Enkomputiligis Don HARLOW
Vino de l' uvoj, oraj pokaloj -- bela knabino el Ŭu venas rajdante ponion. Ŝi estas dekkvinjara. blutinkturitaj brovoj, rozbroditaj ŝuoj, malflua parolo, sed ŝi sorĉe kantadas. Festante ĉe tablo testudkarapac-moszaika, ŝi ebriiĝas sur mia sino. Kiaj karesoj, infano, post lili-broditaj kurtenoj! |