Enkomputiligis Don HARLOW
Kio ja vivo ol fenestr' alvoje, kie malpurojn balaist' kunpuŝas, kie koĉer' pipŝtopas iufoje, kie velkantaj verandfloroj kuŝas? La strat' -- ĝi estas la urba pejzaĝo, kie mortĉar' veturas kaj karb' kruda, kie ŝutiĝas fojno kaj pajlaĉo fulga, terura, malplena kaj nuda. Venos la ĉaro por ĉiu estulo -- kaj se l' okulojn apertos la bebo por esti nombro, nom' sur ladtabulo, kiel la avo nomiĝos la nepo. Tie malofte estingistoj iras, plioftas drinkular' kaj mortanĝeloj. Gardist' senvorte la lipharojn ŝiras, pro sonorado ŝtopas mi orelojn. Tra l' hem' ankoraŭ nur la katoj kuras kaj flaras musojn kaj manĝaĵorestojn; kaj nokte nigraj akvoj plormurmuras kaj timtremigas eluzitajn vertojn. |