Enkomputiligis Don HARLOW

Pri la morto de bona brasisto el Hsuan-Ĉeng

de LI Po

esperantigis William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 234


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Do, maljunulo, vi iris la flavan fonton.
Certe vi brasas ankoraŭ "Malnovan Printempon";
sed mankas tie Li Po sur la Nokta Teraso --
al kiaj klientoj do vi vendas la vinon?