Enkomputiligis Don HARLOW

Lando taŭga por bankistoj

de Paul JENNINGS

elangligis J. W. LESLIE

aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 235-237

Laŭ permeso de la direktoro de The Observer, kie la eseo aperis la 30.XII.1956

Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉiu sentas sin maltrankvila en banko. Ĝi estas la sama speco de maltrankvilo kiel tiu de modernaj empiriaj filozofoj, kiam ili trovas sin kontraŭ abstraktaj vortoj kiel kaŭzorespondeco: kion ili signifas, kiel ni povas sperti ilin? Kion signifas bankoj, por kio troviĝas ĉiuj tiuj knabinoj en la tria kaj kvara vicoj de preĝejaj sidejoj, kion ili ĉiuj faras post la dekkvina horo? Banko estas la punkto ĉe kiu la konkreto -- nia mono, arĝenta kaj papera, tiel reala kiel ŝuoj aŭ pano -- fariĝas abstrakta, stranga. Subite ni troviĝas ĉe la rando de venta abismo, grandaj flugiloj frotpasas nin nevideble -- kredito, infalcio, kurzo, ekvaciiĝo; ni baraktas por konstati tiujn aferojn kiel realajn, sed ili evitas nin. Samtempe ni devas aŭskulti kaj malfidi al la pastraro kiu, en bankoj, interpretas por ni tiujn abstraktaĵojn.

* * *

En la "Financial Times" antaŭnelonge mi legis, ke "S-ro E. R. Walker, help-ĝenerala direktoro, estas enoficigita kiel kun-ĝenerala direktoro, kaj S-ro C. Bosworth, ĝenerala direktora helpisto, estas enoficigita kiel help-ĝenerala direktoro." Neklare ni perceptas senliman hierarkion de bankoj, kiuj fariĝas pli kaj pli malreala (aŭ reala). Kiel la malmola ŝtono de iu fabela templo, atingita post pilgrimo, vidita en polva sunlumo en fremda lando, tiel tiuj bankoj sentigas nin solecaj kaj limigitaj. Profunde interne, protektitaj per pezaj tektono kaj ŝtono, senzorgaj pri ni, tiuj direktoroj kaj helpistoj movas sin kiel monaĥoj, flustrantaj mole, malaperantaj laŭlonge de koridoroj, gardantaj grandegajn misterojn pri la mono. Ni nur kisas la ŝtonon mekanike kaj iras hejmen.

En la absoluta naturo de la afero, do, la Monda Banko estas la plej fantomsimila el ĉiuj internaciaj organizoj (neniel bagatela aserto). Kiam ajn oni legas, ke ĝi pruntedonis milionojn da pundoj, por tia projekto kia estas la Digo Kariba, la raporto plu diras, ke el tiu sumo p milionoj venis de Britujo, q milionoj de Usono, kaj tiel plu. Nu, kial ni ne simple pruntedonu niajn p milionojn senpere? Kion ja faras la Monda Banko? Kiu estas la Administranto? Neeviteble ni drivas en fantazion, ni vidas lin kiel S-ron Mondon, globon kun kruroj, similan al tiu kruda figuro kiun oni ĉiam havas en malgranda karikaturaĵo en Time, kutime represita el la St Louis Post Dispatch. Sed dum la figuro en Time ĉiam havas sur sia kapo pastron kaj tuberojn kaj portas ĉagrenecan esprimon, la Banka S-ro Mondo estas milda, grandega, iom terura, simile al Sunday en The Man Who Was Thursday ("Dimanĉo" en "La Viro Kiu Estis Ĵaŭdo"); kaj servante lin, estas homoj kun tiuj kuriozaj naciaj kostumoj -- Marianne, John Bull, Uncle Sam, ĉiuj iel transformitaj en bankajn komizojn.

* * *

Preskaŭ neniu scias, kie la Monda Banko fakte troviĝas, kvankam ni malprecize rilatigas ĝin al tiuj bedaŭrindaj konferencoj de la periodo Yalta-Potsdam. La nomo, Dumbarton Oaks, naĝas neklare en nia menso. Sed certe la Monda Banko ne estas ĉe Dumbarton Oaks, ĉu? Kun tia titolo ĝi devus ne esti en iu ajn aparta lando, ne eĉ en Usono (kvankam sendube ĝi ja estas tie). Kiel la fina financa mistero, ĝi devus esti en loko mistera, nekonata -- kaj, super ĉio, neŭtrala.

Nu, ekzistas tuta kontinento, kiu precize akordas al ĉi tiu postulo. Mi aludas al Antarktiko. Jen ĝi estas, ni vidas ĝin sur la mapo, poksimume ronda, dividita per punktitaj linioj en landojn kun formoj, kiuj similas al tranĉaĵoj de pasteĉo, kun nomoj kiel Lando de Reĝino Adelia (kiu ŝi estas?), Lando de Van Hepflin, Lando de Elmer G. Tompkins -- vastaj, malplenaj, blankaj areoj duonkuraĝe alpretendataj de plimulto de la nacioj; eĉ tute kolere, pro iu ajn kaŭzo, de Argentino, Kial oni ne eltranĉas tre mallarĝan tranĉaĵon kaj nomas ĝin la Lando de la Monda Banko?

Sube, tie, inter la blua, dikripa glacio, kaj kirlantaj neĝoŝtormoj, sube en la frostinta utero de la mondo, jen kie la finaj semoj de la financo devus kuŝi enterigitaj, tiel kiel la semoj de la civilizacio kuŝis sub la glacikovraĵoj, antaŭ multegaj epokoj. Ĝi estus tiel abstrakta, ke neniu iam irus tien. La malvarman perfekton de la fina, la Absoluta Banko, oni ne difektu per la malklimakso de barbhavaj bestkaptistoj aŭ esploristoj, aperantaj super altaĵo de krispa neĝo kontraŭ blindiga ĉielo por vidi -- kion? Ŝtipkabanaron kun centoj da pelte vestitaj financaj ataŝeoj? Blindetigan Corbusier-palacon, plenan de mirindaj elektronaj kalkulmaŝinoj, kiujn funkciigas sfeniskoj? Aŭ pli malnovan, pli tradician, strukturon formitan de nenies homaj manoj el la blua glacio, kies pordoj senbrue glitus malantaŭen, je la akompano de stranga muziko (kiel la fino de The Magic Flute, sed eĉ plie), malkaŝante longan kolonplenan halon, kristalecan, kun subtile ŝanĝiĝantaj lumoj, kaj voĉo de teruriga belo, krianta el sia malproksima fino: Kion volas ci, malpia fremdulo?

Nu, tio estus pli amuza ol Dumbarton Oaks.