Enkomputiligis Don HARLOW

Ni ricevis plantidon

de Jan DRDA

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 225-229


Komprenu bone: mi havas nenion kontraŭ la ĉambra floraro. Se oni konsideras la inversan procezon asimiladan, ĝi verdire estas afero utila. Diris al mi fakuloj, ke floro scias fari miraklojn. Ke el cigareda fumo ĝi helpe de iaj kromosomoj produktas aeron mirinde bonan. Ke precipe tie, kie fumas forno, floroj estas nepre necesaj. La forno elspiras fiodoron, aŭ, pli precize, ian karbondioksidon, la floro ĝin enspiras, ene ĝi iel aliformiĝas, kaj ekestas el ĝi ozono. Oni sidas super floroj, la pulmo estas plena de bonodora aero, la sano floras.

Unuvorte: mi ricevis foje ultimaton. Ke ŭ mi ne fumos, aŭ la zorgema mano de mia edzino ĉirkaŭigos min per floroj. Mi akceptis la florojn. Dum unu monato mi estis ĉarkaŭkreskata de longaj elradikaĵoj de asparago. La tridek-duan tagon la planto kapitulacis, konsuminte dum la tempo de sia vivo fumon el 960 cigaredoj. Sinjorino Drdovà, nature, ne kapitulacis. Oni ĉirkaŭigis min per pelargonioj (1). Malgraŭ siaj fortikaj radikoj, ili pereis post du semajnoj. Ili estis asimilantaj dumtage-dumnokte, supertempe, ĝis la procezo ilin detruis. Tilio, malgraŭ la subtileco de sia eksteraĵo, eltenis pli longe. Dudek tri tagojn. Poste venis la vico al begonioj, fuksioj, diversaj primoloj, kolekto da malhelverdaj figarboj, palmo kaj ciklameno. Post kvaronjaro mi povis diri super ili mortlito: Exitus (2). Posterestis sole kuba metro da humo el la malplenaj florpotoj. La produktado de ozono ĉiam ankoraŭ ne prosperis.

Jen okazis, ke la sinjorino ie legis la biblian sentencon: "Se serpento ne englutas serpenton, drako ĝi ne fariĝas." El misteraj fontoj ŝi havigis al si semojn de tabako, kaj, malgraŭ ke tio kontraŭas la leĝon, ŝi prisemis per ili dudek florpotojn. Ŝajnis, ke ŝi akiris venkon. La tabako faris miraklojn, kreskis alten, vastiĝis per siaj molaj feltecaj folioj, kovrante mian tablon per verda ombro. Mi konfesas, ke tio kreis medion tre poezian. Okazis eĉ, ke ĝi estis ekfloronta. Mi sidis kun miaj amikoj sub verda laŭbo, ĉirkaŭate de ilia envio. Aŭdiĝis ankaŭ vortoj pri la eterna rondiro de l' vivo. El tabako oni kunvolvas cigaredon, tiu forbrulas, alportante al la homo ĝuon, la verda tabako ensorbas helpe de sia klorofilo la tabakfumon, nikotino koncentriĝas en la folioj, el tio estiĝas nova tabako, oni elfumas ĝin, la klorofilo... kaj tiel plu. La aero -- kaj jen kio plej gravas -- samtempe rekte odoras de pureco. Eĉ la kurtenoj ne flaviĝas plu tiom, diris la edzino. Super la loĝejo dissterniĝis la graco de Dio.

La sekvan tagon post ĉi tiu interbabilado la tabako unisone forvelkis kaj pereis. La ekvilibro de la asimilado estis evidente perturbita. Kvin fumantoj supervenkis dudek kreskaĵojn, alivorte: unu kontraŭ kvar. Serpento kontraŭ kvar serpentoj, jen la superforto.

Drako fariĝis ne la tabakplantoj, sed ... nu, kial do distrumpeti familiajn sekretojn! La ĉefa afero estas, ke ni fine ricevis plantidon de vegetaĵo, kiun, laŭ onidiro, la tabako ne kapablas supervenki. Ĝi aspektis kiel peco de akora (3) rizomo. Ĝia nomo estas filodendro (4).

Dio mia, tiel fortan vitalecon mi jam delonge ne vidis. Apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi jam komencis kreski kaj burĝoni ĉiuflanken. Ĉu sub fumo, ĉu ne, verdo rekte ŝprucis super la surfacon de l' tero. Post kelke da semajnoj la aĵo havis foliojn, mi tute ne mensogas, grandajn kiel homa kapo. Apenaŭ naskiĝas unu, el ĝia tigo jam elstaretas ĝermo de alia, kaj antaŭ ol oni eksupozas,ĝi elimpetas en la taglumon, kvazaŭ havante en si streĉitan risorton. Kaj el la dua sin elpuŝas la tria, el la tria la kvara, kaj ju pli densa estas la atmosfero, des pli granda estas la rapido. La emo asimili estas ĉe tiu floreto rekte nesatiĝuleca. La areo de la folioj dank' al la prosperigaj kondiĉoj de l' evoluo terure pligrandiĝis. Ili estis jam atingantaj la grandecon de ĉevala kapo. Cigaredan fumon glutis la aĵo kiel nekontestebla fumanto centkapa. Post kvaronjaro perturbiĝis la asimilada ekvilibro ĉe mi. Mi simple perdis la spiron ĉe tiu vetkuro. La aero estis jam tiom netolereble pura kaj troplenigita de oksigeno, ke cigaredoj en ĝi eklagradis kaj brulis per klara flamo.

Mi ekkutimis iri fumi en la banejon. Danĝero de eksplodo ne okazis, ĉar la fumon mi ellasadis tra la lumkorteto. Sed aperis danĝero alia, pli terura. La dimensioj de mia ĉambro estas 5 x 4 x 4. Unuvorte: okdek kubaj metroj. Post unujara kreskado en ĝi la filodendro ampleksis certe dudek kubajn metrojn. Ĝiaj folioj estis sennombraj. Kaj, ĉar ĝi sin puŝis al la lumo, ni devis, antaŭ ol pasis tri semajnoj, kvinfoje alvoki la vitriston. La kara vitala floro estis premdetruanta fenestrajn vitrojn kiel nokta ŝtelisto.

Mi elpensis punon. Mi turnis la floron tiel, ke la areo de la folioj direktiĝis al la interno de l' ĉambro. La filodendro reagis per ĝenerala senenergiiĝo. Dum tri tagoj mi stulte ĝojis. La kvaran tagon, ĝustadire nokton, vekis min el la dormo stranga bruo kaj krakado. La kaŝmalica floro estis ŝanĝanta sian pozicion. Kun muskoloj streĉitaj kiel kabloj ĝi alturnis sian tutan trunkon al la fenestro. La folioj jam denove susurtuŝis la vitron. La picea stango, al kiu ĝi estis firme alligita, kaŭze de la terura tordo krevis en du pecojn.

Freneza de kolero, mi suprensaltis kaj komencis kun la floro lukti. Ĝi min ĵetis sur la hejtotubaron sub la fenestro. Mi tute ne mensogas, ĝi estis min pistanta, surtretis min per la larĝaj plandoj de siaj folioj kaj premis miajn ripojn, ĝis mi perdis la spiron. Krome ĉirkaŭvolvis min, same kiel Laokoonon, sennombraj serpentoj de ĝiaj aerradikoj. En unu momento de malforteco mi opiniis, ke ĝi min tute prem- kaj suĉmortigos. Poste mi tamen fuĝis. De tiam mi kutimas dormi en la antaŭĉambro.

La verda monstro ekkonis, ke min kaptis fatala psika stato de venkito. Ĝi komencis ekspansion senprecedencan. Unue ĝi per sia vegetsupro ĝisgrimpis la kurtenstangon, ellasis tie folion kiel furzeton de diablo, poste ĝi tuŝegis la plafonon kaj ĉirkaŭ la stango sin direktis al la supro de la biblioteko. Kelkaj aerradikoj, rapide elŝprucintaj en la aeron, penetris per siaj sentemaj pintoj en la supran vicon da libroj. Mi ruze alŝtelumis kun tondilo kaj detondis du el ili. Ĝi respondis min per subita kaj rapidega ellaso de kvin radikoj aliaj, kiuj suĉe alfiksiĝis al la plafono.

La avidaj buŝetoj de tiuj serpentidoj jam delonge senpune traserĉas la paĝojn de la volumoj. Ĉe la "Turbino" (5), kiu precipe trovis ilian plaĉon, ili disŝiris la ledan dorson. Tiaspecan vandalismon mi ne povas toleri. Mi deklaris al la floro malkaŝan militon. Tiucele mi invitis multajn amikojn el inter la artistoj kaj aliaj kultur-aktivuloj. Tio ĉi forkonsumigis centon da miaj cigaredoj. Ni estis venenantaj la monstron per rafinitaj interparoloj pri la signifo de l' kulturo kaj pri la senco de l' arto. Ni komune verŝis venenon sur artistajn verkojn de amikoj forestantaj, esperante, ke tio trafos ankaŭ la floron. Ni montriĝeme frap-elŝutis varmegan cindron el la pipoj al ĝia tigo. Mi ankaŭ laŭtlegis parton de mia nova manuskripto. La planto sola restis nevenenita. Ĝis la mateno ĝi ekokupis sume 13 novajn kubajn metrojn. La biblioteko estis tute perdita en ĝiaj kaptiloj.

-- Mi sendos al vi kamaradon, -- diris al mi unu el la amikoj. -- Li travojaĝis la praarbarojn ĉirkaŭ Orinoko, certe li scios, kion fari. --

La sekvan tagon efektive venis la promesita vojaĝisto. Kun kofreto.

-- Kontraŭ ĉi tio estas necesa maĉeto (6)! -- li diris kun fakula trankvilo kaj elprenis el la kofreto briletantan haktranĉilon kun akraĵo larĝa kiel manplato. Kun suprenfalditaj manikoj li eklaboris. Mi angore aŭskultis malantaŭ la pordo. Mi aŭdis, kiel forte krakas la ligno de l' biblioteko, mi distingis obtuzan falon de la ŝranko.

Post unu horo mi kun helpo de la vokitaj najbaroj eltiris lin el inter la ruinoj senfortigita. Liaj manoj sangis, lian korpon kovris kontuzmakuloj. Rekonsciiĝinte tiom, ke li kapablis iri, li senenergie svingetis la manon kaj forlasis nin senvorte kaj naŭzite.

El la dishakita filodendro elkreskis cent novaj plantoj. Mi ŝlosis la ĉambron kaj fordonis min al la volo de Dio. Post tri tagoj unu folio elpremis la vitran enkadraĵon de l' pordo. Tiutempe mi ne estis hejme. Kaj jen mia filinjo, infaneto ĉarma kaj dekokmonata, plena de senkulpa nescio, enrampis tra la truo en la detruitan ĉambron. Post mia reveno mi trovis ŝian patrinon sveninta. En la ĉambro regis tomba silento. Estante preta fari ĉion, eĉ morti, mi malŝlosis la pordon kaj kun tranĉilo en la mano mi iris savi mian infanon.

Haltu, piedo, ĉar ne eblas priskribi la sentojn, kiuj min kaptis, kiam mi ekvidis la senkulpulineton. Defendate de la mirakla cirklo de sia infana senpekeco, ŝi sidis sur la trunko de la monstro, fine elradikita. Per siaj rozokoloraj fingretoj ŝi estis prenanta la ĉirkaŭajn markotojn kaj kreskaĵojn, ĉarpiigis la timegindan foliaron en pecetojn, per siaj brileblankaj dentetoj primordis la vivajn radikbranĉetojn, kun anĝeleca rideto rompadis la fortikan histon de la tigoj, pistis la junajn plantidojn per siaj kalkanoj. Poste ŝi saltleviĝis sur siajn pufajn piedetojn kaj, kvazaŭ subportate de flugiloj anĝelaj, ŝi laŭsaltadis la pendantajn radikojn kaj deŝiris ilin de sur la muroj kaj la plafono.

La filodendro estis neiigita, fine kaj definitive.

Mi do falis surgenue, dankante Dion, kiu per la manoj de la senkulpulineto pereigis la verdan monstron. Kaj antaŭ ol mi finis la dankopreĝon, la filinjo saltetvenis al mi kaj kun rideto sur la graciaj lipoj prezentis al mi la lastan detruitan markoton. Ĉirkaŭata de la aŭreolo de mirakla venko, plena de helo kaj dolĉeco, belega, kiel povas esti nur propra filino al la okuloj de sia patro, ŝi diris mole:

-- Paĉjo, jen floreto! --

La aŭtoro, la nuna prezidanto de la Asocio de Ĉeĥoslovakaj Verkistoj, naskiĝis en la jaro 1915.


Piednotoj

(1) Genro de la geraniacoj (Pelargonium).
(2) Laŭvorte: "eliro" (latine); en la medicino: "morto".
(3) Marĉolilio (Acorus calamus).
(4) Genro de la arumacoj (Philodendron).
(5) Romano de Karel Matej Ĉapek-Chod (ch = ĥ); ĝi temas pri dekadenco de praga burĝa familio.
(6) Ĉastranĉilo; hispane: machete (ch = ĉ). (Rim. de la trad.)