?

Se vi donos, ni foriros,
  kaj se ne, ni restos,
aŭ ni portos for la pordon
  kune kun fenestro,
aŭ la edzineton, kiu
  sidas post la pordo;
eta estas ŝi, facila
  estos la forporto.

Sed la donu, se vi donas,
ion grandan, kio bonas.

Hej malfermu, tuj malfermu
  por hirundoj petaj,
ja ne estas ni olduloj,
  sed infanoj etaj.