Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭ, bela mia flam'...

de Jaroslav SEIFERT

esperantigis Jiri KORINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 239


Adiaŭ, bela mia flam'.
Frunton la kant' moltuŝe tentis,
ŝi, l' aŭskultanta, prisilentis,
kion esprimi estus van'.

Ne lumon! Sur la nokt-ekran'
ni vortaŭdacon malpli sentis.
Adiaŭ, bela mia flam'.
Frunton la kant' moltuŝe tentis.

Konfuzaj ambaŭ -- ŝi per man'
fenestron kun hontet' apertis.
Dronis taghel' en noktoban'
kaj Prag' en for' sin roze pentris.

Adiaŭ, bela mia flam'.