Enkomputiligis Don HARLOW

La arto poezia: Unua kanto

de Nikolao BOILEAU

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 202-207


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vane aŭtor' memfida esperas Parnaslande
Atingi ĝis la supro de la versarto grande,
Se lin ne influadas Ĉielo en sekreto,
Se astro, je l' naskhoro, ne formis lin poeto,
Li ĉiam kateniĝas en sia penso kurta;
Pegaz' estas ribela por li kaj Febo surda.
Ho vi do, kiuj ardaj al danĝera plezuro,
Iras la dornan vojon de la literaturo,
Evitu super versoj senfrukte vin konsumi
Aŭ preni por talento la emon rime plumi;
Timu de tiu trompa logaĵo la agrablojn,
Kaj provu longatempe viajn spiritkapablojn.











12
.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..
Al kio ajn vi celas, al plaĉo aŭ sublimo,
Ĉiam la simpla saĝo akordu kun la rimo:
Vane l' unua ŝajnas pro la alia vei;
La rimo estas sklavo kaj devas nur obei.
Se oni por ĝin serĉi sin trejnas jam komence,
Spirito kutimiĝas ĝin trovi, rekompence;
Sub jugon de l' prudento senpene ĝi sin ligas,
Kaj ne nur ĝi ne ĝenas, sed servas kaj riĉigas.
Male, ĝi, malzorgate, ribelan kapon levas,
Kaj, por ĝin ree kapti, la saĝo kuri devas.
Prudenton vi do amo; ĝi sola ĉiam donu
Al viaj versoj brilon kaj ilin dece kronu.
Plimultaj, transportataj de ard', kiu deliras,
For de la rekta saĝo ideojn serĉi iras,
Kaj hontus, se esprimus strangega vers' ilia
Penson, kiun elpensi mem povus hom' alia.
Evitu ĉi ekscesojn kaj al pli sudaj rasoj
Lasu la brilegantan frivolon de la strasoj.
Al saĝo ĉio celu, sed, por ĝis tie veni,
Irejon tre glitigan vi devos pene teni.
Se nur iom vi flanken devias, tuj vi dronas;
Prudento ofte al si nur unu vojon konas.
Aŭtoro, indulgante fojfoje kompletemon,
Ne volas jam delasi, sen ĝin elĉerpi, temon:
Se trafas li palacon, li pentras la fasadon
Terason post teraso kaj post arkad' arkadon;
Kuŝas peron' ĉi tie kaj tie koridoro,
Tie balkon' fermiĝas per balustrar' el oro;
Kiom ĉe la plafonoj da rondoj kaj ovaloj!
"Sennombraj la festonoj, sennombraj l' astragaloj"
Mi saltas trans dek paĝoj por fini ĉi promenon,
Kaj mia fuĝ' refalas meze en la ĝardenon.
For do tiuj verkistoj abundaj, sed sterile!
Ne ŝarĝu vin per tro da detaloj neutile.
Ĉia superfluaĵo nur naŭzas, ĉar sengusta;
Ĝin sate tuj forĵetas spirito rezonĝusta.
Kiu ne konas limon, ne skribas, sed nur fuŝas.
La timo de malbono nin en pli grandan puŝas:
Ĉi verso estis febla kaj vi ĝin igas knara;
Evitas mi trolongon, fariĝas nur malklara.
Ĉi muzo sin ne ŝminkas, sed havas truan jupon.
L' alia timas rampi, sin perdas en la nubon.
Vi volas de l' publiko meriti la favoron?
Senĉese diversigu vian esprimkolorn.
Ĉar stilo tro egala kaj ĉiam samaforma
Vane biladas, se ĝi min devas luli dorma.
Oni ne legas multe el tiuj, enudonaj,
Kiuj persiste ŝajnas psalmadi unutonaj.
Feliĉa, kiu verse scias, per voĉ' libera,
Pasi de ton' al tono, de plaĉa al severa!
Lia bonastra libro, kiun legantoj kovas,
Tuj ĉe Barbeno multon da aĉetantoj trovas.
27










38









48














63














78
.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..
Al la legant' rezervu nur plaĉan rekompencon
Via orelo juĝu severe la kadencon.
Ĉiam en viaj versoj la senco, frazotranĉe,
La hemistikon levu, paŭzigu netaranĝe.
Evitu, ke vokalon en hasto kur-instiga
Kunfrapu ja alia vokalo oscediga.
Eblas elekti plaĉe la harmoniajn vortojn.
Zorgu, ke akraj sonoj ne faru misakordojn:
La plej signifan verson, la plej altflugan penson
Spirit' ne povas ŝati, se vundas ĝi l' aŭdsendon.
Dum la unuaj jaroj de la Parnaso franca
Leĝdonis la kaprico nura kaj solinstanca.
Rimo, je l' fin' de vortoj metitaj sen mezuro,
Sufiĉis por ornamoj, por ritmo kaj cezuro.
Viljon' l' unua sciis, en tiu temp' ĥaosa,
Ordigi la konfuzon de l' olda art' eposa.
Maroto baldaŭ poste florigis la baladojn,
Tornadis tioletojn, rimadis maskeradojn,
Jam al refren' regula submetis la rondelojn
Kaj montris por versadi tute novajn modelojn.
Ronsardo, postveninte alimetodan arton
Difinis, ĉion fuŝis, ediktis propran ĉarton,
Kaj tamen longatempe feliĉan sorton havis.
Sed lia Muz' en franca latine ja kartavis
Aŭ greke, kaj tre baldaŭ ridinda modkontrasto,
De lia lingv' pedanta malŝvelis la bombasto.
Tiu poet' orgojla, falinte tian alton,
Faris pli moderemaj Desporton kaj Bertalton.
Fine Malherbo venis, kaj, la unua ĉe ni,
Demonstris, kiel verse kadencon ĝustan teni:
Instruis pri la povo de vort' en loko propra,
Kaj rekondukis Muzon al ŝia devo sobra.
La lingvo riparita de ĉi verkisto saĝa
Ne vundis plu l' orelon per io ajn sovaĝa.
La stancoj lernis, kiel rondiĝi elegante,
Kaj verso plu ne riskis transpaŝi arogante.
Ĉiuj lin obeadis, kaj, ĉar ili lin fidas,
Li plu la nuntempulojn, kiel modelo, gvidas.
Laŭ liaj paŝoj iru, lian purismon celu,
Kaj lian lerte klaran dirmanieron ŝtelu.
Se vi malfruas montri, kion la versoj sencas,
Mia spirito baldaŭ malstreĉi sin komencas,
Kaj, for de viaj rantoj tro ema jam diverĝi,
Ne sekvas plu aŭtoron, kiun ĝi devas serĉi.
Estas iaj spiritoj, kies malluma penso
Konstante implikiĝas en kelka nubodenso:
La lumo de l' prudento ne povus ĝin trabori.
Lernu do pensi, antaŭ ol verkon prilabori.
Laŭ tio, ĉu l' ideo pli-malpli 'stas obskura,
L' esprim' ĝin sekvas, malpli preciza aŭ pli pura;
La bone konceptita elformuliĝas klare,
Kaj vortoj, por ĝin diri, alvenas tuj senbare.
Ĉefe, en viaj verkoj la lingvon respektanta,
Ĉe eĉ plej grandaj streboj rigardu ĝin tre sankta.
Mian orelon vane vi tuŝas per sonĝuo,
Se la termin' malĝustas aŭ misas la konstruo.
Mia spirit' forĵetas patosan barbarismon,
Aŭ de bombasta verso fieran solecismon.
Sen pura lingvo, sume, eĉ se inspirfervora,
Aŭtoro ĉiam restas verkisto etvalora.
Laboru do kviete, eĉ se sub urĝo multa;
Neniam fanfaronu pri rapideco stulta:
Ĉi hasta stil' kuranta tra rimoj ja proklamas,
Ne ke l' inspiro pelas, sed ke la saĝo lamas.
Preferas mi rojeton, kiu sur mola sablo
Tra herboj, floroj lante promenas kun agrablo,
Ol ian montriveron, kiu en ŝvel-inundo
Ŝtorme ruliĝas, plena de gruz', sur ŝlima grundo.
Rapidu, sed senhaste; ne perdu la kuraĝon,
Dek fojojn sur la stablon remetu la faraĵon.
Poluru ĝin senĉese kaj ĝin repoluregu;
Aldonu iafoje kaj ofte ja forstreku.
Ne helpas, sen en verko, kie la pekoj milas,
Mirvekaj pecoj dise de temp' al tempo brilas.
Lokigu ĉiun eron laŭ ĝia grav' kaj pezo;
Kaj la komenc', la fino respondu al la mezo;
La pecojn alelektu per delikata studo,
Ke el diversaj partoj formiĝu unu tuto;
Kaj via dir' neniam, lasante for la temon,
Iru tro malproksime serĉadi vorto-gemon.
Ĉu timas vi pro versoj mallaŭdon de l' publiko?
Kontrolu vin mem per la plej severa kritiko.
Nescio ĉiam pretas admiri sin kun blindo;
Faru al vi amikojn viglajn kritiki vin do.
Al ili viajn verkojn sincere vi konfidu,
Ĉiujn pekemojn viajn fervore ili bridu.
Demetu antaŭ ili l' aŭtoran aroganton,
Sed sciu de l' amiko distingi la flatanton:
Tiu vin moke tromas sub ŝajno de aplaŭdoj.
Ŝatu do la konsilojn prefere al la laŭdoj.
Flatanto sian miron tuj krias kun emfazo:
Ĉiu aŭdata verso lin ravas ĝis ekstazo;
Ĉio -- nur ĉarma, dia! Nenia vort' lin ŝokas;
Li ploras de moliĝo aŭ ĝojo lin sufokas;
Ĉie li superŝutas siajn admir-atestojn.
La ver ne havas tiajn asertegantajn gestojn.
Saĝa amiko, ĉiam rigora, malfacila,
Pri viaj pekoj lasas neniam vin trankvila;
Li ne pardonas al vi la lokojn senkvalitajn;
Li sendas for la versojn malbone aranĝitajn,
Admonas pri la vortoj kun troa ŝvel-emfazo;
Ĉi tie senc' lin ŝokas, kaj tie pli la frazo;
L' ordo de viaj vortoj ĉi ŝajnas difektiĝi;
Tiu termin' dusenca jam devus korektiĝi.
Jen kiel alparolas al vi amik' verema.
Sed ofte siajn versojn aŭtor' netolerema
Volas protekti ĉiujn, sin kredas provokata,
Kaj tuj por l' atakito sin faras advokata.
"Ĉi tiu vers', vi doros, pro trivialo pekas.
-- Sinjor', ha! tiun verson indulgu, mi petegas!
Respondos li komence. -- Ĉi vorto estas plata,
Mi ĝin forstrekas. -- Estas la loko plej ŝatata!
-- ĉi fraz' al mi ne plaĉas. -- Sed ĉiuj ĝin admiris!"
Tiel, ne reprenante, kion li iam diris,
Se vort' en lia verko nur ŝajnas vin piketi,
Li vidas tie kaŭzon por tiun ne formeti.
Tamen, laŭ liaj diroj, li ŝatas la kritikon,
Vi super liaj versoj rajtas ekskomunikon.
Sed ĉi parolo bela, kiu vin celas flati,
Estas kaptilo lerta, por ilin recitadi.
Baldaŭ li vin forlasas kaj, memkontenta, provas,
Se aliloke snobon li ekspluati povas.
Kaj ja li trovos! Vere, krom verkistaĉoj multaj,
Nia jarcento svarmas je admirantoj stultaj;
Kaj ne nur en la Urbo kaj plie en provinco,
Se eĉ ja ĉe la duko, sed eĉ ja ĉe la princo.
Plej plata verko havas inter la korteganoj
En ĉiu tempo aron da flamaj partizanoj;
Kaj, se per satirtrajto nun fini jenan kanton,
Stultulo ĉiam trovas pli stultan admiranton.
103








112

































146







154







162











174







182









192














207
























232

Klarigoj

V. 1 k. sekv. Parnaso estas greka monto, sur kiu, laŭ la tradicio, tronis Febo Apolono, dio de la poezio, kun la Muzoj. Pegazo estis flugilhava ĉevalo, kiu tien transportis la poetojn inspiritajn.

V. 53. La citita verso apartenas al Georgo de Scudéry, kiu, en epopeo titolita "Alariko aŭ Romo Venkita" dediĉis dek unu paĝojn al la priskribo de sorĉa palaco kaj du pliajn al la ĝardeno.

V. 78. Barbeno (Barbin) libristo kaj eldoninto de Boileau.

V. 113 k. sekv. Tiu resumo pri la franca literaturo estas plena de eraroj; mi ĝin tradukis por montri, kiel la klasikuloj profunde nekonis siajn antaŭulojn.

V. 164. "stilo" eble havas ĉi tie la etimologian sencon de skribilo.

V. 227. La "Urbo" kontraste al Versajlo kie loĝas, apud la Reĝo-Suno, la "duko" kaj la "princo", t.e. la korteganaro.