Enkomputiligis Don HARLOW
Ne timu! Vi ne estas sola! Ankaŭ aliaj ol vi, al vi nekonataj, vian vivon vivas. Kaj ĉio, kion vi sentis, aŭdis kaj revis solvi, samarde, bele, pure en ili efektivas Ne orgojlu! viaj pensoj ne nur viaj! ili en aliuloj floras. Ĉiuj ni pasis la samajn vojojn en tenebro, ĉiuj ni egale vagis en serĉfebro, kaj ĉiujn oni egale gloras. Kun ĉiu vi ion dividas tutsamaj estas vi pluraj. Kaj memortenu: estis tiel en epokoj ĉiaj. Ni ĉiuj ripetiĝas, la grandaj kaj la puraj, kiel infanoj eĉ siajn nomojn ankoraŭ ne sciaj. Kaj fort' kaj pekoj niaj -- jen hav' kun multaj kuna, kaj niaj sonĝoj fluas el sama font' abisma, kaj la nutraĵ anima estas el plad' komuna, sur ĉies frunt' identas la stampo egoisma. Ni frontas hom' al homo, kredante sen rivalo ĉiu sin pli bona, sed ĉiuj ja -- nenio, kaj nia sang' kaj ĉies malvenko en batalo jen estas nur unu animhistorio. Terure tion diri al la orgojl-orelo, sed en destin' missorta konsolas ĝi plej multe, ke ĉiuj ni egalas en ĝojo kaj sufero, kaj ke la ŝanĝ' de l' fato premegas ĉiesŝultre. En iu nekonato, sur iu dista astro mi estas disŝpinita, ĉi-tere unuŝnura, en flor' estingiĝinta, dissplita en la vasto, kaj kiam mi tie estos en mia memo pura? Ĉar tamen mi kapricas, eĉ se mi ne ekzistas estante supropinto ofera al amaso; ho univers'! en ĉiuj mi mortas kaj persistas; mi vestas anonime en fratoj sen forpaso. |