Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉiela vojaĝo |
---|
Kia vertiĝo de vojaĝpasio! Sur nia ter', ruliĝa ĉiel-taksio Veturi tra la stelpulvoraj spacoj De l' froste fosforeska Galaksio! |
Suno |
De l' blua ĉiel' flamanta or-giganto, De l' bunta viv' potenca ĝermiganto, Al via bril' soife sin alturnas Mia anim', lumdrinka helianto. |
Merkuro |
Tro amas vin la Suno, ho Merkuro! Ĉirkaŭ la Arda giras vi en kuro Vertiĝa, alturnante la vizaĝon Taŭzitan de volupto kaj teruro. |
Venuso |
Ho falsa lum', tentanta ĉielravo, Vin dankas mi, dumviva via sklavo, Ke ĉirkaŭ mia koro pale floras La morta ĝoj', ĉi ŝtonpetala lafo. |
Tero |
Manplen' da mondo, migra tra l' etero, Edena val' kaj valo de mizero, Lulil', ludejo, laborejo svarma, Areno sanga, tombo dura -- Tero! |
Luno |
Sur nigra strasa silk' la plena Luno Kuŝas: medalo granda el latuno. Misteraj signoj sulkas ĝian supron. Ĉu tekst' fragmenta de pratempa runo? |
Marso |
Najbara Mars', rufluma lukt-incito, Barbara stel', planedo de l' milito! Ĉu lernos kulti la pli mildajn astrojn La hom' anstataŭ via sanga rito? |
Jupitero |
Luno-vasaloj ĉirkaŭ via sfero Giganta giras, kaj vi kun fiero Akceptas la adoron, sed al ili Nur fridan lumon verŝas, Jupitero. |
Saturno |
Naskiĝis mi sub signo de Saturno, Ho stel', de ringoj riĉa, el la urno De mia sorto, kion vi elsorĉas? Indulgu, ĝi ne estu turpa turno! |
Urano |
Soleca morna olda fraŭl' Urano Virin-evita vaga veterano, Kion vi faras sen flegad' virina, Kiam vi feblas febre de malsano? |
Neptuno |
Vi estis sole perturbet' ioma, Trovita en kalkulo astronoma. "Vi estas!" -- diris, kaj orbiton vian Mezuris la triumfa menso homa. |
Pluto |
Ĉu iam pensis iu pri saluto Al vi, giranta en glacia muto, Infano ekzilita, ne konanta La ridon de la Suno-patro, Pluto? |
Kometo |
Stelharmonion taŭzas malkvieto: Kun cel' sekreta kuras la stafeto De l' Univers'. Por hasto tiel granda Kia novaĵ' instigas vin, kometo? |
La aerolito |
Fajrer-krakete en flamvosta glito Elfulmis tra la nokt' aerolito. Kia mistera mano eklumigis Ĉi alumeton de la Infinito? |
La Universo |
La unuecan bazon de l' diverso, La sparkajn spacojn de la Universo, La formojn buntajn de la vivo bola Mi kantu nun -- sed svenas mia verso. |
La gravito |
Mistero, kies solvo sur la bordo De l' ĉioscio kuŝas! Ankra kordo De astroj! Mi honore vin admiras, Ho mute liga leĝ' de l' monda ordo! |
La rifuĝo |
Ho galaksio, hejmo pleje vasta! Se l' hom' rifuĝos per ekflug' fantasta De l' frosta Tero, ĉu en vi atendos Lin globo varma de kareso astra? |