Enkomputiligis Don HARLOW

Enujulo

de Anton Pavloviĉ ĈEĤOV

elrusigis M. LUKAŜ

aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 26-39


Tute ĉe la rando de l' vilaĝo Mironosickoje en la garbejo de l' vilaĝestro Prokofij kuŝigis sin malfruiĝintaj ĉasantoj por tranokti. Ili estis nur du: la veterinaro Ivan Ivanyĉ kaj la gimnazia instruisto Burkin. Ivan Ivanyc havis pli ol iom strangan, dupartan nomon familian: Ĉimŝa-Gimalajskij kiu neniel konformis al li, kaj tial oni nomis lin en la tuta gubernio simple per la antaŭnomo kaj la nomo laŭpatra: li loĝis proksime de l' urbo en ĉevalbredejo kaj partoprenis nun ĉe la ĉaso, por ĝui freŝan aeron. Kaj la gimnazia instruisto Burkin ĉiusomere gastis ĉe la gegrafoj P. kaj en la tuta regiono oni jam delonge rigardis lin kiel indiĝenon.

Ili ne dormis. Ivan Ivanyĉ, altstatura, maldika maljunulo kun longaj lipharoj, sidis ekstere apud la enirejo kaj fumis pipon; prilumis lin la luno. Burkin kuŝis interne sur fojno kaj ne estis videbla en la mallumo.

Ambaŭ babilis pri diversaj historioj. Interalie ili parolis pri tio, ke la edzino de l' vilaĝestro, Mavra, virino sana kaj ne malsaĝa, dum sia tuta vivo ne eliris ekster sian naskiĝan vilaĝon; neniam vidis urbon nek fervojon, kaj ke dum la lastaj dek jaroj ŝi sidas malantaŭ la bakforno kaj eliradas eksteren nur nokte.

--Tio ne estas ja miriga! -- diris Burkin, -- Homevituloj, kiuj same kiel paguro aŭ heliko klopodas retiri sin en sian konkon, estas en la mondo ne malmultaj. Eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankorau animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno, sed eble simple temas pri unu el la specoj de l' homa karaktero, -- kiu scias? Mi ne estas naturhistoriisto, kaj ne konvenas al mi tuŝi tiajn problemojn; mi volas nur diri, ke tiaj homoj kiel Mavra ne estas fenomeno malofta. Jen ekzemple en nia urbo -- por ke mi ne indiku ekzemplon malproksiman -- antaŭ du monatoj mortis iu Bjelikov, instruisto de la greka lingvo, mia kolego. Vi certe aŭdis pri li. Li estis rimarkinda per tio, ke li ĉiam, eĉ en vetero tre bela, portis galoŝojn, pluvombrelon kaj nepre ankaŭ palton vatitan. La pluvombrelon li havis en ujo, la poŝhorloĝon li portis en ujo el griza ŝamo, kaj kiam li elpoŝigis tranĉilon, por pintigi krajonon, ankaŭ la tranĉilon li elprenis el ujeto; eĉ lia vizago ŝajnis enujigita, ĉar li konstante kaŝis ĝin en suprenfaldita kolumo. Li surhavis malhelajn okulvitrojn kaj kamizolon, la orelojn li ŝtopis per vato kaj, kiam li eksidis en droŝko, li ordonis supermeti la tegmenton. Unuvorte: ĉe tiu homo manifestiĝis konstanta kaj senbrida deziro ĉirkaŭigi sin per kovraĵo, fari al si, por tiel diri, ujon, kiu lin izolus kaj ŝirmus kontraŭ eksteraj influoj. La realo incitis lin, timigis, tenis lin en ĉiama konfuzo, kaj, eble ĝuste por pravigi tiun sian timemon, sian antipation al la estanteco, li laŭdis ĉiam la pasintecon kaj tion, kio neniam ekzistis; ankaŭ la antikvaj lingvoj, kiujn li instruis, plenumis ĉe li verdire la funkcion de pluvombrelo kaj galoŝoj, per kiuj li sin ŝirmis kontraŭ la efektiva vivo.

-- Ho, kiom belsona, kiom ĉarma estas la greka lingvo! -- li kutimis diri kun dolĉa mieno; kaj, kvazaŭ por pruvi siajn vortojn, li fermetis la okulojn, levis la fingron kaj prononcis: -- Anthropos!

Ankaŭ sian menson Bjelikov klopodis enujigi. Por li estis klaraj sole la cirkuleroj kaj tiuj gazetartikoloj, en kiuj oni malpermesis ion. Se oni en cirkulero malpermesis al la lernantoj eliri surstraten post la naŭa horo vespera, aŭ se en iu artikolo oni malpermesis la voluptan amon, ĉi tio estis por li klara, preciza: oni malpermesas -- kaj finita la afer'. Sed en cedo kaj permeso kaŝiĝis por li ĉiam elemento suspekta, io ne findirita kaj nebuleca. Kiam oni permesis starigi en la urbo teatran rondeton, aŭ legejon, aŭ tetrinkejon, li balancetis la kapon kaj diris mallaŭte:

-- Facile ja estas ĉi tiel aranĝi la aferon, tio estas vera, sed se nur sekvoj malbonaj ne rezultus!

Ĉia delikto, krimeto, malobservo de l' ondo senaplombigis lin, eĉ se la afero ŝajne lin mem ne koncernis. Se iu el la kolegoj venis malfrue al diservo, aŭ se aŭdiĝis onidiroj pri ia petolaĵo de gimnazianoj, aŭ se oni vidis la edukistinon malfrue vespere kun oficiro, li tre ekscitiĝis kaj ĉiam diris, ke tio povus havi malbonajn sekvojn. Kaj ĉe la pedagogiaj konsiliĝoj li rekte deprimis nin per siaj singardemo, skrupuloj kaj per siaj pure ujecaj konsideroj pri tio, kiel miskondutas la gejunularo en la knaba kaj en la knabina gimnazioj, kiom ĝi bruas en la klasĉambroj -- ha, se oni nur ne denuncus tion al la direkcio, ha, se tio nur ne havus iajn sekvojn! -- kaj eksigi el la dua klaso Petrovon kaj el la kvara Jegorovon, tio estus tre bona. Kaj jen kio okazis: per siaj ĝemoj, plendado, per siaj malhelaj okulvitroj sur la pala, eta vizaĝo, -- sciu, ke li havis vizaĝon etan, kiel putoro, -- li subpremis nin ĉiujn kaj ni cedis, malatigis la kondutnoton de Petrov kaj Jegorov, punis ilin per lerneja karcero kaj lastfine eksigis kiel Petrovon tiel Jegorovon. Bjelikov havis strangan kutimon: viziti nin en niaj loĝejoj. Li venas al instruisto, eksidas kaj silentas, kvazaŭ intencante ion elobservi. Tiel li sidas senvorte unu aŭ du horojn kaj foriras. Ĉi tion li nomis "plifirmigado de bonaj interrilatoj kun la kolegoj"; vizitadi nin kaj sidadi ĉe ni estis por li afero evidente malfacila, kaj li tion faris nur tial, ke li rigardis tion kiel sian kolegan devon.. Ni instruistoj timis lin. Timis lin eĉ la direktoro. Nu, la rusaj instruistoj estas ja homoj pensantaj, seriozaj, edukitaj per Turgenjev kaj Ŝĉedrin, sed tamen tiu hometo, portanta ĉiam galoŝojn kaj pluvombrelon, tenis en siaj manoj nian gimnazion dum tutaj dek kvin jaroj. Kaj ĉu nur la gimnazion? La tutan urbon! La sinjorinoj ĉe ni sabate ne aranĝis privatajn spektaklojn, timante, ke li ekscios tion; ankaŭ la pastraro sin ĝenis, por ne manĝi ĉe lia alesto nefastaĵojn nek ludi kartojn. Sub influo de tiaj homoj kiel Bjelikov oni komencis dum la lastaj dek aŭ dek kvin jaroj en nia urbo timi ĉion. Oni timas laŭte paroli, sendi leterojn, interamikiĝi, legi librojn, oni timas helpi malriĉulojn, iun klerigi...

Ivan Ivanyĉ, dezirante ion diri, ektusetis, sed ankoraŭfoje enspiris la tabakfumon, ekrigardis la lunon kaj poste jam diris interrompe:

-- Jes. Ili, pensantaj, seriozaj, legas Ŝĉedrinon kaj Turgenjevon, la diversajn Barclay kaj tiel plu, sed ili tamen sin submetis, suferis... Jen ĝuste la ŝtono de falpuŝiĝo.

-- Bjelikov loĝis en la sama domo kiel mi, -- daŭrigis Burkin; -- en la sama etaĝo, pordo kontraŭ pordo, ni ofte invervidis nin kaj mi konis lian vivon privatan. Ankaŭ en lia hejmo ĉio aspektis same: nokta surtuto, dormoĉapo, fenestrokovriloj, rigliloj, tuta vico da ĉiuspecaj malpermesoj, limigoj kaj -- ha, se nur ne venus ia sekvo malbona! Fasta manĝaĵo estas danĝera, sed nefastan oni ne rajtas manĝi, aliokaze oni dirus, ke Bjelikov ne obeas la fastregulojn, kaj sekve li manĝis sandron surbuteran -- manĝaĵon ne tute fastan, sed oni ankaŭ ne povas ja nomi ĝin nefasta. Servistinon li ne havis pro timo, ke oni kalumnius lin, sed lia dungito estis la kuiristo Afanasij, maljunulo proksimume sesdekjara, malsubra kaj frenezeta, kiu estis iam servinta ĉe oficiro kaj iom sciis kuiri. Tiu Afanasij staris ordinare kun krucitaj brakoj apud la pordo kaj murmuris ĉiam la saman frazon kun profunda ĝemo:

-- Nun jam tiom da ili eksedzigis!

La dormoĉambro de Bjelikov estis malgranda, kvazaŭ kesto, la lito havis baldakenon. Enlitiĝinte, li kutimis kovri la kapon; estis varmege, sufoke, la ŝlositan pordon tremigis vento, en la forno io muĝis; ĝemoj aŭdiĝis el la kuirejo, ĝemoj malbonaŭguraj...

Kaj sub la kovrilo premis Bjelikovon teruro. Li timis, ke io okazos, ke Afanasij tranĉmurdos lin, ke enrompe venos ŝtelistoj, kaj poste li dum la tuta nokto maltrankvile sonĝis; matene, kiam ni unu kun la alia iris en la gimnazion, li estis malgaja, pala, kaj estis evidente, ke la tumulta lernejo, kien li iras, teruras kaj tedas lian tutan estecon kaj ke por li, homo laŭnature malsociema, ne estas facile kuniri kun mi.

-- En la klasĉambroj oni jam tiom bruas, -- li diris, kvazaŭ klopodante klarigi sian pezan ĉagrenon. -- Kiajn sekvojn havos la afero!

Kaj prezentu al vi, ke tiu ĉi instruisto de la greka lingvo, tiu ĉi enujulo, preskaŭ edziĝis.

Ivan Ivanyĉ rapide rerigardis en la garbejon kaj diris:

-- Vi ŝercas!

-- Jes ja, li preskaŭ edziĝis, kiel ajn stranga tio estas. En nian lernejon venis nova instruisto de historio kaj geografio, iu Kovalenko, Miĥail Savviĉ, ukrajnano. Ne sola li venis, sed kun sia fratino Varinjka. Li estis juna, altkreska, sunbrunigita, kun egaj manoj, lia vizaĝo mem vidigis, ke li basparolas, kaj efektive lia voĉo sonis kvazaŭ elbarele: bu-bu-bu... Ŝi tamen estis ne plu juna, proksimume tridekjara, sed ankaŭ alta, belstatura, nigrabrova, ruĝvanga, -- ne knabino, sed gelateculino kaj tiom vigla, gaja, ĉiam ŝi kantas ukrajnajn romancojn kaj ridas. Se io tiklas ŝian menson, tuj ŝi laŭte ekridas: ĥa-ĥa-ĥa! Unuafoje ni funde konatiĝis kun ge-Kovalenkoj, kiel mi konjektas, ĉe la nomfesto de l' direktoro. Meze de severaj, ceremonie afektemaj pedagogoj, kiuj eĉ nomfestojn partoprenas nur pro devo, subite mi vidas, ke nova Afrodita elleviĝis el ŝaŭmo: ŝi paŝas kun la manoj sur la koksoj, ridas, kantas, dancas... Verve ŝi kantis: "Blovas ventoj"; poste ankoraŭ romancon kaj ankoraŭ ion, kaj nin ĉiujn ŝi ravis, -- ĉiujn, eĉ Bjelikovon. Li alsidiĝis al ŝi kaj diris, dolĉe ridetante:

-- La ukrajna lingvo rememorigas per siaj gracio kaj dolĉsoneco la malnovgrekan.

Tio flatis ŝin, kaj ŝi komencis al li entuziasme kaj konvinke rakonti, ke ŝi posedas en la distrikto de Hadjaĉ bienon, ke tie loĝas ŝia panjo kaj ke tie kreskas tiel grandaj piroj, tiaj kukumoj, tiaj kabakoj. La ukrajnanoj nomas la kukurbon kabak, sed la kabakon (1) ŝynok, kaj oni kuiras tie brasiksupon ruĝan kaj ankaŭ bluan, "tiel bongustan, tiel bongustan, ke tio estas rekte -- terura!"

Ni aŭskultis, aŭskultis, kaj subite venis al ni ĉiuj unu kaj la sama ideo:

-- Bone estus ilin geedzigi, -- mallaŭte diris al mi la direktor-edzino.

Ni ĉiuj ial konsciigis al ni, ke nia Bjelikov estas fraŭlo, kaj nun frapis nin, ke ni tion ĝis tiam, ne atentis, ke ni tute flankelasis tiel gravan detalon de lia vivo. Kiel do li ĝenerale rilatas al virinoj, kiel li solvas por si tiun ĉi multsignifan problemon? Antaŭe tio tute ne interesis nin; ni eble eĉ ne supozis, ke homo, kiu en ĉia vetero portas galoŝojn kaj dormas sub baldakeno, povus ami.

-- Li jam antaŭ longe transpaŝis sian kvardekon dum ŝi estas tridekjara... -- eksplikis sian ideon la direktor-edzino. -- Al mi ŝajnas ke ŝi edziniĝus kun li.

Kiom da aferoj oni ĉe ni, en la provinco, faras pro enuo, kiom da senbezonaĵoj! Nome pro tio, ke oni tute ne faras tion, kio estus necesa. Nu, kial ni subite ekdeziris edzigi tiun Bjelikov, kiun ni edziĝinta eĉ ne sciis imagi? La direktor-edzino, la inspektist-edzino kaj ĉiuj sinjorinoj el nia gimnazio revigliĝis kaj eĉ plibeliĝis, kvazau subite ekvidinte la celon de sia vivo. La direktor-edzino estas aboninta loĝion en la teatro, kaj jen kion mi vidas: en la loĝio sidas Varinjka kun giganta ventumilo, radias de feliĉo, kaj apud ŝi Bjelikov, eta, kurbigita, kvazaŭ oni estus lin eltirinta per prenilo el lia hejmo. Mi aranĝas amuzvesperon, kaj la sinjorinoj postulas, ke mi nepre invitu ankaŭ Bjelikovon kaj Varinjon. Baldaŭ evidentiĝis, ke Varinjka ne kontraŭus edziniĝon. Loĝi ĉe la frato ne estis por ŝi tre gaje, la tuta urbo ja sciis, ke ili dum ĉiu tago disputas kaj kverelas. Jen kia sceno: sur la strato pasas Kovalenko, altkreska, sana egulo kun brodita ĉemizo, hartufo elŝoviĝas el sub la ĉapo sur lian frunton; en unu mano li tenas pakaĵon da libroj, en la alia dikan nodbastonon. Postpaŝas lin lia fratino, ankaŭ kun libroj.

-- Ĉi tion ja, Miĥajlik, vi ne legis! -- ŝi disputas laŭte. -- Mi diras al vi, mi ĵuras, ke vi tion tute ne legis!

-- Sed mi diras al vi, ke mi legis tion! -- krias Kovalenko, frapante per la bastono la trotuaron.

-- Ha, pro Dio, Mincik! Kial vi ekscitiĝas, ni interparolas ja principe.

-- Tamen mi diras al vi, ke mi tion legis! -- krias ankoraŭ pli laŭte Kovalenko.

Kaj hejme, kiam venas fremda persono, tuj sekvas kverelo. Tia vivo evidente ektedis ŝin, ŝi aspiris havi propran neston, kaj ankaŭ la aĝon oni devis konsideri; nun oni ne povis plu esti tropretendema, oni edziniĝu al iu ajn, eĉ se al instruisto de la greka lingvo. Cetere por la plimulto de niaj fraŭlinoj ne gravas, kun kiu ili edziniĝu, sed ĉu ili edziniĝos. Kiel ajn la afero statas, Varinjka komencis al nia Bjelikov elmontri evidentan inklinon.

Kaj Bjelikov? Li ankaŭ Kovalenkon vizitadis same kiel nin. Li venas tien, eksidas kaj silentas. Li silentas kaj Varinjka kantas al li "Blovas ventoj", aŭ enpensiĝinte rigardas lin per siaj malhelaj okuloj, aŭ subite ekridas:

-- Ĥa-ĥa-ĥa!

En la aferoj de amo, kaj precipe ĉe edziĝo, ludas grandan rolon la persvadado. Ĉiuj -- la kolegoj kaj la sinjorinoj -- komencis certigi Bjelikovon, ke li devas edziĝi, ke al li restas en la vivo nenio plu krom edziĝo; ni ĉiuj gratulis lin kaj kun serioza mieno diris al li diversajn banalaĵojn, ekzemple, ke la edziĝo estas paŝo grava; krome Varinjka esence ja estis neniel malbona, ŝi estis interesa, ŝia patro estis regna konsilisto, ŝi posedis bienon, kaj precipe: ŝi estis la unua virino, kiu traktis lin afable, sincere, -- li sentis kapturniĝon kaj decidiĝis, ke li efektive devas edziĝi.

-- Tiam estis do la ĝusta momento por forpreni de li la galoŝojn kaj la pluvombrelon, -- rimarkigis Ivan Ivanyc.

-- Prezentu al vi, ke tio montriĝis malebla. Li metis sur sian tablon la portreton de Varinjka, senĉese li vizitadis min kaj parolis pri ŝi, pri familia vivo, pri tio, ke edziĝo estas grava paŝo, ofte li restadis ĉe ge-Kovalenkoj, sed sian vivmanieron li neniom ŝanĝis. Eĉ male: la decido pri edzigo efikis ĉe li iel malsanige, li iĝis malgrasa, pala, kaj ŝajnis, ke li ankoraŭ pli profunde sin retiris en sian ujon.

-- Varvara Savviŝna plaĉas al mi, -- li diris al mi kun malforta kurba rideto; kaj mi scias, ke edziĝi devas ĉiu viro, sed... ĉu vi scias, ĉio ĉi venis tiel subite... Mi devas pripensi tion.

-- Kion vi volas pripensi? -- mi diras al li. -- Edziĝu, jen ĉio.

-- Ne, edziĝo estas grava paŝo, oni devas antaŭ ĉio konsideri la venontajn devojn, la respondecon..., por ne venigi sekvojn malbonajn. La afero tiom maltrankviligas min, nokte mi nun tute ne dormas. Mi devas konfesi, ke mi timas: ŝi kaj ŝia frato havas iom strangan pensmanieron, komprenu min, ili prijuĝas ĉion strange, kaj ankaŭ ilia karaktero estas tro vigla. Post la edziĝo mi eble eĉ trafus en ian malagrablejon.

Kaj li neniel kapablis decidiĝi, konstante li ĉion prokrastis, vekante grandan indignon de la direktor-edzino kaj de ĉiuj niaj edzinoj; li ĉiam meditis pri la venontaj devoj kaj respondeco, kaj intertempe li preskaŭ ĉiutage promenadis kun Varinjka, eble ĉar li opiniis, ke en lia situacio tio decas, kaj li vizitadis min, por priparoli la familian vivon. Kaj tute verŝajne li lastfine estus decidiĝinta, tiel ke estus realiĝinta unu el tiuj nenecesaj, malsaĝaj geedziĝoj, kiaj ĉe ni pro tediĝo kaj enuo realiĝas milope, se ne estus subite okazinta ein kolossalischer Skandal. Mi devas ankoraŭ diri, ke la frato de Varinjka, Kovalenko, malamis Bjelikovon ekde la unua renkontiĝo kaj ne povis lin toleri.

-- Mi ne komprenas, -- li diris al ni, levante la ŝultrojn! -- mi ne komprenas, kiel vi kapablas kunvivi kun tiu denuncisto, kun tiu abomena figuro. Hu, sinjoroj, kiel vi povas vivi ĉi tie! La atmosfero ĉe vi estas sufoka, vomiga. Ĉu vi pretendas esti pedagogoj, instruistoj? Oficistaĉoj vi estas, ĉi tio ne estas templo de la scienco, sed polica komisarejo, mucide ĝi odoras, kiel gardobudo. Ne, kamaradoj, momenton mi ankoraŭ pasigos inter vi, sed poste mi forveturos hejmen, en la bienon, por praktiki kankrokaptadon kaj instrui vilaĝajn infanojn. Mi forveturos, kaj vi restu ĉi tie kune kun tiu judaso, por ke li krevu!

Aŭ li ridis, ridis ĝislarme, jen base, jen per alta pepa voĉo, kaj demandis min, svingante la manojn:

-- Kial li vizite sidadas ĉe mi? Kion do li volas? Li nur sidas kaj rigardas.

Li eĉ donis moknomon al Bjelikov: "parazito, alivorte araneo". Kaj, nature, ni evitis paroli kun li pri tio, ke lia fratino Varinjka intencas edziniĝi kun la "alivorte araneo". Kaj kiam foje la direktor-edzino komprenigis al li, ke estus bone, se lia fratino edziniĝus al tiel solida, ĝenerale ŝatata viro, kia estas Bjelikov, li mienis malserene kaj ekmurmuris:

-- Tio ne tuŝas min. Ŝi edziniĝu, se ŝi volas, eĉ kun serpento, sed mi ne emas miksi min en malproprajn aferojn.

Kaj nun aŭskultu, kio sekvis. Iu petolulo desegnis jenan karikaturon: marŝas Bjelikov, surhavanta galoŝojn kaj suprenfalditan pantalonon, sub pluvombrelo, kaj Varinjka ĉe lia brako; kaj sube estis skribite: "La enamiĝinta Anthropos." La simileco estis, kredu min, admirinde trafa. La artisto laborkonsumis konjekteble pli ol unu nokton, ĉar ĉiuj instruistoj de la knaba kaj la knabina gimnazioj, la instruistoj de la seminario, la oficistoj, -- ĉiuj ricevis po unu ekzemplero. Ricevis ĝin ankau Bjelikov. La karikaturo impresis lin konsterne.

Ni eliras unu kun la alia eldome, -- estis ĝuste la unua de Majo, dimanĉo, kaj ni ĉiuj, la instruistoj kaj la gimnazianoj, estis kunvenontaj antaŭ la gimnazio kaj poste ekskursontaj piede en eksterurban arbaron, -- ni eliras, kaj lia vizaĝo estas verda, pli malserena ol nubo.

-- Kiel nebonaj, malicaj homoj ekzistas! -- li diris, kaj liaj lipoj tremis.

Mi eĉ sentis kompaton al li. Ni iras, kaj subite, prezentu al vi, preterrajdas bicikle Kovalenko, kaj post li Varinjka, ankaŭ sur biciklo, ruĝvanga, polvokovrita, sed bonhumora kaj gaja:

-- Ni ekskursas anticipe! -- ŝi krias. -- La vetero estas jam tiom bela, tiom bela, ke tio estas rekte terura!

Kaj ambaŭ malaperis. Mia Bjelikov elverde iĝis pala kaj laŭvorte konsterniĝis. Li haltas kaj rigardas min...

-- Permesu, kio do jen okazas? -- li demandis. -- Aŭ ĉu trompas min miaj okuloj? Ĉu decas al gimnaziaj instruistoj kaj al virinoj bicikli?

-- Kial gi estus nedeca? -- mi diris. -- lli nur rajdu, ĝi estu al ili por sano!

-- Ĉu tio estas ebla? -- li ekkriis, surprizite de mia trankvilo. -- Kion vi diras?

Kaj li estis tiom perpleksa, ke li ne emis iri plue kaj revenis hejmen.

En la sekva tago li konstante nerve frotis siajn manojn kaj skuiĝis; lia fizionomio vidigis, ke li ne sentas sin sana. Antaŭ la fino de l' instruado li eĉ foriris hejmen; tio okazis al li la unuan fojon en la vivo. Li eĉ ne tagmanĝis. Kaj antaŭ la vespero li sin vestis kiel eble plej varme, kvankam ekstere estis bela somera vetero, kaj testude li sin trenis al ge-Kovalenkoj. Varinjka ne estis hejme, li trovis nur ŝian fraton.

-- Bonvolu eksidi, -- invitis lin Kovalenko malvarme kaj kuntiris la brovojn; lia vizaĝo estis duondorma, ĉar li ripozis post la tagmanĝo kaj forte mishumoris.

Bjelikov sidis proksimume dek minutojn silente kaj poste komencis:

-- Mi venis al vi, por malplipezigi mian koron. Premas min granda, grandega ĉagreno. Iu senhontulo ridindigis per desegnaĵo min kaj ankoraŭ unu personon, al ni ambaŭ proksiman. Mi sentas la devon certigi vin, ke mi estas ĉi-rilate senkulpa... Mi prezentis nenian kaŭzon por tia moko -- tute male: mi kondutis dum la tuta tempo nepre honeste.

Kovalenko sidis kolermiene kaj silentis. Bjelikov iom atendis kaj poste daŭrigis per mallaŭta, funebra voĉo:

-- Kaj ankoraŭ ion mi havas por diri al vi. Mi instruas jam delonge, sed vi nur komencas instrui, kaj mi do opinias, estante via pli maljuna kolego, ke mia devo estas averti vin. Vi rajdas sur biciklo, sed tiu ĉi amuzo absolute ne decas al edukanto de junularo.

-- Kial do? -- demandis Kovalenko per sia baso.

-- Kion mi, Miĥail Savviĉ, ankoraŭ ekspliku al vi, ĉu tio ne estas al vi klara? Se instruisto biciklas, kio restas al la lernantoj? Al ili restas nur marŝi kap-al-tere! Kaj se la afero ne estis permesita per cirkulero, oni ne rajtas ĝin fari. Vi hieraŭ konsternis min! Kiam mi ekvidis vian fratinon, mallumo vualis miajn okulojn. Virino aŭ knabino biciklanta -- jen kia teruraĵo.

-- Kaj kion vi verdire deziras?

-- Mi deziras sole unu aferon: averti vin, Miĥail Savviĉ. Vi estas juna homo, antaŭ vi kuŝas la estonteco, estas do necese, ke vi kondutu tre, tre singarde, tamen vi ekstravagancas, ho, tiom ekstravagancas! Vi promenas kun brodita ĉemizo, konstante vi estas surstrate kun iaj libroj, kaj nun ankoraŭ la biciklo. Tion, ke vi kaj via fratino biciklas, ekscios ja la direktoro kaj inforrnos poste la inspektiston... Ĉu tio povos utili al vi?

-- Ke mi kaj la fratino biciklas, tio tuŝas ja neniun! -- diris Kovalenko kaj iĝis ruĝega de kolero. -- Kaj tiun, kiu sin miksos en miajn hejmajn kaj familiajn aferojn, mi sendos al mil diabloj.

Bjelikov paliĝis kaj ekstaris.

-- Se vi parolas kun mi per tia tono, mi ne povas daŭrigi, -- li diris. -- Kaj mi petas, ke vi neniam ĉe mia alesto esprimu vin tiel pri la superuloj. Vi devas respekte rilati al la estraro.

-- Ĉu mi do pri la estraro diris ion malbonan? -- demandis Kovalenko, rigardante lin malame. -- Mi petas, lasu min trankvila. Mi estas honesta homo kaj kun tia sinjoro, kia estas vi, mi ne deziras paroli. Mi ne amas denuncantojn.

Bjelikov nerve saltleviĝis kaj komencis rapide sin vesti, kun esprimo de teruro en la vizaĝo. En sia vivo li nun unuafoje ja aŭdis tiajn malkomplezaĵojn .

-- Vi povas paroli laŭ via plaĉo, -- li diris, elirante el la antaŭĉambro sur la ŝtuparplataĵon. -- Mi devas nur anticipe atentigi vin: eble iu nin aŭdis, kaj por ke oni ne misinterpretu nian interparolon nek kaŭzu sekvojn malbonajn, mi devos informi la sinjoron direktoron pri ĝia enhavo... almenaŭ pri ĝiaj ĉefpunktoj. Estas ja mia devo fari tion.

-- Informi? Foriĝu do kaj informu!

Kovalenko kaptis lin de malantaŭe ĉe la kolumo kaj piedbatis lin, tiel ke Bjelikov, bruante per siaj galoŝoj, ruliĝis laŭ la ŝtuparo malsupren. La ŝtuparo estis alta kaj kruta, sed li ĝisruliĝis malsupren sendifekte; li sin levis kaj ekpalpis sian nazon: ĉu la okulvitroj ne frakasiĝis?... Tamen en la sama momento, kiam li estis ruliĝanta laŭ la ŝtuparo, eniris Varinjka, kaj kune kun ŝi du sinjorinoj; ili staris malsupre kaj rigardis -- kaj por Bjelikov tiu fakto estis la plej terura. Ŝajnis al li, ke pli bone estus, rompi al si la kolon aŭ ambaŭ krurojn ol esti mokata; nun ja ekscios la aferon la tuta urbo, ĝi venos al la oreloj de l' direktoro, de l' inspektisto, -- ha, kiaj estos la sekvoj! -- oni desegnos novan karikaturon, kaj fine okazos, ke li estos eksigita el sia posteno...

Post kiam li leviĝis, Varinjka rekonis lin. Ŝi vidis lian ridindan mienon, la ĉifitan palton, la galoŝojn, kaj, ne komprenante, kio okazis, kaj opiniante, ke li mem falis pretervole, ŝi ne povis regi sin kaj eksplodis, tiel ke ŝin aŭdis la tuta domanaro:

-- Ĥa-ĥa-ĥa!

Kaj per tiu laŭta, sonora "ĥa-ĥa-ĥa" finiĝis ĉio: la svatado kaj ankaŭ la surtera ekzisto de Bjelikov. Li ne aŭdis plu, kion diras Varinjka, nenion plu li vidis. Reveninte hejmen, li antaŭ ĉio forigis de sur la tablo la portreton, poste li ekkuŝis kaj ne ellitiĝis plu.

Post tri tagoj venis al mi Afanasij kaj demandis, ĉu ne estas necese venigi kuraciston, ĉar pri la mastro io fariĝas. Mi vizitis Bjelikovon. Li kuŝis, ŝirmita per kovrilo, sub la baldakeno, kaj silentis; miajn demandojn li respondas nur per jes au per ne -- kaj plie ne movas la buŝon. Li kuŝas, kaj apud li gapas la mlshumora kaj nubmiena Afanasij kaj profunde ĝemas; brandon li odoras kiel drinkejo.

Post monato Bjelikov mortis. Ĉe lia entombigo partoprenis ni ĉiuj, nome ambaŭ gimnazioj kaj la seminario. Nun, kiam li kuŝis en la ĉerko, lia fizionomio estis milda, afabla, eĉ preskaŭ gaja, kvazaŭ li ĝojus, ke oni fine metis lin en ujon, el kiu li neniam plu eliros. Jes, li atingis sian idealon! Kaj kvazaŭ por honori lin, en la tago de lia enterigo regis malserena, pluva vetero kaj ni ĉiuj portis galoŝojn kaj pluvombrelojn. Ankaŭ Varinjka ĉeestis, kaj, kiam oni enigis la ĉerkon en la tombon, si ekploris. Mi rimarkis, ke la ukrajnaninoj nur aŭ ploras aŭ ridas; meza grado de humoro ĉe ili ne ekzistas.

Mi konfesas, ke ĉe entombigado de tiaj homoj, kia estis Bjelikov, oni tre plezuras. Revenante el la tombejo, ni mienis sindeteneme, fastece: neniu volis elmontri tiun senton de kontenteco -- senton similan al tiu, kian ni spertis antaŭ tre longe, ankoraŭ en la infanaĝo, kiam la maturuloj forveturis el la hejmo kaj ni unu aŭ du horojn pasigis kurante en la ĝardeno kaj ĝuis absolutan liberecon. Ha, libereco, libereco! Eĉ nura aludo, nura espero pri ĝi donas al la animo flugilojn, ĉu ne vere ?

El la tombejo ni revenis bonhumore. Tamen antaŭ ol pasis unu semajno, la vivo reaspektis same kiel antaŭe, same malmilda, laciga, komplika vivo, ne malpermesita per cirkuleroj, sed ankaŭ ne komplete permesita; ni ne fartis pli bone. Estas ja fakto, ke Bjelikovon oni enterigis, tamen kiom da tiaj enujuloj ankoraŭ restis, kiom da ili ankoraŭ ekzistos!

-- Jes, jen ĝuste la ŝtono de falpuŝiĝo, -- diris Ivan Ivanyĉ kaj enspiris la tabakfumon.

-- Kiom da ili ankoraŭ ekzistos! ripetis Burkin.

La gimnazia instruisto eliris el la garbejo. Li estis viro de negranda staturo, dika, tute kalva, kun nigra, preskaŭ ĝistalia barbo; kune kun li eliris du hundoj.

-- Kiel ĉarme lumas la luno! -- li diris, rigardante supren.

Estis jam noktomezo. Dekstre estis videbla la tuta vilaĝo, longa strato etendiĝis malproksimen, proksimume je kvin verstoj. Ĉio estis mergita en silentan, profundan dormon; nek moviĝis io, nek aŭdiĝis; estas eĉ nekredeble, ke en la naturo povas ekzisti tia silento. Se oni en luna nokto vidas larĝan vilaĝan straton kun la kabanoj, stakoj, kun la dormantaj salikoj, ekregas trankvilo en la animo; en tiu sia kvieteco, sub la ombroj de l' nokto kaŝinte sin de ĉagrenoj, zorgoj kaj malĝojo, la animo estas milda, emociita, belega, kaj ŝajnas, ke ankaŭ la steloj rigardas ĝin afable kaj kortuŝite, kaj ke malbono ne plu ekzistas sur la tero, ke ĉio estas feliĉa. Maldekstre, ĉe la rando de l' vilaĝo, komenciĝis la kampo; ĝi estis videbla ĝis malproksime, ĝis la horizonto, kaj ankaŭ sur tiu tuta vasta kampo, komplete priverŝata per la luna lumo, nenio ekmoviĝis nek ekaŭdiĝis.

-- Jes, jen ĝuste la ŝtono de falpuŝiĝo, -- ripetis Ivan Ivanyĉ.

-- Kaj ĉu tio, ke ni sufokiĝe interpremas nin en la urbo, plenskribas malnecesajn paperojn aŭ ludas tarokon -- ĉu tio ne estas ankaŭ ujo? Kaj tio, ke ni la tutan vivon pasigas inter nenifarantoj, procesemuloj, inter malsaĝaj, senspritaj virinoj, ke ni parolas kaj aŭskultas diversajn sensencaĵojn -- ĉu tio ne estas ujo? Se vi deziras, mi rakontos al vi historion tre instruan.

-- Ne; estas jam tempo por dormi, -- diris Burkin. -- Prokrastu tion ĝis morgaŭ!

Ambaŭ eniris la garbejon kaj ekkuŝis sur la fojno. Kaj ambaŭ jam sin envolvis en la kovrilojn kaj ekdormetis, kiam subite aŭdiĝis malpezaj paŝoj: tup, tup... Iu iris ne malproksime de la garbejo; li tramarŝas kelkan spaceton kaj haltas, kaj post momento denove: tup, tup... La hundoj ekgrumblis.

-- Jen ja promenas tie Mavra, -- diris Burkin.

La paŝoj silentiĝis.

-- Estas evidente, kiel ili mensogas, -- ekparolis Ivan Ivanyĉ kaj turnis sin sur la alian flankon, -- kaj ili ankoraŭ kiel frenezulon rigardas tiun, kiu ilian mensogon toleras; suferi ofendojn kaj humiligojn, ne povi sincere deklari, ke oni staras sur la flanko de l' honestaj, liberaj homoj, mensogi al si mem, rideti, kaj ĉion ĉi fari por peco da pano, por varma angulo, por ia titoleto, valoranta apenaŭ groŝon -- ne, ĉimaniere vivi ne estas plu eble!

-- Nu, jen jam alia barelo, kiun vi spilas, Ivan Ivanyĉ, -- diris la instruisto. -- Ni prefere dormu.

Kaj post dek minutoj Burkin jam dormis. Sed Ivan Ivanyĉ konstante sin turnadis de sur unu flanko sur la alian kaj ĝemis; poste li levis sin, denove iris eksteren kaj, eksidinte antaŭ la pordo, ekfumis la pipon.


Piednoto

(1) La rusa vorto kabak = drinkejo. (Rim. de la trad.).