Enkomputiligis Don HARLOW

Feino

de Maksimo GORKI

elrusigis d-ro S. B. KAHAN

aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 19


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En arbaro ĉe rivero vivis feino. En la rivero ŝi ofte sin banadis. Sed unufoje nesingarde ŝi falis en fiŝistajn retojn. Ektimis ŝin la fiŝistoj... Sed estis inter ili junulo Marko; li kaptis la belulinon kaj komencis pasie ŝin kisi. La feino kvazaŭ supla branĉeto en fortegaj brakoj de Marko fleksiĝis, rigardis en liajn okulojn kaj pri io mallaŭte ridis.

Dum tuta tago ŝi Markon karesis, sed kiam krepuskiĝis, malaperis la gaja feino kaj la animo de Marko malĝojiĝis. Kaj tagojn kaj noktojn pasigis Marko en la arbaro ĉe la Danubo-rivero serĉante kaj ĝemante: "Kie estas la feino?" Kaj ondoj nur ridadis: "Ni ne scias". Sed li ekkriis al ili, "Vi mensogas, vi mem ludas kun ŝi", kaj ĵetis sin, junulo malsaĝa, en Danubon por retrovi sian feinon.

Banas sin la feino en Danubo kiel antaŭ la renkontiĝo kun Marko, sed Marko ne plu estas... Tamen pri Marko almenaŭ fabelo postrestis. Dum vi, sur la tero, vivas kiel blinda vermaro, kaj nek fabelojn pri vi oni rakontos, nek kantojn pri vi oni glorkantos.