Enkomputiligis Don HARLOW
Montaro bluas preter la norda muro; Apud la urbo fluas blanka rivero. Tie ĉi ni disiĝas, amiko, por ĉiam. Vi iros malproksimen, tra dek mil mejloj, Vi drivos for, kvazaŭ elŝirita kariko. Flosantaj nuboj, pensoj de vagemulo! Subiro de l' suno, sopir' de amiko malnova! Disiĝe ni rajdas for, adiaŭon gestante; Henas mallaŭte, mallaŭte, niaj ĉevaloj... |