Enkomputiligis Don HARLOW

Grizhararo

de Stepan ŜĈIPAĈOV

esperantigis H. DRESEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 19


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Per man' la harojn repuŝante
mi paŝas vigle, kun bravur',
sed min knabinoj arogante
delonge nomas grizharul'.

Kutimon aĉan eĉ posedas
kelkaj el mia amikar',
tuj post manpremo min ektedas
per ekparolo pri l' harar'.

Nin ne dorlotis vivpostuloj.
Sed junos -- kia avantaĝ' --
la tridekjaraj grizharuloj
eĉ en la sesdekjara aĝ'.