Enkomputiligis Don HARLOW

Vinkanto

de Alkajos

elhelenigis K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 171


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vinon, sorbu mia gorĝo! Supre la suntorĉo ardas, prema la ĉielo,
Ĉio, kio tere vivas, ege nun soifas, estas laca de anhelo,
Ombron trovas nur la grilo sub la frondŝirmilo, kaj frotante la flugilojn,
Gaje kaj neniam pigre, ripetante vigle, ĵetas siajn dolĉajn trilojn.
Kaj dum kampe floras kardo, nun de ama ardo la virinoj ekfrenezas,
Sed malgrasaj estas viroj, svenas la deziroj, ĉar la spin', la membroj pezas,
Cerb' sekiĝas sub la drasta fajro Hundo-astra...