Enkomputiligis Don HARLOW

Nur birdo scias morti tian morton ...

de Jaroslav SEIFERT

esperantigis Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 240


Nur birdo scias morti tian morton
kaj kapantaŭe en herbroson falas.
Kiel kaj kiam, ĝin forges' vualas --
neniu lasis ja pri li raporton.

Eble li falis en ĉielan volbon,
kiel la flam' el arda lafo faras.
Nur birdo scias morti tian morton
kaj kapantaŭe en herbroson falas.

Al homruino almozulan sorton...
Nur cindre griza humo lin talaras,
dum el obskuro pasas li la pordon
kaj rekte en la lum' kaj glor' ekstaras.

Nur birdo scias morti tian morton.