Enkomputiligis Don HARLOW

Eldiri Praha: kia korturmento!...

de Jaroslav SEIFERT

esperantigis Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 239-240


Eldiri Praha: kia korturmento!
Viaj okuloj al mi ekfajreras.
De l' ŝultroj kvazaŭ ŝarĝo malaperas,
tie ĉe vi, sub via hejmtegmento.

Se vi min ne apudas, en momento
subite ĉio false malsinceras.
Eldiri Praha: kia korturmento!
Viaj okuloj al mi ekfajreras.

Reveni eĉ sub frost' aŭ pluvtorento,
senhava, nekonata, mi esperas,
kaj pajlan anguleton kun kontento
al Roma palacpompo mi preferas.

Eldiri Praha: kia korturmento!