Enkomputiligis Don HARLOW
Kleruloj -- kiuj tute ne sofistas, Sed mikrofizikistoj, laŭkonvene -- Asertas, ke nenio ja ekzistas... Kaj ili tion ĉi klarigas jene: La tuta materi' ... la vivaj uloj ... Faritaj estas el tre etaj ĉeloj. Kaj tiuj ĉeloj nun: el molekuloj, Ĉi kiuj -- sen dirado de fabeloj! -- Nur estas aglomeroj el atomoj, Kaj tiuj lastaj, laŭ senduba kono, Nur estas kapturnigaj aŭtodromoj El elektronoj ĉirkaŭ solprotono! Kaj ĉi protonoj, ĉiuj malsampezaj, Jen estas la kuniĝoj tre realaj De iaj pozitonoj hipotezaj Kaj de neŭtronoj nematerialaj!... Kaj do la Mondo, konsistanta el Tiuj nenioj: unu plus alia -- Vakuo estus nur! ... malplena ŝel' ...? Nu, tio igas min melankolia! Ĉu do la ligna, firma skribotablo Sur kiu tiujn versojn mi elĉizas -- La kato ronronanta kun afablo, Kaj kies du okuloj verde-grizas -- Kaj Vi, ho mia karulino blonda, Kun lumbo fleksa, arda je l' ofer', Kun brusto rava kaj perverse ronda -- Ve estus nur fakcioj de eter' Tra multaj samaspektaj veziketoj? Ĉu nia Mond' kun siaj malkvietoj Nur estus eble ia sonĝ' senfina, En kiu ombroj, kiaj ni do estas, Ludus en rolo plene sendifina, Por celoj, kiuj en ignoro restas? Jen hipotezo certe tre ŝancela... Al ni ĝi ja nenion novan ŝovas... Ĉar fine eĉ la sonĝ' plej bagatela Ja nur en iu cerb' naskiĝi povas! Kaj mia embaras' sin duobligas! Nu kio...? Kara, premu vin al mi! Ĉu la Nekonataĵo min ... instigas? Ho ne! Tre certe ... min instigas ... vi! Ĉar estas ag', al kiu ne rezistas La teorioj tezaj ... antitezaj: Mi pruvos tuj al vi, ke mi ekzistas, Kaj ke kleruloj estas nur frenezaj! |
La tradukon de tiu kosma traktato mi dediĉas al John FRANCIS, kosma poeto. -- Roger BERNARD