Enkomputiligis Don HARLOW

Fosilioj

de Tin UJEVIĈ

elkroatigis Boĵidar VANĈIK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 222-223


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ekzistas sentoj similaj al dezertaj temploj
de mortaj dioj, kiujn oni ne plu kredas.
Polva cindrej' nun flamoj de l' intaj tempoj,
statu' sur soklo lozas kaj fali pretas.

Anim' kaj horizont' tie nur muro.
Fajroj oldkoraj fosiliar' muzea.
Sang' kaj plor' kaj semo nur memora spuro.
Martirec', skribaĵo sur argil' glacea.

La junulo ĉe eltrov' de tia morto
Ekkomprenas, ke la kredojn temp' detruas;
kaj dum ĝemas zorg' en laborŝarĝa porto,
ke sen la anim' la mondo, pens' lin skuas.

Antikvo, kiel ĝin scivol' deĉifras!
Eble en polvo piedstamp' de infano.
Vermboraĵ' kaj putro. Dum ĝi cindron kribras,
"Ĉu daŭras ĝi ankoraŭ?" demandas fosa mano.

Fabelon pergamenan ŝim' digestas.
Rostras sur palimpsest' radioj mordaj.
La hieroglifa signo tro modestas
por heroaĵoj, por vervaj kaj fortaj.

L' am', malam' jam kiel juraj vortoj rolas.
Spur' tutviva jen gravur' sur ruinejo.
Mortlitera eĥ' en raraj jam parolas.
Pri la monument' atestas nur paseo.

Kial kaŝi? Ja eĉ post eraa cedo
oldaj sentimentoj lipe sin laŭtigas;
sed saĝuloj scias, ke jen morta kredo
hipokrite voĉon en la nun' aŭdigas.

Trezormulto rustas en la tera sino,
eĉ plej fortan penson posten temp' fortuŝas;
fortikaĵ' senrompa estas nur ruino,
kaj diaĵ' modela sub terfaco kuŝas.

Strange, ke la amo emas ne paroli.
Sed post amforpas' la lango elokventas,
velka sent' persistas en la vortoj flori,
eĥoj de ŝimaĵo en anim' torentas.

Sed en malfruiĝo kiu povus plori?