Enkomputiligis Don HARLOW

Anĉaro

de A. PUŜKIN

esperantigis K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 2-3


En la dezert' sterile nuda,
El grund' bakita de sunardo
Anĉar' elĝermis, staras muta;
Ne kreskas en proksim' eĉ kardo.

Ĝin naskis la soifa tero
En furiozo mond-malbena,
Kaj per veneno de kolero
Saturis ĉiun fibron plena.

Venen' filtriĝas tra la krusto
En la tagmeza varmno suna,
Ĉe l' vento de vesperkrepusko
Koaglas je rezino bruna.

Proksimon ĝian bird' evitas
Kaj timas tigro. Se la sibla
Venteg' la branĉojn ekagitas,
Tuj plu ĝi flugas, venen-kribra.

Kaj se la nuboj de l' ĉielo
Pluverojn sur anĉaron ŝutas,
De la folioj kaj de l' ŝelo
Venene tiuj teren gutas.

Hom' homon tamen por aliro
Komandis per rigard' rigora,
Fidele iris tiu viro,
Revenis kun la suk' horora.

En sako, krom rezin' fatala,
Velkintan branĉon la sendito
Alportis kun vizaĝo pala,
Kovrata de malvarma ŝvito.

Li falis tie tuj en sveno
Pro elĉrpiĝ' de l' lasta forto,
Ĉe l' trono de la suvereno
La sklavon tiel trafis morto.

Ordonis ĉiujn sagojn suki
La princo per venen' anĉara,
Per arkoj tiel sendis flugi
La morton al popol' najbara.