Enkomputiligis
Don HARLOW
Ŝerce al Tu Fu
de LI Po
esperantigis William AULD
originale aperis en
la nica literatura revuo
, 2/6 p. 232
Hej! jen vi, sur verto de Fan-ko monto!
Vi portas grandan ĉapelon pro l' suno tagmeza;
Kiel maldika, terure maldika, vi iĝis:
Certe vi remalsanas je poezio?