Enkomputiligis Don HARLOW

La iamo longe for

de Robert BURNS

elskotigis Reto ROSSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 230


La gekonatojn ĉu ni lasu
defali el memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
la iamo longe for?
Rekantaĵo:
Iamo longe for, karul',
iamo longe for;
Ni trinku simpatie pro
la iamo longe for!

La kruĉojn jen ni levu kaj
salutu el la kor',
kaj trinku simpatie pro
la iamo longe for!

Montete iam kuris ni
kaj ĉerpis el la flor'
sed penan vojon spuris ni
post iamo longe for.

Geknabe ni en fluo vadis
ĝis la vespera hor',
sed maroj muĝis inter ni
post iamo longe for.

Do jen la manojn, kamarad',
ni prenu kun fervor'
kaj trinku ni profunde pro
la iamo longe for!