Enkomputiligis Don HARLOW

La leciono de amo (el "Dafniso kaj Ĥloa")

de Longo

elhelenigis E. VILBORG

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 182-185


Longo, greka verkisto (2-a jc. post Kristo), kies romano pri la paŝtisto Dafniso kaj la paŝtistino Ĥloa estas nomata "la lasta rozo de la greka literaturo". Lia stilarto interplektas delikatan idilion kaj rektan realismon, kiel oni povas rimarki el la suba peceto de lia verko.

Jam komenciĝis la printempo: degelis la neĝo, nudiĝis la tero, ekĝermis la herboj. Tiam ankaŭ la aliaj paŝtistoj kondukis siajn brutarojn al herbejoj, sed antaŭ ĉiuj Ĥloa kaj Dafniso, ĉar ili estis servantoj al pli granda dio (1). Tuj ili kuris al la grotaj nimfoj, poste al Pajno kaj lia pino kaj fine al la kverko, apud kiu ili sidiĝis por gardi siajn brutojn -- kaj por kisi unu la alian. Ili ankaŭ serĉis florojn por ornami la statuojn de la dioj per kronoj; la floroj ja ĵus aperis, nutrataj de la zefiro kaj varmigataj de la suno. Jam troviĝis violoj kaj narcisoj kaj anagaloj kaj ĉiuj fruaj verdaĵoj de la nova sezono. Kroninte la diojn, Ĥloa kaj Dafniso prenis freŝan lakton de kaprinoj kaj ŝafinoj por fari trinkoferon. Ili ankaŭ foroferis siajn unuajn ŝalmojn, tiel kvazaŭ provokante la najtingalojn al kantado. Tiuj milde muzikis en la boskoj, mallaŭte sonante sian plendan melodion, kvazaŭ ili post longa silento nur pene rememoris kiel kanti.

Tie blekis ŝafoj, tie saltis ŝafidoj, kiuj kliniĝante sub sian patrinon suĉis la mamojn. La nenaskintajn virŝafoj persekutis, haltigis kaj fekundigis. Ankaŭ la kapraj maskloj aranĝis persekutojn de la kaprinoj kaj lascive saltis sur ilin aŭ bataladis inter si pri ili. Ĉiu havis siajn proprajn inojn kaj zorge gardis, ke neniu alia kaŝe tuŝu ilin. Tiaj vidaĵoj ekscitis eĉ maljunulojn al amagoj; kaj la junuloj avidaj, kiuj jam de longa tempo serĉis la amon, ardis pro tio, kion ili aŭdis kaj sopiregis pro tio, kion ili vidis; ne sufiĉis por ili kisoj kaj ĉirkaŭbrakoj. Precipe Dafniso, kies deziro kreskis dum la vintra sidado endome, estis ĉiurilate pli aŭdaca ol antaŭe. Li petis, ke Ĥloa permesu al li ĉion, kion li sopiris, kuŝante nuda apud li dum pli longa tempo ol pasintjare -- ĉar tiu ago estis, laŭ lia nesperta scio, la sola rimedo kontraŭ amaj doloroj. Kiam ŝi fine demandis, kion pli li volas fari al ŝi ol kisi kaj ĉirkaŭbraki, li respondis: "Tion, kion la virŝafoj faras al la ŝafinoj kaj la virkaproj al la kaprinoj. Vi ja vidas, ke post tiu ago la unuaj ne persekutas kaj la duaj ne fuĝas, sed ili kviete paŝtas sin unu apud la alia, kvazaŭ ili estus traspertintaj komunan ĝuon. Tiu ago nepre estas dolĉa kaj venkas la pikan doloron de la amo." -- "Sed ĉu vi do ne vidas rilate la bestojn, ke kaj la maskloj kaj la inoj staras rekte kiam tio okazas -- la maskloj ja saltas sur la dorson de la inoj. Tamen vi volas, ke mi kuŝu apud vi -- kaj eĉ nuda? Ili estas multe pli hirtaj ol mi!" -- Dafniso lasis sin konvinki; li do kiel kutime ekkuŝis apud ŝi kaj longtempe restis senmova. Sciante fari nenion el tio, kion li sopiris, li fine starigis ŝin kaj ĉirkaŭprenis ŝin de malantaŭe, volante imiti la virkaprojn. Sed lia embaraso nur kreskis, kaj li senespere sidiĝis kaj ekploris, ĉar li estas rilate amon eĉ pli nescia ol kaproj.

Proksime al ili loĝis najbaro nome Ĥromiso, kiu kulturis propran bienon; li jam transpasis sian junaĝon, Li havis en sia domo virinon el la urbo, junan, belan kaj pli elegantan ol la kamparaj virinoj. Ŝi nomiĝis Licenia. Tiu virino vidis Dafnison ĉiumatene pelanta siajn kaprojn survoje al la paŝtejo kaj ĉiuvespere en la kontraŭa direkto. Ŝi ekdeziris havi lin kiel amanton kaj komencis logi lin per donacoj. Unufoje, kiam li estis sola, ŝi kaptis la okazon kaj donis al li ŝalmon kaj mielon en vaksokuko kaj dorsosakon el cerva haŭto. Ŝi tamen ne kuraĝis diri ion vorte, ĉar ŝi konjektis lian amon al Ĥloa. Ŝi nome observis, ke li estas tre fidela al la knabino. Ankaŭ ŝi supozis tion per gestoj kaj ridoj, sed tiun matenon ŝi -- pretekstante iri al najbarino akuŝanta -- sekvis ilin kaj de embusko vidis ĉion, kion ili faris. Eĉ ne la larmoj de Dafniso restis nerimarkataj de ŝi. Kompato al la nesperta paro kaptis ŝin; ŝi elpensis oportunan metodon por helpi ilin kaj samtempe satigi sian propran deziron, uzante la jenan ruzon.

La sekvan tagon ŝi denove ŝajnigis, ke ŝi vizitos la naskontinon, kaj montris sin tute malkaŝe apud la kverko, kie sidis Dafniso kaj Ĥloa. Lerte imitante maltrankvilan virinon, ŝi kriis: "Ho, savu min, Dafniso! Aglo forportis la plej belan el miaj dudek anseroj. Sed levinte tiel pezan ŝarĝon, li ne havis forton por flugi al sia alta nestoroko -- li falis kun la ansero en tiun ĉi arbaron.

Tial mi je la Nimfoj kaj je Pajno petas vin: iru kun mi en la arbaron -- ĉar sola mi ne kuraĝas iri -- kaj helpu al mi savi la anseron. Ne permesu, ke la nombro malpliiĝu! Eble vi povos mortigi la aglon mem, tiel ke ĝi ne plu forrabos de vi ŝafidojn kaj kapridojn. Certe Ĥloa volas gardi dume la bestojn -- la kaproj ja ĉiuj konas ŝin, ĉar ŝi ĉiam estas kun vi".

Dafnis nenion suspektis; li tuj leviĝis, prenis sian bastonon kaj sekvis Licenian. Ŝi kondukis lin kiel eble plej malproksimen for de Ĥloa. Alveninte al la plej densa parto de la arbaro, ŝi instigis lin sidiĝi apud fonto kaj diris: "Dafniso, vi amas Ĥloan -- tion mi eksciis sonĝe per la nimfoj. En la hieraŭa nokto ili rakontis al mi pri viaj larmoj kaj admonis al mi savi vin, instruante al vi la agojn de amo. Tio ne estas kisoj, nek ĉirkaŭbrakoj, nek kion faras la virŝafoj kaj virkaproj, sed estas eĉ pli dolĉaj kaj agrablaj saltoj kaj kliniĝoj, ĉar ili daŭras pli longe. Do, se vi volas liberiĝi de via doloro kaj sperti la ĝojojn kiujn vi serĉas, fariĝu mia lernema disĉiplo! Ĉar mi, obeante al la komando de la nimfoj, volas instrui tion al vi".

Je tiuj vortoj Dafnis pro nura ĝojo ne povis deteni sin. Estante kampara paŝtisto juna kaj ardanta, li ĵetis sin ĉe la piedoj de Licenia kaj petegis, ke ŝi kiel eble plej baldaŭ instruu al li la arton. Kaj ĉar li kredis lerni iun grandan kaj diinspiritan sekreton, li promesis donaci al ŝi kapridon kaj fromaĝojn de nova lakto, fine eĉ kaprinon. Kiam licenia per tio trovis, ke li estas ankoraŭ pli naiva ol ŝi supozis, ŝi komencis instrui lin en jena maniero. Ŝi igis lin sen preparoj eksidi proksime al ŝi kaj kuŝiĝi sur la tero. Post tio ŝi rimarkis, ke li jam estas potenca kaj ŝvelanta pro deziro. Tiam ŝi levis lin iom kaj mem ŝovis sin sub lin, lerte kondukante lin sur tiun vojon, kiun li ĝis tiam vane serĉis. Poste ŝi lasis al li fari la reston, ĉar la naturo mem inspiris lin.

Post la leciono de amo Dafniso, ankoraŭ paŝtiste naiva, volis kuri al Ĥloa por tuj praktiki tion, kion li lernis, kvazaŭ timante, ke li forgesos la arton se li malrapidos. Sed tiam Licenia retenis lin, dirante: "Ankaŭ jenon vi devas lerni, Dafniso. Mi jam estas virino, kaj al mi tiun ĉi fojon okazis nenio nova, ĉar jam antaŭ longe alia viro instruis tion al mi, prenante kiel prezon mian virgecon. Sed kiam Ĥloa kun vi luktos tiun lukton, ŝi krios kaj ploros kaj kuŝos en multa sango kvazaŭ mortigita. Tamen ne timu la sangon, kaj kiam vi estos persvadinta ŝin, konduku ŝin al tiu ĉi loko, por ke neniu aŭdu ŝin, se ŝi krios, kaj neniu vidu ŝin, se ŝi ploros, kaj ŝi lavu sin en la fonto, se ŝia sango fluos. Kaj ne forgesu, ke mi antaŭ Ĥloa faris vin viro!"

Konsilinte tion Licenia foriris al alia parto de la arbaro, daŭre ŝajnigante serĉadi la anseron. Dafniso pense konsideris tion, kion ŝi estis dirinta, kaj ne plu sentis la antaŭan fervoron. Li ne kuraĝis postuli pli de Ĥloa ol kisojn kaj ĉirkaŭbrakojn, volante ke ŝi nek kriu kiel pro malamiko, nek ploru kiel suferanto, nek sangu kiel mortigito. Ĉar liaj spertoj antaŭ nelonge (2) igis lin timi la sangon: sango ja devenas nur de vundo. Decidinte ĝui nur la kutimajn plezurojn kun ŝi, li eliris el la arbaro. Kiam li venis al la loko kie ŝi sidis plektante violkronon, li mensoge deklaris, ke li tiris la anseron el la ungoj de la aglo. Poste li ĉirkaŭbrakis kaj kisis ŝin, kiel li faris kun Licenia en ilia ĝuado. Ĉar tiom estas sendanĝere. Ĥloa fiksis la kronon sur lian kapon kaj kisis liajn harojn, kiujn ŝi trovis pli bonodoraj ol violoj. Fine ŝi tiris el sia sako pecon de fruktokuko kaj kelkajn panojn, kiujn ŝi donis al li por manĝi. Dum li manĝadis la panon, ŝi el lia buŝo forprenis pecetojn, bekumante kiel birdido.


Piednotoj

(1) Amoro.
(2) Piratoj atakis la regionon kaj vundis lin.