Enkomputiligis
Don HARLOW
Nokto dolora
de LI Po
esperantigis William AULD
originale aperis en
la nica literatura revuo
, 2/6 p. 233
Delikatan bambuan kurtenon
rulas virino bela.
Ŝi sidas interne,
la brovoj tineaj tikas.
Kiu dolorigas ŝian koron?
Sur ŝia vizaĝo
nur larmospuro malseka.