originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 232
Roso blankas sur la ŝtuparo juvela,
kaj malsekigas al ŝi la silkajn ŝuojn.
Preskaŭ pasis la nokto.
Ŝi iras internen,
faligas kristalan kurtenon,
kaj rigardadas
la lunon de la aŭtuno,
kiu tralumas.