Enkomputiligis Don HARLOW

Majstro M'saud kaj la kinarto

de Jean RIBILLARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 217-219


La sceno okazas en ia urbeto de Oriento. M'saud la ventkapa azeno sencele promenas...

Mi rimarkis amaseton da seriozaj homoj dense starantaj ĉe muro, kiun ili ekzamenis sen gesti, sen paroli. Mi sciavide proksimiĝis. En la unua vico akre premiĝis duondeko da kadukuloj breĉitaj kaj mucidaj; ili energie sin apogis sur siaj rajpintaj genuoj por defendi lokon strebe konkeritan kontraŭ mallojalaj rivaloj. Malantaŭe pluraj mezaĝuloj kaj junaj snoboj, kvar sangvinaj nomadoj, unu leterportisto ŝvitanta kaj diskrete anhelanta, sin tenis senmovaj kiel palisoj. Unu el la ŝrumpintoj pogute salivetis sur sian ĵaboton, dum viriĝanta knabo periskope longigis sian kolon por kapti pecon da mistera spektaklo. Ĉiu silente kontemplis ion sur la muro. Kio do altiris kaj paralizis tiujn gapantojn? Ĉu ilin ŝtonigis fascinanta nepino de Meduzo ĵus almigrinta? Nu, ankaŭ mi ŝin vidos! Mi ekimpetiĝis kaj buldoze renversis du-tri bubaĉojn, kiuj piedemane krablis en la koto kaj la balaaĵoj de la strato, furioze penetris en la kompaktan kunaĵon, brute delokigis la leterportiston, ĝisoste mordis femuron de nomado, sovaĝe forsputis ŝanciliĝan podagrulon, kiu kapriolis, sage trafis per la kapo sur la muron kaj restis sternita en fetora mulĉo. Neniu ribelis. Tiam mi borile trapuŝis min tra la homa bloko, el kiu fine ŝprucis mia ĉifita nazo, kaj mi vidis...

Mi vidis afiŝon, nur banalan reklamilon por apuda kinejo, okaze de la sabata prezento de nova filmo. Amara rizo, mi pene silabis. Mi preskaŭ bedaŭris mian malsaĝan entreprenon, tiom pli ĉar mi ne tre ŝatas la kinarton, kiam la bildo abrupte ekĵetiĝis en miajn okulojn. Ho petardo! Kia kolizio! Vertikale erektiĝis miaj oreloj kaj momente haltis mia koro. Permesu, ke mi iomete spirblovu. Estis Silvana Mangano, la belmama Silvana Mangano (1), ankoraŭ pli ampleksa ol natura kaj agresive dekoltita. Nur la busto de la triumfantino estis reproduktita, sed kia busto! Kun du majestaj globoj, du melonformaj laktujoj, promontoraj, arogantaj, instigantaj al batalo! Kiuj preskaŭ krevigis la paperon! Kiuj publike nuligis la severajn leĝojn de la pezeco! Kiuj danĝere minacis la okulvitrojn de kliniĝanta miopulo! Kiuj, oni susuras, superplenigas la mallumajn kinoĉambrojn je apopleksiaj zelotoj! Amara rizo, lasu min rikani, Amora rizo, jes, mi aprobus. Jen do kion alstrabaĉis tiuj mutaj spektantoj, revemaj kaj rigidaj, el kiuj kelkaj certe estis tie delonge plantitaj, forgesante lunĉon, oficon, familion, patrujon. Jen kio ilin kurigos sabaton vespere al la obskura kaverno, kie la ensorĉanta Sunfilino ĝisnaŭze disverŝos sian magian likvoron.

Verdire post momento malardiĝis mia emocio, kaj sana prudento elpelis min el la komuna fervoro. Mi serene konsideris la sugestian portreton laŭ tiu racia teniĝo, kiu kutime min gardas kontraŭ vanaj entuziasmoj. Kio? Nura desegno, eĉ arte drasta, povas tiel deturni honestajn civitanojn el la pado de la virto? Ilin decidigi al frivolaj malŝparoj, kiuj senigas anemiajn infanojn je pano, dignajn edzinojn je silkaj ŝtrumpoj, aŭ la nacian loterion je regulaj riskitaĵoj? Ho ombro, ho lumo, nun mi komprenas la sekretan simbolon de la cirklo kaj diras amen al la kondamno de la ikonoklastoj (2). Kiel beboj, la homoj same deziras ilustraĵojn, pupojn, marionetojn, sen kiuj ili sin sentas solaj kaj enuas. Ili postulas figurojn por konkretigi malprecizajn imagojn aŭ ŝlositajn sopirojn; sed ili animas siajn idolojn, kiuj poste ilin timigas kaj sklavigas. Tiam ili iĝas viktimoj de sia fantazio kaj nokte prenas rebrilon en la lago por la luno mem. Mi estis subtile rezononta, kiam murmuro aŭdiĝis.

Kaprovoĉa praavo: "Se nur mi ankoraŭ estus suĉinfano!"

Flamiĝema snobo: "La Suez-kanalon por kvaronhora konversacio!"

Balbutanta nomado: "Ki... kiaj kaka... kapkusenoj!"

La viriĝanta knabo: "Mi volas ludi basketbalon!"

La leterportisto, ĉiam diskrete anhelanta: sss... (elokventa fajfado). Tiuj tuŝantaj konfesoj rememorigis al mi la parolojn de Onklo Musa: "Ĉiu feliĉaĵo, kiun ne trafas la mano estas ventaĵo". Ekĝermis en mia genia cerbo miriga projekto, kiu nepre furorus tra la urbo: glui reliefajn afiŝojn, Ĉe tiu burleska ideo mi eksplodis per elventra ridego tiel sonora, tiel tondra, ke duonroto da paseroj piknikantaj el freŝaj mulfekaĵoj foren plenflugile disiĝis, ke vibradis la fenestraj vitraroj de la tuta kvartalo kaj rapidis posteniĝi ĉe la stratangulo du atletaj policistoj. Mi estis konvulsie skuata, tiagrade ke mi falsidiĝis sur la piedojn de la leterportisto, kiu protestis per ŝiranta ululo. Tuj bastonoj, pugnoj, babuŝoj, pavimoj, kamelvipoj torente hajlis sur mian spinon, kiu kastanjete klakis laŭ andaluzia ritmo. Mi risorte rektiĝis kaj dorsen eskapis tiujn rabiulojn. Lametante, kun kontuzita lumbo, mi min turnis al mia hejmeca stalo, kie atendis vespera avenporcio. Estis la violeta horo. Sinkis la nokto kiu poiome konsumis la konturojn de la domoj. Mi pasis najbare de parko kun gigantaj arboj, kies fronto ankoraŭ nuanciĝis de ora heleco, dum piedo jam dronis en amaranta ombro. Al Okcidento la lastaj kisoj de la suno ruĝigis la dunojn, kiuj moliĝis de plezuro. Alte super la frlagranta horizonto diamante elradiis la volupta okulo de la bona diino, kiu inspiras amorantojn kaj poetojn. Oriente klopodemaj elfoj drapiris la ĉielan volbon per indiga veluro. Tiom da beleco inklinis min al indulgo kaj elviŝis el mia koro la nedecan trakton, kiun mi suferis je la nomo de la kinarto. Aspirante al refreŝiga ripozo mi trotis tra nigraj stratetoj dise punktitaj de malviglaj lanternoj, kiuj ĵetis flavaĉajn diskojn antaŭ miajn hufojn. Mi haltis ĉe la fontano apud la moskeo Abasida. Flueto da akvo surŝutis la fajencajn kahelojn per mil petolaj perloj, kiuj kurglitis unuj post la aliaj kaj plonĝis en la basenon kun kristalaj ekridoj. Kiel titana fingro, la minareto leviĝis super la blankaj kupoloj, montranta al la zenito la rektan vojon por la veraj kredantoj, -- estu benata ilia nokto. Mi sensoifiĝis per longaj glutoj kaj post aperitiva marŝado mi atingis mian komfortan azilon. Ho, kvieta nesto, dolĉa kartuzio, kial deiri de via paca etoso, de via elasta sternaĵo por riski sian honoron, eĉ sian spinon, en kruelajn aventurojn, kiuj same altiras vergojn, kiel magneto fajlaĵojn? Ankoraŭ remaĉante mian higienan avenon kun mia resento, mi kuŝiĝis kaj pripensis pri la strangaj efikoj de l' iluzio ĉe la homa genro.


Pietnotoj

(1) Silvana Mangano, fama itala kinaktorino, ludis la plej ĉefan rolon en la konata filmo: Amara rizo.
(2) Ikonoklasto: Hereza rompisto de kristanaj statuoj aŭ bildoj.