Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭparolo

de la redakcio de la nica literatura revuo

aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 1-2


Jen nia tria speciala numero. Per la unua, ni volis saluti la ekfloradon de nia lingvo kaj literaturo en nove konkerita lando; per la nuna ni deziras saluti ilian refloradon en la lando, kie Esperanto faris siajn unuajn paŝojn: oni memoras eble, ke en 1895, la tri kvaronoj de la abonantoj al La Esperantisto loĝis en Ruslando, kaj oni certe ne forgesis, ke la unua libreto tradukita en Esperanto estis la noveleto de A. Puŝkin, La Neĝa Blovado (kiun amiko Faulhaber reeldonis en La Progresanto por interesa komparo kun posta traduko de A. Fiŝer).

De dekoj da jaroj, ne plu audiĝis la iam potenca voĉo de la ruslanda esperantistaro. Kaj ofte, pensante pri ili, ni ripetis en ni mem la angorajn versojn de nia Majstro:

Tre malproksime ĉiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilaĝo,
Ĉu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuraĝo?

Sed ne! Same kiel post severega vintro, jam el la fandiĝanta neĝo ekaperadas la longe forgesitaj floroj, de kelkaj monatoj alvenadas al ni kortuŝaj leteroj de malnovaj samideanoj, ĝojigaj informoj pri varbado de junaj, kaj eĉ novaj provoj de tradukado el la nuntempa literaturo. Al tiom da vokoj ni ne estis surdaj -- kaj, se ni ne respondis persone al ĉiuj skribintoj, tiuj bonvolu kredi, ke la kaŭzo estis simple nia troa okupiteco kaj ŝarĝiteco. Kaj ili trovu ĉi tie nian tutkoran kaj dankoplenan saluton.

Sed ni deziris kompensi ilian fidelecon per pli nekutima gesto, ol akcepto, tie aŭ tie, de poemo aŭ novelo el ilia riĉega literaturo. Ni preferis iom atendi, kaj povi dediĉi al ĝi tutan kajeron. Nia legantaro povos pli facile, kaj kun pli da simpatia admiro, konstati tiun promesplenan reverdiĝon de nia grensemitaĵo en ĝia naskiĝa grundo: spikoj nun maturiĝu, densaj, kaj pezaj, kaj nutroriĉaj!

La Nica Revuo.

P.S. - Eble ne preterglitis la atenton de niaj sagacaj legantoj la fakto, ke kun ĉi tiu 13a (bonŝancoporta nombro, ĉu ne?) numero komenciĝas la tria jaro de nia publika ekzisto. (Ne, ne ĝenu vin, la gratulojn ni antaŭdankas!). Du jaroj ne estas multo en la vivo de revuo, sed ni havas la plej firman intencon alkolekti ankoraŭ kelkajn aliajn kaj atingi almenaŭ la aĝon de prudentiĝo. Eble tiam, eĉ la plej konservativaj grumbluloj agnoskos, ke ni faris al nia literaturo ne tiel malbonan servon. Atendante -- tre pacience -- tiun feliĉan tempon, ni daŭrigos, kun 13 senrespondeca ambicio de la infanoj, nian pretendan provon prezenti al la legantaro, t.e. al nia amikaro, nur arte altnivelajn kaj lingve senriproĉajn verkaĵojn, kiuj, krome, oscedigu ilin ne pli ofte, ol laŭ la higiena mezuro.

L. N. R.