Enkomputiligis Don HARLOW
| Ĉu venko? |
|---|
|
Verŝajne vi konas lin bone, la samidean' sen komparo. Konstante li vokas admone: Ni venku en tiu ĉi jaro! Viktimo de li mi konfesu: la troa fervoro konsternas. Ĉar kiel la lingvo sukcesu, se ne li unue ĝin lernas? |
| Optimisto |
|
Ŝi malfruas pri ĉio konstante. Kiam ni korespondas, ŝi fidele respondas, ŝi duoble afrankas kredante, ke la poŝto ĉe l' vido kun duobla rapido la leteron flugigos translande. |
| Fakto kaj ŝajno |
|
Fakto sin trudas al nia sorto: Ĉiu kaj ĉio finiĝas per morto. Sed religioj triumfas konstante ĉi evidenton nur ŝajno nomante. |
| Altaj idealoj |
|
Kun mano sur sanktaj tabuloj liberon, progreson ni ĵuras, sed antaŭ la tagaj postuloj pretekstas, ke l' temp' ne maturas. |