Enkomputiligis Don HARLOW
De ĉagreno mia dolĉa, ho patrin', milde min pardonu viaj haroj oraj kaj vagemaj viaj kruroj saltfervoraj: jen al vi mesaĝ' pri mia revofin'. For mi pasas (eĉ se por ĉi fojo nur), ĉar en sin' de l' morba putro de l' korpaĉo ne plu mi kunportas Dion de l' junaĝo, kiel bildon sanktan por la hejma mur'. En silent' min trafu mia peza fal'; jam al mi ne donos severaj Bastiloj, nek la Trapezuntoj, nek brilaj Kastiloj pacon, kiun donas nigra trombvual'. Lacan mian trunkon mi demetos jen apud vinberejo, en molgrunda mezo, kie en ebnri' eterna de forgeso laŭ refren' obtuza dronas trist' de l' mem'; kaj dalion, helan floron sen belspir', kiun mi bukedis por vi, ampasia, per kompata mano, ho servino dia, liten ĵetu al dormanta hinda vir'. |