Enkomputiligis Don HARLOW

La imperiestra konkubino

de LI Po

esperantigis William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 234


Infaneto,
Ŝi edukiĝis en ora domo.
Matura kaj bela,
Ŝi loĝas en purpura imperiestra palaco.
Ŝi venas el ĉambro interna,
en ŝia harar' lumetanta
estas monta floreto,
Ŝi portas rozkoloran robon.
Vespere ŝi reiras
kun la imperiestra palankeno.
Sed ve! la horoj de l' danco, de l' kanto,
tro frue malaperas ĉielen,
tinkturante, eble, la numbojn per gajaj koloroj!