Enkomputiligis Don HARLOW

Funebra ĉar', kaj la mortint', aĥ, solas!...

de Jaroslav SEIFERT

esperantigis Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 240


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Funebra ĉar', kaj la mortint', aĥ, solas!
Nu, kaj Vieno? Danci ĝi ne ĉesas,
ĝi metas lin en kavon -- kaj forgesas
por ĉiam, kie lia tombo foras.

La danco ŝaŭmas. Dum la tonoj bolas,
la dampiedoj en la gaj' ekscesas.
Funebra ĉar', kaj la mortint', aĥ, solas!
Nu, kaj Vieno? Danci ĝi ne ĉesas.

Foje tegmenton donis, nun ekploras
la urb' gastama, tristo sur ĝi pezas...
Prag-sonoriloj: ilin vi memoras?
Jes, ho jes! Konsole min impresas.

Funebra ĉar', kaj la mortint', aĥ, solas!