Enkomputiligis Don HARLOW

Disiĝo ĉe taverno en Ĉin-ling

de LI Po

esperantigis William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 234


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vento trablovas la ekflorantajn salikojn,
plenigas per bonodoro la tutan tavernon.
Knabinoj el Ŭu gustumigas per nova vino.
Amikoj el Ĉin-ling, vi venis min adiaŭi:
ironte mi restas; ni tasojn eterne eltrinkas.
Al la rivero demandu, kiu estas pli longa --
ĝia fluad' orienten, aŭ niaj pensoj disiĝaj!