Enkomputiligis Don HARLOW

El mort' ŝin veki, iri al renkonto...

de Jaroslav SEIFERT

esperantigis Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 239


El mort' ŝin veki, iri al renkonto,
eĉ se ŝi mortis antaŭ jarcentaĝo
kaj kiel ombro de la neniaĵo
aperus al mi sur la mura fronto!

Gvati al ĉio, kion la mortondo
forlavis jam: harar', okul', vizaĝo...
El mort' ŝin veki, iri al renkonto,
eĉ se ŝi mortis antaŭ jarcentaĝo

Antaŭ jarcent', eĉ antaŭ tempomonto,
se mi ekscius nur pri ŝia kaŝo,
en kiu ŝia buŝ' -- de l' kantoj fonto --
sin ŝanĝis je susur' de foliaĵo.

El mort' ŝin veki, iri al renkonto!