Enkomputiligis Don HARLOW

Blinda kuiristo

de Konstantin PAUSTOVSKIJ

elrusigis A. SIDOROV

aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 10-14


Dum unu el la vintraj vesperoj en la jaro 1786 en ekstremkvartalo de Vieno en malgranda ligna domo estis mortanta blinda kuiristo, ekskuiristo de grafino Tun. Verdire tio ne estis eĉ domo, sed malnova gardobudo situanta en mezo de la ĝardeno. En la ĝardeno estis surĵetitaj putraj branĉoj faligitaj de la vento. Ĉe ĉiu paŝo la branĉoj kraketis kaj tiam komencis mallaŭte grumbli en sia hundbudeto la ĉenhundo. Ĝi ankaŭ estis mortanta, kiel ĝia mastro pro maljuniĝo kaj ne povis jam boji.

Antaŭ kelkaj jaroj la kuiristo blindiĝis pro fornvarmego. Administranto de la grafino loĝigis lin de tiu tempo en la gardobudo kaj donadis al li de tempo al tempo kelke da florenoj.

Kune kun la kuiristo loĝis lia filino Maria, junulino ĉirkaŭ dekokjara. Tutan ornamaĵon de la gardobudo konsistigis la lito, lamaj benkoj, kruda tablo, fajenca vazaro kovrita de krevaĵoj kaj fine klaviceno, sola riĉaĵo de Maria.

La klaviceno estis tiel malnova, ke ties kordoj kantis daŭre kaj mallaŭte responde al ĉiuj ĉirkaŭe estigitaj sonoj. La kuiristo ŝerce nomis la klavicenon "gardisto de sia domo". Neniu povis eniri en la domon sen tio, ke la klaviceno akceptu ĝin per vibranta maljuneca sonaro.

Kiam Maria finlavis la mortanton kaj vestis lin per malvarma pura ĉemizo, la maljunulo diris:

"Ĉiam mi ne amis pastrojn kaj monaĥojn. Mi ne povas venigi konfesprenanton, kaj tamen mi devas antaŭ la morto fari mian konsciencon pura."

"Kion do fari?" timige demandis Maria.

"Eliru straten" diris la maljunulo "kaj petu la unuan renkontaton veni en nian domon por konfespreni la mortanton. Neniu rifuzos al vi."

"Nia strato estas tiel malplenhoma..." ekmurmuretis Maria, sed ŝi vestis sin per la kaptuko kaj eliris.

Ŝi trakuris la ĝardenon, malfacile malfermis la rustiĝintan pordeton kaj haltis. La strato estis senhoma. La vento portis tra ĝi foliojn kaj el malhela ĉielo falis malvarmaj pluvgutoj.

Maria daŭre atendis kaj streĉaŭskultis. Fine al ŝi ŝajnis, ke laŭlonge de la barilo iras kaj duonvoĉe kantas viro. Ŝi faris kelke da paŝoj renkonte al li, interpuŝiĝis kun li kaj ekkrietis. La viro haltis kaj demandis:

"Kiu estas?"

Maria kaptis lian manon kaj tremvoĉe transdonis la peton de la patro.

"Bone," trankvile diris la viro, "kvankam mi ne estas pastro, sed estas tute egale. Ni iru."

Ili venis en la domon. Ĉe la kandellumo Maria ekvidis maldikan, malaltkreskan viron. Li deĵetis sur benkon la malsekiĝintan mantelon. Li estis vestita ŝike kaj simple. La fajro de la kandelo rebrilis en lia nigra kamizolo, en kristalaj butonoj kaj en punta ĵaboto.

Li estis ankoraŭ tre juna, tiu nekonato. Tute kiel knabo li ekskuis la kapon, ordigis la pudritan perukon, rapide almovis tabureton al la lito, eksidis kaj sin klininte, li fikse kaj gaje ekrigardis al la vizaĝo de la mortanto.

"Parolu!" li diris "Povas esti, ke per potenco donita al mi ne de Dio sed de arto, al kiu mi servas, mi plifaciligos viajn lastajn minutojn kaj demetos pezon de via animo."

"Mi laboris dum la tuta vivo ĝis blindiĝo" ekflustris la maljunulo kaj altiris la nekonaton, preninte lian brakon pli proksimen al si. "Sed kiu laboras, tiu ne havas tempon por peki. Kiam malsaniĝis je ftizo mia edzino -- ŝi estis nomata Marta -- kaj kuracisto preskribis diversajn karajn medikamentojn al ŝi kaj ordonis nutri ŝin per kremo kaj figoj, kaj trinkigi per varmega ruĝa vino, mi ŝtelis el servico de grafino Tun malgrandan oran pladon, dispecigis ĝin kaj vendis. Por mi estas malfacile nun rememori kaj kaŝi tion de la filino: mi instruis ŝin tuŝi eĉ ne polveron de fremda tablo."

"Sed ĉu suferis pro tio iu el la servistoj de la grafino?" demandis la nekonato.

"Mi ĵuras, sinjoro, ke neniu", respondis la maljunulo kaj ekploris. "Se mi scius, ke la oro ne helpos al mia Marto, ĉu mi povus ŝteli?"

"Kiel oni nomas vin?" demandis la nekonato.

"Johano Meier, sinjoro".

"Do jen, Johano Meier", diris la nekonato kaj metis la manplaton sur la blindajn okulojn de la maljunulo, "vi estas senkulpa antaŭ la homoj. Tio, kion vi varis ne estas peko kaj ne estas ŝtelo, sed male, ĝi povas esti konsiderata por vi kiel glorago de amo."

"Amen!" flustris la maljunulo.

"Amen!" ripetis la nekonato. "Sed nun diru al mi vian lastan deziron."

"Mi volas, ke vi prizorgu Marian."

"Mi faros tion. Sed kion pluan vi deziras?"

Tiam la mortanto neatendite ekridetis kaj laŭte diris:

"Mi volus ankoraŭfoje vidi Martan tia, kia mi renkontis ŝin dum la juneco. Vidi la sunon kaj tiun malnovan ĝardenon, kiam ĝi ekfloras printempe. Sed tio ne estas ebla, sinjoro. Ne ofendiĝu kontraŭ mi pro la malsaĝaj vortoj. La malsano verŝajne tute konfuzis min."

"Bone", diris la nekonato kaj stariĝis. "Bone", li ripetis, aliris al la klaviceno kaj sidiĝis antaŭ ĝi sur la tabureton. "Bone!" laŭte li diris la trian fojon.

Kaj subite rapida sonoro disŝutiĝis en la gardobudo, kvazaŭ sur la plankon oni ĵetus centojn da kristalaj globetoj.

"Aŭskultu!" diris la nekonato. "Aŭskulto kaj vidu!"

Li ekludis. Maria rememoris poste la vizaĝon de la nekonato, kiam la unua klavo eksonis sub lia mano. Eksterordinara paleco kovris lian frunton kaj en malheliĝintaj okuloj balanciĝis langeto de la kandelflamo.

La klaviceno kantis plenvoĉe por la unua fojo de multaj jaroj. Ĝi plenigis per siaj sonoj ne nur la gardobudon, sed ankaŭ la tutan ĝardenon. La maljuna hundo elbudiĝis, ĝi sidis klinante la kapon flanken kaj streĉante la atenton, malrapide svingadis la voston. Komencis fali malseka neĝo, sed la hundo skuis nur la orelojn.

"Mi vidas, sinjoro!" diris la maljunulo kaj sin suprenlevis sur la lito. "Mi vidas la tagon, kiam mi renkontiĝis kun Marta kaj ŝi pro konfuzo dispecigis kruĉon kun la lakto. Tio okazis vintre en la montoj. La ĉielo staris, diafana kiel blua vitro, kaj Marta ridis. Ŝi ridis..." li ripetis, streĉaŭskultante la flumurmuron de la kordoj.

La nekonato ludis rigardante al la nigra fenestro.

"Sed nun" li demandis "ĉu vi vidas ion?"

La maljunulo silentis fiksaŭskultante.

"Ĉu vi ne vidas" rapide diris la nekonato, ne ĉesante ludi, "ke la nokto anstataŭ nigra fariĝas blua, sed poste lazura kaj varma lumo jam de ie el supre, kaj sur malnovaj branĉoj de viaj arboj ekfloras blankaj floroj? Miaopinie tio estas floroj de pomarbo, kvankam de tie ĉi el la ĉambro ili similas al grandaj tulipoj. Vidu: la unua radio falis sur la ŝtonbarilon, varmigis ĝin kaj el ĝi leviĝas vaporo. Tie eble sekiĝas la musko plenigita per degelinta neĝo. Sed la ĉielo fariĝas pli alta, pli blua, pli ĉarma kaj birdaroj jam flugas norden super nia malnova Vieno."

"Mi vidas ĉion!" ekkriis la maljunulo.

Mallaŭte knaris la pedalo kaj la klaviceno ekkantis solene, kvazaŭ kantus ne ĝi, sed centoj da triumfantaj voĉoj.

"Ne, sinjoro", diris Maria al la nekonato "tiuj ĉi floroj ne similas al tulipoj. Tio ĉi estas pomarboj ekflorintaj dum nur unu nokto."

"Jes," respondis la nekonato, "tio ĉi estas pomarboj, sed ili havas tre grandajn petalojn."

"Malfermu la fenestron, Maria" petis la maljunulo.

Maria malfermis la fenestron. Malvarma aero penetris en la ĉambron. La nekonato ludis tre mallaŭte kaj malrapide.

La maljunulo falis sur la kusenojn, soife li spiris kaj palpserĉis per la manoj super la litkovrilo. Maria sin ĵetis al li. La nekonato ĉesis ludi. Li sidis ĉe la klaviceno, ne moviĝanta, kvazaŭ sorĉita de la propra muziko.

Maria ekkriis. La nekonato levis sin kaj aliris al la lito. La maljunulo diris spasme spirante:

"Mi vidis ĉion tiel klare kiel antaŭ multaj jaroj. Sed mi ne volus morti ne eksciinte... la nomon... Nomon!"

"Mi estas nomata Wolfgang Amadeus Mozart" respondis la nekonato.

Maria deiris de la lito kaj preskaŭ tuŝante per la genuo la plankon, malalte ŝi klinis sin antaŭ la granda muzikisto.

Kiam ŝi rektiĝis, la maljunulo estis jam morta. Matenruĝo ekflamis post la fenestroj kaj en ĝia lumo staris la ĝardeno superŝutita per floroj de malseka neĝo.