Enkomputiligis Don HARLOW

La lasta venko de Sofoklo

de J.-S. MACHAR

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 186-190


Eĉ lia mort' -- ne nur la vivo! -- estis
Donaco dia. Ja ĉe vinrikolto,
Kiam Kallias en Atik' arĥontis,
Li manĝis en ombraĵo olivarba
Prujnecajn berojn, kiajn Bakĥo donas,
Kaj ĝuste Bakĥo per vinbero ŝtopis
La gorĝon de l' amata maljunulo,
Por doti lin per morto sendolora.

Kun li el Kolonos mi originis,
Kaj ligis nin malnova intimeco.
Jam avo mia Kleandro amikis
Kun Sofilos, la armilfabrikisto,
Demarĥo nia. Ties fil' Sofoklo
Ornamo estis ne nur de Ateno,
Sed de Grekujo tuta. Kvankam ofte
Invitis lin al si fremdlandaj reĝoj
Samkiel Eŭripidon aŭ Esĥilon,
Li, vir' libera, al patrujo sia
Fidela restis. Sian maskiĝlokon
Li vizitadis, kaj ĉi tagoj estis
Por ni solenaj. Ĉiam kun manpremo
Konaton li afable alparolis,
Ne sole pri personoj demandante,
Sed ankaŭ pri la arboj konsekritaj
Aŭ pri dombestoj. Dolĉo mieleca
Tiel el liaj vortoj kaj vizaĝo
Aromis, ke al ĉiu kunestanto
La propra viv' aparte bela ŝajnis
Kaj oni ĝin pli ĝue vivis tiam.

Kaj estis vere strange, ke okazis,
Kion rakontos mi. Racio dubas,
Ke eblas tio, sed memor' ateste
La okazaĵon revivigas tiel,
Ke la racio aŭskultante kredas
Kaj konsterniĝas... Iofont', la filo,
Akuzis patron sian ĉe l' parencoj,
Ke sub la pez' de jaroj perspektivon
Li perdis, nek kapablas administri
La familion nek la posedaĵon,
Kaj ke li krome -- spite sian aĝon
Servante al Eros' kaj Afrodita --
La propran dignon daŭre mokindigas.
La juĝon partoprenis mi. Je l' nomo
De Kolonos estinte lotumita,
Inter la kvindek viroj mi kunsidis
Sur la agor'. Ni vere hontis ĉiuj,
Vidante antaŭ tribunal' Sofoklon.
La kap' maljuna estis jam klinita
Sed en okuloj liaj brilis lumo,
Ĉirkaŭ la buŝ' rideto jen afabla,
Kiel dum la vireco. La kulpdiron
De Iofont' laŭtlegis la parencoj.

Sofoklo sidis, frunton apogante
Per dekstra brak' metita sur genuo.
Kaj ŝajne li observis la naĝadon
De nuboj blankaj. Poste li respondis
(Ja lia pledo en memoro mia
Ne nur laŭsence vivas, sed laŭvorte):

-- Min rigardante, ho juĝantoj, eble
Rimarkas vi, ke miaj voĉ' kaj manoj
Kaj tuta korpo pli ol iom tremas --
Sed nepre ne sub pezo de l' kulpigo!
Jen ŝarĝo nur de miaj naŭdek jaroj,
Per kiuj Sorto senindulge ombras
Ĉiujn donacojn de la Senmortuloj.
El vi min konis multaj kiel viron
Kaj multaj inter vi eĉ miajn dramojn
En la teatro vidis, kaj aplaŭde
Kaj per konsento brua eble helpis
Ke oni venkon al mi mem aljuĝu.
Juĝantoj, tion volu nun forgesi.
Ne plu mi sama estas tiel tiam.
Nur ties ombro, baldaŭ ekloĝonta
Jan en Hades'... Feliĉis mia vivo,
Sed eĉ feliĉo iĝas fine ŝarĝo,
Daŭrante longe. Traktu pacience
La babileman maljunecon mian;
Mi scias jam, ke staras mi ĉi tie,
Por la akuzon de la fil' respondi.

Akuzas min la filo -- ĉu malprave
Aŭ prave? -- Fakte la kulpigo estas
Malĝoja frukt' de mia maljuneco.

La pez' de jaroj? Jen li pravi ŝajnas.
Vi min ja vidas: mi do estas pruvo.

Perdita perspektivo? Ankaŭ ĝuste,
Ĉar mia vid' nur unu lokon sekvas;
Jen cel' de ĉiuj: mizeruloj, reĝoj,
Barbaroj, grekoj, mis- aŭ bonsortuloj --
Mi vidas do malgrandan anguleton,
Kiu senfortan korpon fine kaŝos.

Ke mi la havon administras mise,
Eĉ tio veras. Ĝuste la hadeso,
En mian vidon ombrojn elsendanta,
Malhelpas min, ke mi kalkulu ŝafojn
Aŭ la olivojn; la okuloj lacaj
Ne povas ja inspekti vinberejojn
Nek la fakturojn, en- kaj elspezadon.

La servon al Eros' kaj Afrodita
Mencias fine la akuz' ankoraŭ --
Trioble bedaŭrinde, ke ne povas
Mi tion jesi! Ke vi, nevenkebla,
El dioj la plej forta, flugilhava
Eroso pafarkisto, ne plu provos
Al mia koro sendi vian sagon!
Ke ĝian pulson vi ne plivigligos,
Por ke ĝi saltu kiel cerv' pelata,
Feliĉon sentu en dolĉega dubo,
En senesperaj ĝojo kaj sopiro!
Ho Afrodit', scianta trompi sensojn,
La sangon ekboligi, la mortemajn
Okulojn garni per mallum' senmorta, --
Ke vi forgesis, ke ankoraŭ vivas
Sofoklo, Sofilido, kadukulo,
Kiu kun ĝoj' katenojn viajn portus!

Juĝantoj, vidu, mi konfesas ĉion
Pri mia kulp', kaj kion mi ne kulpas,
Tion mi volus kulpi...

Nun permesu,
Kaj diru poste, ĉu maljuno mia
Infan' babilaĉema estas fakte,
-- Estante ja de dioj forlasita,
Ne kredas oni eĉ spiriton sian --
Ion laŭtlegi. En solec' trankvila
De miaj tagoj -- nur laŭ la kutimo --
mi verkas dramon pri la teba reĝo
Mizera. Li, Edipo, kies vivon
Signitan per kolera vol' de dioj
Vi konas, tie maljunul' jam estas
Kiel mi mem; ĉe l' fino de l' migrado,
Ja kiel mi; kondukas lin la idoj,
Ja fil' al mi donita estas ankaŭ.

En Kolonos la reĝ' mizera haltas,
De kie oni vidas Akropolon.
Ha, Kolonos, lulilo mia kara,
Verkejo mia! -- -- Jen la ĥorkantaĵo:

Fremdul', rigardu la plej belajn kampojn
Troveblajn en Atik' -- jen Kolonos,
La pompoplena, rava region',
En kiu kantas ope najtingaloj
Nestantaj en mallumo de l' branĉar' --
Kaj plendas per arĝenta voĉ'.
Manteloj de hedero jen susuras
Kaj sankta foliar' de vinarbet',
En kies ombro sub zefira blovo
Beraroj maturiĝas sen danĝer'.
Ĉi tie vagas inter sveltaj nimfoj,
Nutrintaj lin tra tagoj de l' junec',
En danc' fervora li, la forpelanto
De zorgoj kaj ĉagrenoj, Bakĥo mem!
De ros' ĉiela ĉarme aspergataj
Ĉiumatene tie ĉi refloras
Narcisoj -- --

nun la dolĉa lia voĉo
Rompiĝis iom, kaj ni tuj rimarkis,
Ke el okuloj liaj fluas larmoj.
Ni, ni el Kolonos, ni la unuaj
Nin salte levis, la ceteraj poste,
La parencaro, kiu lin akuzis,
Kaj ĉiuj rigardantoj -- are ili
Al li alkuris, premis manojn liajn
Kaj kisis liajn brakojn kaj vizaĝon.
Indigna voĉ' pri miskonduta filo
Aŭdiĝis, sed la maljunul' ridetis:
-- Ho dioj, dankon! Antaŭ la vespero
De l' vivo ja vi min relasis venki.
Kaj ankaŭ Iofont' akceptu dankon:
Li helpis min!...
Jen kia do la jugo.
Ni hejmen glorkondukis la poeton.

Post jar' li kaŭze de l' vinbero mortis.

Al li la berojn sendis el kamparo
Aktoro Kallipides, fierante
Pri sia novrikolt'. Ĉi tiel Bakĥo,
La forpelant' de zorgoj kaj ĉagrenoj,
Estingis la amatan maljunulon.

Rim. de la tradukinto

La liberan ŝtaton de Ateno estris naŭ superaj oficistoj, la arĥontoj. Per la nomo de unu el ili (la t.n. arĥon eponymos) oni signis la jaron; Kallias oficis en la jaro 406 a.n.e. -- La greka esprimo demos signifas distrikton: demarĥo (greke: demarĥos) = distriktestro.

Oni atentu la grekan akcenton en la personnomoj: Kallias, Sofilos, Kallipides kaj en la loknomo Kolonos. (La ceteraj nomoj en traduko estas plene esperantigitaj.)